Sekve al mia artikolo, aperigita en la pasinta numero de La Brita Esperantisto, unu-du vigluloj atentigis min al eraro kiu 'ŝtelpaŝis' en la intervjuon! Kompreneble, ĉiu lertulo pri abeloj kaj mielo scias, ke abeloj faras mielon, ne el poleno, sed el nektaro. Polenkolektado estas tute alia afero.
Mi klarigu, do, ke tiu eraro estas la mia kaj ne tiu de la abelisto, s-ro Taylor. (Fakte, ĝi okazis, kiam amikino — kiu scias nenion pri abeloj — helpe tajpis mian manuskripton. Mi tamen kulpas, ĉar mi tute ne rimarkis la eraron!) Kompreneble, ĉiu racia homo estas prudenta, se li lernas de tiaj helpaj komentoj. Mi do dankas kaj pardonpetas, ke mi donis malpravajn informojn.
Estas bedaŭrinde tamen, ke unu leganto opiniis, ke necesas sendi tre akran kaj malĝentilan kritikon al la abelisto mem. Al tiu leganto, mi komentus, ke neniu estas perfekta. (Ironie, lia kritiko estis esprimita per preskaŭ nekomprenebla Esperanto!) Vivi estas erari. Neniel helpas nian movadon tiel insulte kritiki komencantojn. Feliĉe, ges-roj Taylor bone komprenas, ke en ĉiu organizaĵo ekzistas tiuj 'profesiaj kritikantoj', kiuj ŝajne ĝuege detruas la laboron faritan de aliaj pli 'malkleraj' individuoj!
Pli pozitive, mi menciu, ke sekve al la aperigo de la artikolo, la unua stoko da 'Flora Mielo' tute elĉerpiĝis. Dua stoko nun estas preta. Ne malmultaj lokaj esperantistoj jam vizitis la mielejon, ĝuis mielan glaciaĵon kaj kune babiladis en Esperanto. El tio rezultis, ke kelkaj aliaj klientoj en la te-salono demandis pri Esperanto kaj ricevis informfoliojn. Estis vere bona sperto hazarde viziti la mielejon, eniri en la te-salonon kaj tuj aŭdi Esperantlingvan babiladon! Dankon, do, pro la aperigo de la artikolo, kiu ebligis tiujn okazaĵojn!
Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de septembro-oktobro 1999.