Rekte al la artikolo

Novaj libroj — Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj

<<  [950]  >>

Hilary Chapman

Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj. Leah Levin. Ilustrita de Plantu. El la angla tradukis Edmund Grimley Evans. Rotterdam, Universala Esperanto-Asocio, 1998. 140p. 21cm. Prezo: 24 guldenoj.

Preskaŭ ĉiutage oni aŭdas aŭ legas pri nejusteco, pri milito, pri rifuĝintoj, pri malsato, pri interetnaj luktoj. Kion fari fronte al tio, kaj surbaze de kiu regularo? Ĉu ni akceptu defetisme, ke la homo ĉiam estis tia, kaj ke nenio estas farebla? Ĝuste kiam mi pripensis tiajn demandojn, venis en miajn manojn Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj, libro, kiu pritraktas interhomajn konfliktojn. Mi devas konfesi, ke, antaŭ ol legi ĉi tiun libron mi sciis hontinde malmulton pri la Ĉartoj, Deklaracioj, Konvencioj kaj Rekomendoj, kiujn oni listigas en ĝi.

La libro konsistas el du partoj: en la unua parto troviĝas demandoj kaj respondoj. La respondoj donas diskuton pri la temo kaj pri provoj trovi solvon. Piednoto listigas tiujn ŝtatojn, kiuj aprobis, subskribis aŭ ratifis diversajn deklaraciojn aŭ ĉartojn. Subskribo ne nepre signifas, ke sekvaj agadoj de tiu ŝtato respektas la subskribitan dokumenton. Mi notu sen komento, ke Jugoslavio (Serbio kaj Montenegro) subskribis Internacian Konvencion pri la Eliminado de Ĉiuj Formoj de Rasa Diskriminacio kaj ankaŭ Konvencion pri la Rajtoj de Infanoj.

La dua parto de la libro pritraktas diskute ĉiun unuopan artikolon de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj. Ankaŭ ĉi tie mi lernis multon pri la defendo de fundamentaj liberecoj.

La ilustraĵoj fare de Plantu permesas al la leganto iom da ripozo meze de teksto, kiu povus facile fariĝi peza. Tiujn pensigajn bildojn mi intencas uzi por enkonduki diskuton en la loka grupo pri la vasta temo. Edmund meritas gratulon pro bela flua traduko de tre utila verko.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de septembro-oktobro 1999.

<<  [950]  >>