Letero al Jean Doublet, represita el La Gazeto, n-ro 79
Estimata samideano,
Via letero estas treege interesa kaj starigas interesajn demandojn, sed ĝi ŝajnas al mi iom flanka al la temo de mia artikolo en EPĈ. En tiu artikolo mi nur starigis la tezon, ke anglo, kiu tradukas en la anglan, skribas anglan normalan (kondiĉe, kompreneble, ke li estas verkisto kompetenta! — ekzistas ankaŭ fuŝaj tradukoj), dum neanglo, kiu tradukas en la anglan, emas skribi anglan nenormalan, eĉ se ĝi estas 'korekta' kaj eĉ eleganta. Tio okazas, ĉar ĝenerale en ĉies menso estas ia 'preferata' aŭ 'funda' aŭ 'unualoka' lingvo. Rossetti tezas, ke oni vere posedas iun lingvon, kiam oni scias improvizi per ĝi; kaj la improvizaĵoj de eksterlandanoj tre ofte sonas ridige-mokinde. La lernado de fremdaj lingvoj estas plejparte lernado de kliŝoj (vd viajn oftecojn). Nebritoj, kiam ili ion klarigas alilingve, emas enŝovi multe tro ofte la esprimon you know, ekzemple — kiel mi verŝajne tro ofte dirus n'est-ce pas en franca lingvo (mi dirus ĝin almenaŭ parte pro sento de necerteco!).
Viaj demandoj, kompreneble, koncernas la traduk-procezon mem, kaj laŭ mia kompreno kaj vi kaj Julian Green pravas — se temas pri naciaj lingvoj. Laŭ mi, Esperanto estas malsimila, ĉar ekzemple la improvizaĵoj, kiujn kreas ĉiu flua parolanto, ne impresas fremde kaj ofte impresas tre forte. Mi mem kiel junulo studis la francan lingvon ĝis universitata nivelo kaj ĝis hodiaŭ legas flue tiun lingvon. Se necese, mi sentime entreprenus tradukon de normala franca literatura teksto en la anglan — sed mi ne riskas skribi eĉ dankleteron al gastiginto, ne kontrolinte mian tekston per iu franclingvano. Mi neniel kaj neniam sidas plenfide en tiu lingvo. Esperanto estas iom tute alia.
Responde al viaj demandoj, mi povas priskribi nur miajn proprajn spertojn. Mi scias, ke mi ne estas 'ordinara' aŭ 'normala' persono, almenaŭ ĉirilate. En la aĝo de 22 jaroj, koninte Esperanton jam de dek jaroj, mi decidiĝis nepre igi min komplete dulingva: nome, pensi kaj sperti egale en la du lingvoj. Tio estis konscia decido. Mi ĉiam opinias, ke eĉ pli grava ol ies 'denaska' lingvo estas ies 'lingvo' de edukiĝo: multaj denaskaj gaeloj en mia lando multe pli nature posedas la anglan, kiun ili eble eklernis nur kvin jarojn, dum la gaelan ili lernis kaj uzis hejme. Pro manko de esperanta eduko multaj denaskaj esperantistoj neniam vere posedas — aŭ eble eĉ interesiĝas pri — Esperanton. Do dum mi studis en la universitato mi samtempe studis Esperanton. Mi aŭskultis ĉiutage anglalingvajn prelegojn, sed samtempe skribis miajn notojn pri la prelego en Esperanto; mi verkis miajn tezojn en Esperanto, poste tradukis ilin anglen por transdono al miaj instruistoj; mia amiko John Francis kaj mi neniam interparolis angle, eĉ spektante futballudojn; mi verkis abunde en Esperanto, iom malpli en angla lingvo — rezultiĝis interalie Kvaropo, Rimleteroj kaj eĉ La infana raso (per tiu verko mi definitive rezignis pri anglalingva verkado); verkante LIRon, mi samepoke tradukis sennombrajn anglajn k.a. poemojn, inkluzive de Don Johano, La urbo de terura nokto, ktp. Unuvorte, per la persistemo de junulo obsedita mi ĉasis mian celon, kaj ĝin atingis.
Mi fariĝis dulingva kaj dukultura, kaj neniu el la du lingvoj 'superis/as' en mia konscio (kaj mi vere kredas, mia subkonscio). Mi emas daŭrigi mian pensadon en la lingvo, kiun mi lastfoje uzis — kaj tio kelkfoje rezultiĝas kurioze. Plej lasta ekzemplo: dum unu semajno mi partoprenis esperantistan aŭtobusan rondiradon postkongresan, dum kiu mi devis senĉese roli kiel interpretisto el la angla (de la gvidistino/kuratoroj/hotelestroj ktp) en Esperanton. Mi do pensis ĉefe nur Esperante, ĉar la anglaj paroloj eniris mian orelon kaj senhalte transformiĝis en ekvivalenta Esperanto (poste nur la Esperanton mi memoris). Bone. Foje okazis, ke iu volis fari anoncon, Esperante, kaj petis ke mi traduku ĝin anglen. Do ŝi ekparolis Esperante, kaj mi tuj ektradukis ŝiajn parolojn… en Esperanton. Nur la gaja ridado de la ekskursantoj atentigis min pri tio. Kaj post kelkaj minutoj mi faris tion denove. Mi devis tute reorientigi mian menson (konscie) por plenumi la taskon. Mi tute ne rimarkis, en kiu lingvo mi parolis. Kaj tio okazis al mi diversfoje dum mia longa vivo. Mi scias, ke tiu mia dumenseco estas relative malofta, eĉ raraĵo en la mondo, kaj tamen ĝi estas reala fenomeno. Mi tute ne supozas, ke mi iam ajn estus povinta atingi similan dulingvecon anglan-francan.
Ĉu vi konas mian prelegon (en Kulturo kaj internacia lingvo), kiu titoliĝas La plej malfacila arto? En ĝi mi klopodas priskribi miajn spertojn kiel tradukinto. Sed jen sumiĝo de miaj spertoj: se mi tradukas, mi pensas preskaŭ nur en la traduklingvo. Tradukante, ekzemple, la sonetojn de Ŝekspiro, mi pensis unuavice en Esperanto: la originalaj versoj preskaŭ senpere transformiĝis en mia menso al Esperanto, tiel ke multfoje mi preskaŭ senŝanĝe povis tajpi la tradukon sur paperon rekte… Baza principo: kiel la aŭtoro estus espriminta tion, se li estus verkinta originale en Esperanto? Laŭ tiu principo mi laboras, kaj ĉiu povas kontroli la rezultojn per legado de miaj verkoj, ĉu ne.
Mi ne scias, ĉu ĉio ĉi respondas vian trafan demandon pri la almomenta stato de mia menso, sed alian respondon mi eble ne havas. Mia menso estas ĉiel libera kaj ĉiel kultura — en ambaŭ el du lingvoj. Nur tre malofte venas al mia menso angla vorto aŭ esprimo, kiam mi pensas Esperante, kaj inverse. Pro tio, mi ne sentas ĝenon oftan, nome ke oni serĉas taŭgan ekvivalenton por spica esprimo en la alia lingvo. Ĉiu lingvo sendepende liveras al mi siajn spicajn esprimojn!
Ŝajnas, ke mi neniam antaŭe surpaperigis ĉi tiujn pensojn. Sed mi ofte konsciis, ke mi ne konformiĝas al la ŝiboletoj de la lingva psiĥologio.
Tre kore via,
William Auld
Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de septembro-oktobro 1999.