Rekte al la artikolo

Neniejaj naskiĝtagoj

<<  [984]  >>

Ian Carter

Kvin mejloŝtonaj naskiĝtagoj alproksimiĝas en Neniejo. Uzante la indikojn ĉi-sube, ĉu vi povos elkovri kiu organizas, pri kies festo temas, kiel ili festos, kaj kiom aĝa estas la festantoj?

Mi faris filmeton, en kiu mi klarigas kiel solvi ĉi tian enigmon.

Bildo

Organizantoj: edzo, filino, frato, patrino, nevo.
Festantoj: Bertilo, Emilia, Karlo, Margareta, Mikeo.
Kiel: balonflugo, familia manĝo, helikoptera vojaĝo, ŝipa krozo, teatraĵo.
Aĝo: 40, 50, 60, 70, 100.

1. La filino de Margareta celas surprizi sian patrinon, kiu estas 30 jarojn pli aĝa ol tiu, kiun oni regalos per familia manĝo.

2. Karlo ne estas tiu, kiu ĝuos 40an naskiĝtagon dank’ al sia patrino.

3. Emilia spertos balonflugon.

4. Ies frato ne festos la 50an nek la 70an de sia gefrato; la gefrato estas 10 jarojn malpli aĝa ol tiu, kiu ĝuos teatraĵon.

5. Ies nevo aranĝis ŝipan krozon, sed ne por festi 50an naskiĝtagon.

6. Bertilo estos 60-jaraĝa.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2018.

<<  [984]  >>