Rekte al la artikolo

Dezerta princino

<<  [950]  >>

Michael Cayley

La urbo estis tro varma, tro polvplena. Jam de tri monatoj, neniu pluvero. La arboj kreskantaj laŭlonge de la stratoj ŝajnis lacaj, grizaj. Certe la etaj trinkejoj donis ŝirmon kontraŭ la senĉesa suno, sed ili restis malhelaj, plenaj, bruegaj, kun klientoj fluantaj ĝis la trotuaro. Denove Karlo malbenis la faton, kiu kondukis lin al tia loko, la malriĉecon, pro kio li akceptis la postenon. Fakte oni avertis lin, ke Djouard estas fora urbo, kie grandparte mankas la kutimaj amuzoj de Eŭropanoj; ke la virinoj estas tabuaj; ke li sentos sin izolita: sed li ridetis, imagante romantikan fremdecon, la duonpasian kantadon de junulinoj en tonaloj nekonataj de okcidentaj oreloj. La salajro estis sufiĉa.

Komence la revo ŝajnis preskaŭ reala. Eĉ estis la restaĵoj de klasika teatrejo kun mozaika planko, sendube mendita de iu duongreka generalisimo deveninta de unu el la multaj pirataj oficiroj de la armeo de Aleksandro: senkapaj delfenoj estis eterne, senmove, saltantaj ducent milojn for de la maro.

Post nelonge la iluzio forvaporiĝis. Li sopiris al verdaj parkoj, al teatraĵoj anstataŭ ĉi tiu ruinita alfreska aŭditorio, al la voĉoj de malnovaj amikoj.

Tiam, vagante ekster la urbo, li renkontis Ĵaŝ. Ŝi piediris, trenante azenon, kiel pratempa patriarkino marŝanta el la paĝoj de Genezo. De la dorso de la besto pendis kvar-kvin grandaj potoj klakantaj lace en la sunvarmo. Ili interŝanĝis la longajn, formalemajn salutojn de la dezerto. Li marŝis flanke de ŝi, konsciante ŝian delikatan parfumon, ŝiajn malhelbrunajn okulojn, ian senton de promesa mistero. Li ne kredis je 'Kismeto', sed tiumomente… Ŝi kantetadis ornamitajn variecojn de iu antikva melodio. Atinginte la urbopordon, turninte sin al li, ŝi diris: 'Vendredon. Je la deka. Ĉi tie.' Ŝi malaperis en la reton de mallarĝaj vojetoj.

Kompreneble li obeis. La sama procesio: azeno, Ĵaŝ en kirliĝanta robo, kaj Karlo. Piediro sur la sablo. Kantetado. La kutima varmego. Malmultaj vortoj. Ili venis al malgranda oazo. Ŝi sternis lankovrilon sur la tero. Li estis kunportinta kaprofromaĝon, fruktojn, bieron. Manĝinte, ili kuŝiĝis kune en la ombro de palmoj. Li ankoraŭ sciis preskaŭ nenion pri Ĵaŝ krom la nomo. Poste ili dormetis.

Stariĝante, ŝi dolĉe adiaŭis, flustrante 'Ĵaŭdon'. Sen plua vorto ŝi trenis la azenon suden sur la trembrilantan senfinan sablon. Li malrapidis al la urbo.

Iun tagon, kiam ŝi foriris de la oazo, ŝi tute silentis. Demande li rigardis ŝiajn seriozajn okulojn. La sekvantan semajnon li aŭdis en la urbo la sonojn de tamburoj kaj ŝalmoj. Edziĝa procesio. Dancantoj saltis kaj kirliĝis antaŭ la feliĉa paro. La edzo surhavis multekostajn robojn de riĉa ŝejko. Ĵaŝ estis vestita kiel dezerta princino, kun amaso da oro sur la kolo kaj la pojnoj. Li sekvis ilin al blanka domego kun granda ĝardeno plena de oranĝarboj, kies parfumo ŝvebis en la senventa aero.

Rigidmiene li marŝis al la pli malproksima bordo de la oazo. Tie li staris senmove, izolitulo sur la komenco de la vasta malpleneco, rigardante suden, kvazaŭ por satigi lian soifon alia spiritino alvenus el la neatingeblaj allogaj miraĝoj, kiuj tremetis kiel marondoj ĉe la horizonto.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de septembro-oktobro 1999.

<<  [950]  >>