Rekte al la artikolo

Apologio

<<  [950]  >>

Katelina Halo

En sia afabla kaj ĉarma recenzo de mia 'La Zodiakidoj' kaj aliaj rakontoj de Rudyard Kipling, mia amiko Paŭlo Gubbins petis, ke oni diru al li 'en kio konsistas la esenco kaj la valoro de la titol-rakonto'. Ne estas kutime, en la ĝentila familia rondo de verkistoj, kiuj kritikas unu la alian, ke recenzito mem defendu sin. Oni pli dece atendas, ke tria, leginte, faru la defendon. Sed, atendinte dum pluraj monatoj alies defendon, kiu ne venis, eble mi petu permeson defendi ne min, sed Kiplingon.

Efektive, ne sole Paŭlo malestimas tiun rakonton. La antaŭe fama kritikisto George Saintsbury diris, ke inter pluraj Kiplingaj verkaĵoj li 'malplej ŝatas ĝin' ('I like it the least'). La samepoka verkisto Andrew Lang diris 'Mi ne sukcesas vidi ĝian komikon' ('The fun of "The Children of the Zodiac" I fail to see'). Strange: ĉar ofte Andrew Lang mem uzis la simplan, arkaisman, poezian stilon, kiun uzis William Morris, Charles Kingsley en siaj Herooj, R.L. Stevenson en siaj Fabloj kaj Kipling en La Zodiakidoj; kaj ofte Lang montris la valoron de pluraj inter la gravaj temoj de Kipling, homiĝo, enamiĝo kaj sinofero.

Kipling estis ne nur la verkinto de Ĝuste-Tiel Historioj, la Libro pri Ĝangalo kaj la poeziaĵo 'Se'. Li verkis du longajn romanojn kaj pli ol tricent rakontojn. Inter tiuj ĉi, la plejmulto, inkluzive de "La Zodiakidoj", ne estas komikaj. Ili esprimas serioze seriozajn idealojn, kvankam ĉie Kipling traktas siajn geheroojn per la tenera ironio, per kiu li traktas eĉ sin mem, ekzemple en 'Tiuj', kiujn mi tradukis. Foje ankaŭ, en kelkaj rakontoj kaj en kelkaj lokoj de 'La Zodiakidoj', li uzas la sanigan povon de rido, kiun ni vidas ĉefe en 'La Misa Afero' ('The Wrong Thing') en Rewards and FairiesRekompencoj kaj Feinoj — 'la longedaŭran malamon, kiu krustis la koron, dispecigis kaj forportis la rido'.

'La Zodiakidoj' estas ekzemplo de la sciencfikcio, pri kiu Kipling estis spertulo. Ne temas, ĉi tiun fojon, de fikcio, kiu esploras teknikajn eblecojn, sed de la pli antikva kaj universala mito, laŭ kiu dio aŭ princo, ĉu Kriŝno, ĉu Gaŭtamo, ĉu Gargantuo, envenas en nian mondon kaj lernas homiĝi. Mi citu, kun nenia intenco ofendi Kriston aŭ kristanojn, la biblian tekston, kiun Kipling certe konis: 'tiu, kvankam li estis (Di-)filo, lernis obeon per tio, kion li suferis.'

Leono, la alimonda sed bonkora leono-dio-homo, kaj la Junulino (kiu, laŭ Kipling, estas proksimume sed ne precize Virgo) lernas unue ami kaj plori, poste timi la morton, poste defendi sin kontraŭ tiu timo per la rido, la kuraĝo kja la senĉesa laboro por la bono de la homaro. Tiun defendon lernis ankaŭ multaj Kiplingaj geherooj laborantaj en la antaŭaj britaj komunumoj en Hindio kaj aliloke. Leono suferas krome, kiel pluraj inter tiuj kaj eble Kipling mem, la ne-komprenon de tiuj, por kiuj li laboras aŭ verkas; kiel la Knabo ĉe la Lignostako ('The Brushwood Boy') en The Day's WorkLa Taga Laboro — 'li gustumis maljustaĵojn, kaj ili ege malsanigis lin' (aŭ 'vomigis lin'; la angla estas dusenca.) Plie, Leono suferas, kiel pluraj Kiplingaj herooj kaj certe Kipling mem, la morton de sia ege amata proksimulo.

Oni povus apliki al Leono la profetaĵon, kion faras, pri alia tia heroo, la ŝekspir-devena Puck en 'Malvarma Fero' ('Cold Iron') en Rekompencoj kaj Feinoj: 'Ekde nun li devos iri inter la homoj, farante iliajn dezirojn, aŭ iliajn bezonojn sciatajn de li, tra la tuta lando. Neniam li estos sia mastro, aŭ ies. Li ricevos la duonon de siaj donacoj, kaj donacos la duoblon de siaj ricevaĵoj, ĝis sia lasta spiro…' Sufiĉe homaranisma epitafo, ĉu ne, kiun meritis en sia vivo eble Kipling mem, certe multaj tutmondaj kaj eĉ esperantistaj herooj?

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de septembro-oktobro 1999.

<<  [950]  >>