Rekte al la artikolo

Esperanto-tago en Conwy ege ĝuindis

<<  [984]  >>

Bildo

Surhavante siajn oficialajn vestaĵojn, Bill Chapman bonvenigas partoprenantojn al la evento, kiun li starigis por festi Esperanton en la Guildhall, Conwy.

(Pli granda bildo)

Urbestro Bill Chapman malfermis la pordegon de la Guildhall kaj invitis enen dudek kvin homojn por festi Esperanton. Kun helpo de sia edzino, Pat, li preparis du salonegojn la 21an de oktobro, en kiuj gvidis sesiojn Jack Warren kaj Tim Owen.

Bildo

Partoprenas diskutsesion pri diversaj aktualaĵoj Damon Lord, Harry Barron, David Nightingale kaj Bill Chapman.

(Pli granda bildo)

Post plaĉa lunĉo en loka restoracio kaj malgraŭ la pluvego falanta surkapen, li ĉiĉeronis la partoprenantojn laŭ la mezepokaj muroj. Reveninte ĝishaŭte malsekaj al la Guildhall, la grupo ĝuis pluajn sesiojn kaj finis la tagon tre kontentaj pro la tre bona evento al kiu invitis ilin la urbestro.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2018.

<<  [984]  >>