Rekte al la artikolo

Zamenhof revivigita

<<  [984]  >>

Maurizio Giacometto

La anglan version de ĉi tiu libro mi legis, kaj vere ĝuis, antaŭ mia esperantistiĝo. Biografiojn mi tre ŝatas kaj ĉi tiun mi trovis sur biblioteka breto ĉe mia tiama universitato. Pli ol tri jardekojn poste kaj nun esperantisto mi eksciis pri la reeldono de la longe malhavebla Esperanto-versio kaj tuj aĉetis ĝin je nekredeble bona prezo, kiam ĝi aperis ĉe Amazon: £10 inkluzive de afranko.

Kia pli bona maniero pli profunde koni la movadon kaj lingvon ol legi libron verkitan de eminenta verkistino pri la iniciatinto de la lingvo?

Mi persone plibonigis mian vorttrezoron senfine kaj enamiĝis al Marjorie Boulton kaj al ŝia skribmaniero. Mi certe aĉetos pliajn ŝiajn librojn.

La dudek tri ĉapitroj de la libro priskribas la tutan vivon de la iniciatinto, grupigante la ĉefajn momentojn de lia vivo, fazon post fazo, ekde la infaneco kaj junuleco en Bjalistoko kaj Varsovio, ĝis la unuaj provoj verki lingvon internacian, la publikigo de la Unua Libro, la kvazaŭ nekredebla tuja disvastigo de Esperanto, la unuaj kongresoj, la vojaĝoj de Ludoviko kaj Klara al tiuj kongresoj kaj, finfine, la lastaj jaroj de lia vivo.

Plaĉas la kvalito fizika de la libro (dikaj paĝoj, klara tiparo, bela kovrilo) kiel ankaŭ la enhava: oni legas pri la rilatoj kun la gepatroj (tiel malsamaj inter la patro kaj la patrino), la subteno kaj amo de la edzino, la suferoj fizikaj kaj ekonomiaj, la multaj malfacilaĵoj de la movado, la konfliktoj… tiu ĉi libro enhavas ĉion.

Mi pasintece legis kaj ĝuis Vivo de Zamenhof de Edmond Privat, sed ĉi tiu majstroverko de nia karmemora Marjorie Boulton multoble superas ĝin. Trovi pli bonan kronikon de la unuaj tridek jaroj de la movado, inkluzive de la problemoj, bataloj kaj perfido kiuj preskaŭ detruis ĝin ne estus facile.

Dankon, Marjorie… kaj dankon al EAB pro la reeldono de tiu libro okaze de la centjara jubileo de la morto de Zamenhof, kaj koincide ankaŭ la mortjaro de Marjorie Boulton mem.

Intrigon, perfidon, triumfon, tragedion, militon, amon kaj malamon: la tutan murtapiŝon de la vivo tiu mirinda rakonto de mirinda homo donas al ni. Ĝi sendube taŭgus kiel bazo por grandskala filmo de Hollywood. Spekti tian filmon mi certe rekomendus, sed nepre legu antaŭe la libron!

Zamenhof, aŭtoro de Esperanto (342 paĝoj) aĉeteblas ĉe Amazon kontraŭ £10, inkluzive de afranko. Prezo + afranko ĉe EAB kostas £10.50. Ekzemploj je £7.50 aĉeteblos dum la kongreso en Aberystwyth.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2018.

<<  [984]  >>