William Auld: 75 Jaroj. Jekaterinburg: Sezonoj 1999, 48p.
Ĉiu stariginta tendon en Esperantujo konas la nomon William Auld. Por ni, legantoj de La Brita Esperantisto, li de longe laboras kiel redaktoro kaj provizisto de turmentaj konkursoj por masoĥismaj tradukantoj. Per lia energio kaj dediĉo li estas vaste pilgriminta tra la samideana mondo. Poetisto, tradukisto, redaktoro, movadano…
… Ĉiam videblas ia diableta trembrilo en liaj okuloj. Ne surprizas, ke Gandalfo kaj la hobitoj allogis lin.
Fakte, diableta satiro pri la biografia arto komencas ĉi tiun libreton, sekvate de la reala afero: mallonga aŭtobiografio, per kiu ni ekvidas iomete lian kontribuon al Esperantujo. Denove ni rimarkas la hazardojn, kiuj regas la vivon: la unua eltrovo de nia lingvo per la esperantaj skolta promeso kaj leĝaro; la amikeco kun entuziasma John Francis…
La dua parto de 75 Jaroj estas malgranda antologio de originalaj kaj tradukitaj poemoj. La enhavoj estas tre diversaj: jen malgajaj, jen humuraj. Sekcio de la ĉefverko La Infana Raso. La deklamenda komikaĵo Ebrio. La tradukoj etendiĝas de Ŝekspiro ĝis Wilfred Owen, Hugh Macdiarmid kaj Tolkien. Oni perceptas la grandan variecon de la temoj kaj la stiloj, kiuj altiras la Auldajn simpatiojn. Leginte la poemojn, oni deziras legi plu, kvazaŭ mordetinte antaŭmanĝaĵojn.
Entute, jen Bill Auld miniature — taŭga tributo al 75-jarulo. Aĉetu, pruntu, ŝtelu, mortigu: per iuj ajn rimedoj akiru ĝin.
Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de septembro-oktobro 1999.