Maigret Hezitas. Georges Simenon. Trad. Daniel Luez. Serio Mondliteraturo vol. 7. Jekaterinburg, 1999. 126p.
Al la fama komisaro Maigret venas serio de anonimaj leteroj, dirante, ke iam, ie, iu faros murdon. Maigret ofte ricevas anonimaĵojn; sed ĉi tiun fojon li interesiĝas, pro la kvalito de la teksto kaj de la papero. Baldaŭ li ekscias, ke la letero devas veni de la hejmo de altranga advokato, kiu parenteze tre interesiĝas pri problemoj de krima respondeco, temo kiu eĥos tra la tuta libro. Maigret do komencas enketi, ne sciante pri kio…
Tiuj, kiuj konas la romanojn de Simenon, ĉu en la franca, ĉu pere de traduko, ne atendos sangplenajn peripetiojn aŭ surprizan konkludon. Sed Simenon majstre sugestas, tie ĉi kiel ĉiam, kaj Luez fidele spegulas, la tonon kaj atmosferon de la elektita socia, familia kaj intelekta medio, kie kontraŭ la eksmoda formalemo de la gepatroj militas la abrupta neformalo de la gejunuloj. Ĉefe frapas la portretoj, moraj kaj psikaj, de la kulpulo kaj de ties plejproksimulo.
Perfekte ankaŭ la tradukinto primajstras la bezonatan vortstokon, ĉu fakan, ĉu teknikan, ĉu familiaran: 'Vi komprenas, kion ĉio tio signifas? — Jes, ĉefo. Enmerdigaĵoj.' Nur, en kvin-ses lokoj, mi suspektas ne traduk-eraron sed preseraron. Al tiuj, kiuj emas detektivi mi lasas la serĉon kaj solvon de ĉiu tiuj enigmetoj: mi diru nur, ke en unu loko ĝis erare anstataŭas iĝis, en alia Ne, li… same anstataŭas Ne li… Entute, jen ege taŭgas kaj alloga legaĵo por pensemaj progresantoj.
Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de septembro-oktobro 1999.