Rekte al la artikolo

Jes al JES

<<  [984]  >>

Tyron Surmon

La Junulara Esperanto-Semajno estas novjara aranĝo, kiun unuafoje partoprenis en Ŝĉecino, Pollando Tyron Surmon.

Post kiam mi ĉeestis mian unuan Esperanton renkontiĝon – SES en Slovakio en somero – mi sciis, ke mi volas ĉeesti pliajn tiajn aranĝojn. La tuj posta estis la Junulara E-Semajno (JES) en Pollando kaj dum multa tempo la penso partopreni kuŝadis en mia menso, sed mi nur ekmemoris kiam komenciĝis la kristnaskaj ferioj, kaj mi haste petis subvencion ĉe la Norviĉa Jubilea Esperanto-Fondaĵo (NoJEF) kaj aĉetis miajn flugbiletojn, nur kelkajn semajnojn antaŭ la unua tago de la evento.

Dum alteriĝis la flugo mi sentis min iomete maltrankvila; ne pro flugtimo, sed pro tio, ke mi neniel estis certa kiel iri de la flughaveno kongresejen. Solviĝis ĉi tiu problemo kiam mi ekvidis alian britan esperantistinon, Ariel. Eksciinte pli pri la vojo mi tamen restis maltrankvila, ĉar nenian ideon mi havis, ĉu mi havos liton en la kongresejo. La konfirma retpoŝto neklare informis, ke ‘verŝajne lito estos malokupata’ - ja ne vortoj, kiuj forigus novulan maltrankvilon! Bonŝance almenaŭ unu lito ja estis libera kaj povis do pace komenciĝi la kongreso.

La unua kuriozaĵo estis, ke ĉi tiu malfermo ne okazis la unuan tagon. Ŝajne por doni al pli da homoj la okazon partopreni ĝin, la organizantoj decidis oficiale malfermi la eventon la duan tagon. Do kial ĝuste la organizantoj informis aliĝintojn, ke ili alvenu la 26-an de Decembro – je tago, kiun mi tre ŝatus pasigi kun miaj familianoj – kaj diris nenion pri tio, ke komenciĝos la aranĝo la postan tagon, mi tute ne komprenas. Restis do malmulto por fari, krom paroli kun aliaj tro obeemaj homoj, kiuj ankaŭ venis tro frue, kaj esplori la urbon. (Mi nun bone komprenas, kial Ŝĉecino ne troviĝas sur turismaj mapoj.) Estis evidente, ke mi povus veni unu tagon pli malfrue sen risko, ke mi maltrafu ion ajn.

La programo – kiam ĝi finfine okazis – estis plena kaj interesa. Mi spektis prelegon pri kiel maŝinoj tradukos lingvojn, kaj alian pri kiel malkovriĝos novaj planedoj. Mi partoprenis kvizojn kaj eksciis – almenaŭ tiel estis promsite – liberigi mian internan beston. Aliaj homoj prezentis siajn vidpunktojn pri kiel starigi sukcesajn renkontiĝojn kaj enkondukon al TEJO, la Tutmonda Esperantista Junulara Organizaĵo. Tiun lastan mi pli ekkonis per stranga situacio, ĉar mi neintence partoprenis ĝian komitat-kunsidon. La fono estas, ke amikino, kiun mi renkontis dum mia antaŭa aventuro en Esperantujon estas la reprezentanto de Danio por TEJO, kaj, ne havante la eblon vojaĝi al Pollando, ŝi petis, ke mi anstataŭu ŝin. Bonintence sed naive mi jesis – ja grava eraro.

Neantaŭsciate de mi, la komitat-kunsido estis seshora aranĝo trans 2 tagoj. Traktiĝis tedaj temoj kiel buĝeto, tri-jara plano kaj aliaj tiaĵoj supozeble gravaj, sed por kiuj mankis ĉe mi sperto kaj esprimkapablo (kaj ankaŭ volo, kompreneble). La sola interesa parto dum ĝi por mi estis, kiam mi ekvidis falantan neĝon tra la fenestro… tamen ĝia libera moviĝado pensigis min ĝuste pro la ironio, ke mi senintence karceriĝis.

La dua tago estis iom pli bona, principe ĉar en la drinkejo aŭdis min plendi iu estrarano, kiu do klarigis al mi la okazintaĵojn kaj tiel helpis al mi kompreni la sekvan diskutadon. Ĉio pasis glate… ĝis la prezidanto subite demisiis. Almenaŭ tio iom buntigis la aferojn.

Kiel ĉiam, la plej bonaj programeroj okazis nokte. Ĝuindis muziko ĉe koncertoj kaj internacia muziknokto (kun internaciaj manĝaĵoj!), umado en drinkejo kaj la gufujo, kaj plej grave la silvestro balo, por bonvenigi la novan jaron, kiel ankaŭ faris vespera bufedo, kie mi dum horoj priparolis politikon kaj historion kun dano kaj franco. Estis surprize por mi konstati ĉe la diskejo, ke multajn kantojn ŝajnis koni ĉiuj eŭropanoj, krom la britoj. Mi restis veka ĝis la 07:00, kiu estis multe pli ĝuinda eraro ol tiu mia, kiam mi konsentis partopreni komitat-kunsidon!

La sekva tago estis la fina plena kaj, kiel cirklo, ĝi estis simile fuŝa kiel la unua. Necesis moviĝi al alia kongresejo (la ĝistiama estis lernejo kaj bezonis ĝin la infanoj), kiu en si mem ne nepre estus problema, kondiĉe ke ĉio estus bone organizita. Kion fari krom forlasi niajn ĉambrojn kaj transiri al la 10 minutojn for junulargastejo? Sed ni devis dum du horoj atendi ĝis ni finfine eksciis, kien ni iros kaj en kiu ĉambro ni tranoktos. La fina fuŝaĵo videbliĝis kiam nia ok-homa grupo eniris nian ĉambron kaj konstatis, ke en ĝi estas nur 7 litoj. Vi sendube jam divenis, kiu eniris la ĉambron laste kaj do havis la sorton dorminte tri horojn kaj postebrie ekscii, ke ne por li estos lito.

La renkontiĝon mi entute tre ĝuis, malgraŭ la fuŝoj kaj problemoj. Elstarajn homojn mi multajn renkontis, kiujn mi esperas vidi denove, kaj la eventon mi subite sopiris post ĝia finiĝo, kiam mi revenis hejmen kaj ne plu povis en Esperanto (feliĉe pliboniĝinta) paroli. Restas la sekva jaro, ĉu ne?

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2018.

<<  [984]  >>