Rekte al la artikolo

En la postplua kuniklejo

<<  [984]  >>

Martin S Taylor

Ne mankis kursoj por lernantoj je ĉiaj niveloj en la lastaj monatoj. Barlastono gastigis studentojn por la kutima duopo Lernu kaj Lernu Plu, kiujn sperte gvidis Ian Carter kaj Jack Warren.

Evidentiĝis, ke lernantoj kontentas pri Lernu Plu, ĉar kelkaj revenis post pluraj jamaj vizitoj! Feliĉe por ili EAB starigis sesion de Postplu en Londono je nivelo multe pli taŭga por ĉi tiuj progresintoj.

Samtempe kiam tiuj lastaj estis en ĉambro ĉe la YMCA Club en Londono kunvenis tri tute novaj lernantoj kun Anna Lowenstein en apuda ĉambro por gustumi unuafoje Esperanton. Raportas pri Postplu Martin S Taylor.

Bildo

Anna Lowenstein kun tri novuloj ĉe porkomencanta kurso en Londono.

(Pli granda bildo)

Sabatan matenon malgranda grego da lernantoj kunvenis en Londono por serĉi ĉambreton en la kuniklejo sub la YMCA en meza Londono. Ili venis progresinte lerni Esperanton preter la nivelo tauĝa por Lernu Plu por partopreni kurson ‘PostPlu’.

Bildo

Muzikumas Ian Carter kaj liaj studentoj ĉe Lernu.

(Pli granda bildo)

Komence Tim Owen petis nin paroli pri kelkaj ‘imponaj fotoj’, kiujn ni kunportis. Jen bela maniero ebligi nin paroli pri ĉiutagaĵo. Ni pridiskutis foton de la Berlina Murego kaj ankaŭ foton de la murego inter Israelo kaj Palestino. Plaĉa ekzemplo estis foto, kiun kaptis la teleskopo Hubble; ene de unusola foteto troviĝis centoj da galaksioj, ĉiu el kiuj havis pli ol cent miliardojn da steloj. Ja tia foto, kiu forprenas onian parolkapablon; ironie por diskutgrupo eble, sed bele ĉiaokaze. Alikiale mirinda estis malnova foto de tri junaj aŭstraj soldatoj kun hundo, kiuj aperis al ni tre afablaj – ĝis rivelis la kunportinto, ke unu estas la junaĝa Adolfo Hitlero!

Post tagmanĝo en proksima trinkejo, ni revenis por paroli pri kelkaj tiklaj punktoj de Esperanta gramatiko, por kelkaj lacigaj, por aliaj pensigaj.

Bildo

Jack Warren kaj studentoj ĉe Lernu Plu en Barlastono. Kelkaj en la grupo poste ĉeestis Postplu kaj estis tre sukcesaj.

(Pli granda bildo)

Posta diskuttemo celis, ke ĉiu sciigu ion pri si surprizan. Maurizio malkaŝis, ke li estas ĉampiono de kvizoj, kaj ke li aperis sur televido plurfoje. Eble unu tagon li aperos kun sia verdstela kapuĉjako por reklami Esperanton! Mia deklaro neniel estis tiel utila: mi priskibis la okazon kiam antaŭ tridek jaroj mi maskvestis min kaj pasigis la tutan tagon en mia laborejo meze de miaj kolegoj, kaj neniu rekonis min, eĉ kiam mi demandis, ĉu iu scias kien malaperis Martin.

Bildo

Postpluanoj ripozas: Maurizio Giacometto, Chris Lewis, Joshua Prettyman kaj John Greenwood.

(Pli granda bildo)

Post pluaj du horoj da diskutado kaj lernado finiĝis la sesio kaj ni al drinkejo iris por kunveni kun lokaj esperantistoj, ebligante al ni paroli en verviva situacio kun spertaj parolantoj.

Laŭ mia takso la tago estis plene sukcesa. Ni havis la okazon paroli pli profunde ol estas eble ĉe Lernu Plu, kaj estis bona ideo sciigi nin antaŭe pri la diskuttemoj por ebligi al ni prepari pli komplikajn kaj eksperimentajn frazojn. Mi rekomendas por aliaj kiuj jam sukcesis ĉe Lernu Plu kaj bezonas ion plian.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2018.

<<  [984]  >>