Verŝajne ĉiu, kiu legas la Esperantan gazetaron, jam vidis mencion pri tio, ke 21% de la parlamentanoj en la Eŭropa Parlamento (EP) subtenas Esperanton. Kion tio signifas? Evidente ĝi ne signifas, ke ni faris kvinonon de la vojo ĝis la fina venko, sed ŝajnas al mi, ke oni pli ĝenerale subtaksas ol supertaksas la gravecon de tia subteno ĉe politikistoj.
Ne temas pri tio, ke la politikistoj mem tuj eklernu Esperanton, nek ke ili devigu iujn civitanojn lerni Esperanton, sed ke tia politika subteno ebligas diskutigi Esperanton en pli gravaj forumoj kaj ricevi pli da serioza atento. Debato pri Esperanto en plena kunsido de la Eŭropa Parlamento ne tuj okazos, kaj tio eĉ ne estus dezirinda, sed jam okazis, ke eŭropaj instancoj aŭspiciis seminariojn pri la eventuala kontribuo de Esperanto al solvado de eŭropaj komunikaj problemoj, kaj oni povas esperi, ke plua subteno ĉe politikistoj malfermos ankaŭ aliajn pordojn al diskutado kun fakuloj kaj helpos levi la prestiĝon de Esperanto — kio estas ja unu el la celoj de la Kampanjo 2000 de UEA.
Kiel oni atingas tian subtenon ĉe politikistoj, tiujn 21 elcentojn? Tio okazis grandparte per la agado de malgranda grupo de aktivuloj, kunordigata de Germain Pirlot en Belgio. Pirlot ellaboris efikan manieron por rilati al politikistoj: anstataŭ propagandi al ili, li informas ilin; anstataŭ insisti, ke ili faru tion aŭ jenon, li petas iliajn konsilojn, demandas al ili, kiel oni povas antaŭenigi la efikan kaj justan komuniksistemon, kiun proponas esperantistoj.
Tiuj '21%' rilatas la pasintan kajne plu la aktualan Eŭropan Parlamenton, kvankam multaj parlamentanoj restas. Necesas nun daŭrigi la agadon ĉe la nuna parlamento. Kaj por tio necesas kunlaborantoj en ĉiuj EU-landoj. Ĝuste en Britio nun mankas kunlaboranto, kio estas bedaŭrinda, ĉar, pro la nuna hegemonio de la angla lingvo, favora opinio de anglalingvaj parlamentanoj povas havi speciale fortan influon.
Britaj EP-anoj estas, cetere, plaĉe multaj en la listo, kiun kompilis Pirlot: pli ol triono el ili opinias, ke 'Esperanto povus iel helpi al solvado de la lingva problemaro en EU'. Sed por vidi, kio estus ebla, oni komparu kun la 72% en Belgio kaj 93% en Irlando!
Mi esperas, ke ĉi tiu artikolo instigos iun en Britio akcepti la taskon esti brita kunlaboranto en la projekto. La laboro ne estas tre peza. Plurfoje jare oni dissendas cirkuleron, kies tekston ofte proponas Pirlot, do necesas nur traduki kaj adapti, sed oni devas esti preta ĉiam reagi akurate al demandoj kaj flegi personajn kontaktojn kun tiuj politikistoj, kiuj plej interesiĝas pri nia afero. Do, por bone plenumi la taskon pli gravas esti fidinda kaj serioza ol havi amason da libera tempo. Cetere, se respondeci pri ĉiuj britaj EP-anoj ŝajnus tro granda defio, eblus respondeci pri nur unu regiono, aŭ, se oni estas membro de iu politika partio, oni povus labori kun la britaj EP-anoj de nur tiu partio.
Interesatoj povas kontaktiĝi rekte kun Germain Pirlot, <privata adreso>.
Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de septembro-oktobro 1999.