Brita Kongreso de Esperanto - Perreta Pago
La 2008 Brita Kongreso de Esperanto estas ĉe Southport, de 2008-majo-09 ĝis 11. Por trovi pliajn detalojn pri la evento, vidu sube.
Vi povas pagi vian kongreskotizon per debitkarto aŭ kreditkarto al EAB pere de nia reta pagejo; EAB tiam plusendos vian kotizon al la kongresa sekretario.
Ni pardonpetas ke la dialogo de la pagejo mem prezentiĝas nur en la angla; vi metu la necesa(j)n ero(j)n en la butikĉaron, tiam vi iru al la 'checkout' (=pagejo) por doni viajn kartdetalojn.
Se eble, bonvolu uzi debitkarton por mendoj pli ol £14 (ĉar niaj procentaĵokostoj estas malpli grandaj kun debitkartoj, pli granda proporcio de via pago iros al la kongresa kaso.)
Por vidi la kondiĉojn de perretaj mendoj kaj paĝoj, vidu la EAB libroservo paĝo. La ĉi-supraj eroj ne havas sendokostojn.
Se vi volas mendi librojn aŭ varojn el la EABa libroservo kun via mendo, metu tiujn en la butikĉaron ankaŭ, antaŭ ol vi iras al la 'checkout' (=pagejo).
^ Iri al la suproLa Brita Kongreso de Esperanto 2008
La 2008 Brita Kongreso de Esperanto estas ĉe Southport, de 2008-majo-09 ĝis 11. Southport situas ĉ. 30 kilometrojn norde de Liverpool, kiu en 2008 fariĝas Eŭropa Kultur-urbo. Lige al tiu ĉi evento, la temo de la kongreso estas Esperanto-kulturo.
La programo estas tiel organizita, ke kongresanoj tamen disponos pri tempo por esplori la urbon kaj iom ripozi ĉe la marbordo.
Kongresurbo
Parkoj, ĝardenoj, eleganta butikuma strato (Lord Street) kaj marponto kun fascina muzeo, karakterizas la urbon Southport - ĉarman viktori- kaj edvardstilan banlokon. De Southport facile viziteblas aŭte Martin Mere, naturrezervejo, aŭ aŭte/trajne la sciuro-rezervejo ĉe Freshfield. Ĉe la retejo www.visitsouthport.com troveblas informoj pri Southport, inkl. de loĝado.
Abundas diversprezaj hoteloj kaj pensionoj en Southport. Aliĝintoj al la kongreso ricevos informilon pri loĝado, por ke ili mem elektu la plej oportunan loĝejon. Helpos la turisma oficejo en Southport (tel. +44 1704 533333) sed la stabano tie laŭŝajne ne parolas Esperanton.
Southport facile atingeblas
Trajne el Liverpool (bona servo), Wigan/Manchester; aŭte per M58/A570 (el oriento); A565 el sudo/nordo). Apudaj flughavenoj: Manchester kaj Liverpool.
Kongresejo
La hotelo Prince of Wales situas ĉe Lord Street. Ĝi estas unu el la plej renomaj hoteloj en Southport. Ni disponas pri du kongres-ĉambroj en la hotelo kaj surloke estas drinkejo kaj kafejo. Eblas bufede tagmanĝi; dumtage haveblas sandviĉoj, manĝetoj, trinkaĵoj (ne inkluzivataj en la kongres-kotizo).
Ĉirkaŭ la hotelo troveblas pluraj restoracioj, kafejoj kaj drinkejoj.
La hotelo ne proponas apartan tarifon por kongresanoj. Tamen foje proponatas semajnfinaj ofertoj. Interesatoj kontrolu ĉe +44 871 222 0039 aŭ vizitu la hotela retejo.
Bonvolu Noti: Ne disponeblas ĉe la hotelo senpaga parkumado. ^ Iri al la supro
La programo
Elŝuti kongresan programon (kiel 2 MB PDF dosiero).
Granda honoro estos bonvenigi kiel gastparolanton la polan filmiston kaj aŭtoron Roman Dobrzynski, kies verkoj inkluzivas la filmon Bona Espero kaj la libron La Zamenhof-strato. S-ro Dobrzynski pasigas la vintron en Brazilo ĉe Bona Espero, la esperantista bieno-lernejo, kaj ĉi-teme prelegos.
Okazos cetere interkona kvizo, prelegoj pri Lingvolanĉilo, pri Esperanto-kanzonoj … kaj eblos kuncelebri, kiam du federacioj - la Nord-Okcidenta kaj tiu de Yorkshire kaj Humberside - festas siajn centjariĝojn.
Ankaŭ en la programo estos apartaj sesioj de instruado kaj konversacio por komencantoj - precipe por tiuj, kiuj ne volas trasidi tutan Esperanto-lingvan prelegon.
Ekskursoj
Dum la semajnfino ne estos aranĝitaj apartaj ekskursoj. Kongresanoj tamen kaptu la okazon por promeni apud la strando, butikumi aŭ busi al la pitoreska kvartalo Churchtown kaj viziti la tieajn Botanikajn Ĝardenojn kaj muzeon. Lundon okazos tuttaga trajn-ekskurso al Liverpool por konatiĝi kun la vidindaĵoj de la Eŭropa Kultur-urbo. Interesatoj anoncu sin dum la kongreso kaj renkontiĝu ĉe la stacidomo Chapel Street en Southport je la 09:30 horo.