Bonvenon
La Esperanto-Asocio de Britio estas landa asocio, kaj laŭjure neprofita fondaĵo (numero 272676), kiu celas pri informado kaj progresigo de la internacia lingvo Esperanto. Per tiu agado, ni celas subteni internacian komunikadon sen diskriminacio, kaj montri respekton por ĉiuj kulturoj.
En ĉi tiu TTT-ejo vi trovos informojn pri la faroj, funkciado, varoj kaj servoj de EAB. [La "uk" en nia ret-adreso esperanto.org.uk temas pri nia lando, ne pri la Universala Kongreso de Esperanto. Tio havas apartan adreson!]
Ĉar niaj kursoj, lerniloj, informoj ktp celas la anglaparolantan publikon, tiuj partoj de nia TTT-ejo estas en la angla lingvo. Tamen la paĝoj pri membreco de EAB, nia libroservo, nia biblioteko de Esperanto-libroj, nia Esperanto-lingva revuo, nia ambaŭlingva novaĵbulteno kaj (parte, tiuj pri) nia EAB-a organizo ja troveblas ankaŭ en Esperanto. Ja memoru ke ĉiam eblas kontakti nin (esperantlingve aŭ anglalingve), kaj nia oficejo provos respondi al via demando.
Bonvolu elekti el:
Esperanto Edukado: EAB-aj kursoj, lerniloj, edukad-tema novaĵo kaj eventoj.
Esperanto Informado: Pri Esperanto, la kulturo kaj komunumo, informad-tema novaĵo kaj eventoj.
EAB-Organizo:
Asociaj raportoj, homoj, funkciado, kune kun
EAB novaĵoj kaj EAB eventoj.
EAB-Membreco: Membroservoj, abonkotizoj kaj aboniloj.
EAB-Libroservo: Vendas niajn proprajn eldonaĵojn, kaj elekton de aliaj Esperanto-libroj kaj KD-oj.
Biblioteko Butler: Nia elstara librokolekto.
La Brita Esperantisto: Nia Esperanto-lingva revuo, arkivo de pasintaj numeroj.
Ĝisdate (EAB Update): Nia kvaronjara novaĵbulteno, arkivo de pasintaj numeroj.
La (anglalingva) Reteja Mapo montras la individuajn paĝojn en ĉi tiu retejo.
^ Iri al la suproSerĉilo
Vi povas serĉi vorto(j)n tra nia retejaro per Guglo.
Estas aparta serĉilo por la katalogoj de la Biblioteko Butler.
^ Iri al la suproKontakti nin
Bonvolu uzi la retan kontakt-formularon por sendi retmesaĝon al ni. Aŭ, se vi preferas uzi pli tradiciajn rimedojn, vi trovos nian perpoŝtan adreson ĉi tie. Ni esperas ke vi trovos nian retejon esti utila. Se vi havas demandon, proponon, plaŭdon aŭ plendon, bonvolu sciigi nin.
^ Iri al la suproJunaj Esperantistoj
Junuloj (malpli ol 30 jaraĝaj), kiuj konas Esperanton aŭ interesiĝas pri ĝi, kiel iuj ajn estas bonvenaj aliĝi al EAB. Sed oni ankaŭ invitas ilin aliĝi al Junularo Esperantista Brita (JEB), la grupo por junaj Esperantistoj en Britio.