Biblioteko Butler
Biblioteko Butler estas la biblioteko de Esperanto-Asocio de Britio (EAB),
nomata laŭ Montagu Christie Butler (1884-1970). Ĝi troviĝas kun la oficejo de EAB en Barlaston, proksime al Stoke-on-Trent.
Biblioteko Butler havas ĉirkaŭ 13,000 librojn kaj multajn aliajn dokumentojn pri Esperanto.
Pli da informoj pri la biblioteko estas legeblaj en aparta retejo de la bibliotekisto mem, Geoffrey King.
Membroj de EAB rajtas viziti la Bibliotekon Butler por ĉeesta studado. Tamen necesas antaŭanonci/mendi vian viziton, ĉar oni ankaŭ uzas tiun ĉambron por aliaj aferoj, kunsidoj, ktp; vidu la detalojn ĉe la kontakti nin paĝo.
- Viziti la apartan TTT-ejon de la Biblioteko Butler
-
Viziti la sonbankon de Biblioteko Butler Sonbanko.
(Aŭskulti perrete arkivajn sonregistrojn.)
Biblioteko-Katalogoj
Ni nuntempe laboras por ĝisdatigi kaj instali la katalogon de la biblioteko Butler en novan katalogan datenbaz-sistemon ("Koha"). Intertempe, ni proponas serĉon tra tri "frostigitaj" (t.e. ne-tute-ĝisdataj) katalogoj:
-
La detala katalogo de Biblioteko Butler havas ĉirkaŭ 6700 registrojn.
-
La konciza katalogo de Biblioteko Butler havas ĉirkaŭ 13600 registrojn.
-
La bibliografio de tradukoj el la angla ne rekte rilatas al Biblioteko Butler, sed kelkfoje estas utile samtempe konsulti ĝin. Ĝi havas ĉirkaŭ 2500 registrojn pri Esperantaj tradukoj aperintaj kiel apartaj eldonaĵoj aŭ kiel artikoloj en periodaĵoj aŭ antologioj.
La nuna serĉilo estas tre simpla: oni devas serĉi pri plenaj vortoj, guste literumitaj, kaj la serĉo ne distingas inter la diversaj kampoj de la registroj. Ekzemple, se vi scias nomon de la aŭtoro kaj vorton el la titolo, vi povas doni ambaŭ kiel serĉvortojn. Ĉiuj kromsignoj estas ignorataj, escepte la Esperantajn, kiujn oni povas tajpi ankaŭ per posta X: ekzemple "Pauxlo" anstataŭ "Paŭlo".
Serĉu la katalogoj
Detaloj:
- Klarigoj pri la katalogoj (kampoj, mallongigoj, ktp.)
- Elŝuti la katalogojn (kiel ZIPa dosiero).
Bendoteko (aŭda-bibilioteko)
Antaŭe EAB havis servon Bendoteko, kiu estis por-prunta kolekto de pli ol 300 aŭd-kasedojn de diversaj daŭroj, kaj 18 vidbendojn. Nun oni tenas tiujn materialojn en la kolekto to Biblioteko-Butler, kaj oni laboras por cifergi la plej popularajn erojn, por havebligi tiujn ene de la sonbanko de Bibiloteko-Butler, kie eblas aŭskulti perrete arkivajn sonregistrojn.
Kelkaj Esperanto-registroj sur KD kaj DVD ankaŭ aĉeteblas pere de la libroservo de EAB.
^ Iri al la suproAliaj publikaj kolektoj
Estas aliaj gravaj publikaj kolektoj de Esperanto-libroj en Britio.
- La Brita [Nacia] Biblioteko havas Esperanto-kolekton; estas priskribo en vikipedio kaj la kuratoro/katalogisto estas olga.kerziouk
bl.uk.
- La Nacia Biblioteko de Scotlando havas la William Auld kolekton, ene de "Special and Named Printed Collections in the National Library of Scotland".
- La TUC kolekto en la Londona Metropolitena Universitato havas kelkajn libretojn kaj librojn; enmetu la vorton "Esperanto" en la katalogan serĉilon.
- La Esperantomuzeo en Vieno, kadre de la Aŭstria Nacia Biblioteko, (ne sidas en Britio sed) havas kolektojn, inter kiuj estas multaj Britaj esperanto-eldonoj. Oni skanis kelkajn el tiuj, nun legeblaj per-rete.