Rekte al la artikolo

Kiu kiuas … en la brita Esperanto-movado?

<<  [984]  >>

Lajo Miller

Kandidatas por la administra komitato de EAB Laura Miller, afabla virino apenaŭ vidata en brita Esperantujo dum kelkaj jaroj. Tim Owen babilis kun Lajo por doni al ŝi la okazon prezenti sin al vi. Agrablan ekkonatiĝon!

TO: Saluton, Lajo! Estis por mi neatendite ekscii, ke vi lernas Esperanton per Duolingo!

LM: Neniam estas tro malfrue komenci uzi novan teĥnologion. Mia patrino kaj mi regule uzis Skajpon por interparoli — kaj ŝi estis 84-jaraĝa, kiam ŝi unue provis! Mi ĝojas, ke per tiaj novaj rimedoj multaj homoj nun eklernas Esperanton kaj ke EAB sukcesas atingi ĉi tiujn novulojn.

TO: Fakte mi celis tion, ke vi jam havas sufiĉe da sperto de Esperantaĵoj, do nova lernanto vi ne estas!

LM: Nu, estas vere, ke la nuna ne estas la unua okazo, kiam mi lernas Esperanton. En pasintaj jaroj mi estis aktiva en SATeB (la brita filio de Sennacieca Asocio Tutmonda) kaj eĉ dummomente redaktis ĝian gazeton La Verda Proleto. Sed dum multe da tempo mi apenaŭ uzis la lingvon, do mi refoje studas.

Bildo

Lajo staras kun la familio, kiu gastigas ŝin dum ŝiaj vojaĝoj al Kubo.

(Pli granda bildo)

TO: Kiel via nuntempa sperto ĉe Duolingo kompariĝas al aliaj rimedoj, kiujn vi uzis?

LM: Mi estis dum jardekoj amiko kun Ken Keable, denaska esperantisto, kaj lia edzino. Mi tre interesiĝas pri lingvoj (kiam, ekzemple, mi estas sur Kubo mi tre facile babilas kun homoj en la hispana) kaj petis, ke li instruu min. Do ioman scion superecan mi antaŭe ricevis de li. Mi komencis lerni pli formale per Teach Yourself Esperanto, kiun mi ne alte taksis, kaj poste per Jen Nia Mondo, kiun mi multe pli ĝuis.

Ĉe Duolingo mi konstatas kelkajn plibonigindaĵojn. Ekzemple, ĉar mi uzas ne surtablan komputilon sed platkomputilon, ne eblas por mi legi gramatikajn notojn, ĉar tiuj ne disponeblas al uzantoj de etaj ekranoj. Mi tre feliĉas, do, ke mi havas privatan instruiston, la tre ĉarman kaj helpeman Ian Carter. El ĉiuj lerniloj, li elstaras; li estas la sola, kiu iam sukcesis komprenebligi al mi la akuzativon!

TO: Ni aktuale esploras kun Duolingo la eblon sciigi ties lernantojn pri niaj aranĝoj ĉe meetup.com. Ambaŭ flankoj konstatas la utilon doni al Duolinganoj manieron uzi Esperanton parole.

LM: Ho, meetup.com mi uzas por humanisma grupo en Londono! Tio estas alia intereso mia; mi estas sekulara celebranto por judoj — la sola en Eŭropo! Tion vi ne atendis, ĉu ne? Ĉu vi volas ekscii pri plia neatenditaĵo? Mi iam instruis Esperanton en lernejo!

TO: Kial vi sukcesis fari tion estante mem freŝbakita?

LM: Estas vere, ke mi instruis, kion mi mem ĵus lernis, sed tio ne gravis, ĉar la infanoj mem ne konstatis tion! Temas pri loka bazlernejo, kie mi volontulis kiel sekretario por la estraro. Unu tagon mi babilis kun la lernejestrino kaj rakontis, ke mi lastatempe eklernis Esperanton. Tuj ekbrilis ŝia vizaĝo: en ŝia junaĝo en Jamajko estis regula duonhora radio-elsendo en Esperanto! Do ŝi petis, ke mi, la nova lernanto, instruu ĝin en la lernejo, kion mi faris dum unu jaro.

Mi havis naŭ studentojn kaj fine de la jaro ni faris etan teatraĵon antaŭ iliaj amikoj. Jam 42 lingvoj estis parolataj inter la infanoj; Esperanto fariĝis la 43-a, kaj aldoniĝis la vorto ‘Saluton!’ al la listo de diverslingvaj salutoj ĉe la enirejo. Tiom fieraj estis miaj studentoj! Malfeliĉe eblis fari tion nur dum tiu unu jaro: post disputoj kun la ĉefa estrarano, ĉi tiu tre afabla kaj kuraĝiga lernejestrino demisiis.

TO: Vi jam estis sperta instruistino, ĉu ne? Tio sendube helpis.

LM: Jes, mian tutan laboristan vivon mi pasigis en la edukado-kadro. Mi komencis instrui la anglan en Nov-Jorko. (Jes, mi estas usonano, sed jam loĝas en Britio ekde 1968. Temas pri la kutima rakonto: mi enamiĝis, kiel li; sed li al versio pli juna, pli bela. Ĉiaokaze, mi decidis resti.)

Intertempe mi instruis la anglan kaj historion, magistriĝis (trifoje!) kaj doktoriĝis. Post emeritiĝo mi daŭre instruas, precipe al junuloj per Skajpo.

Mi ankaŭ instruas kadre de programo de mia sindikato, kiu celas helpi al enmigrintoj kaj rifuĝintoj, kiuj ne regas la anglan. Ial granda proporcio parolas la hispanan, do mi estas utila por tiu programo, ĉar mi povas instrui al ili la anglan per la hispana. Tio estas tre plaĉa okupo por mi; kiam oni havas la rimedojn fari ion por helpi al homoj en malagrabla situacio, oni faru ion por helpi, por pliagrabligi la vivon, ĉu ne?

TO: Ion tian vi faras ankaŭ sur Kubo, ĉu ne? Vi jam donis la impreson, ke vi estas ofta vizitanto.

LM: Mi vizitas la insulon ĉiun januaron kaj loĝas ĉe tre amikema familio. Jam tio estas tre longa tradicio! Mi estas pli-malpli homa valizo, ĉar mi kunportas lernilojn: librojn, filmojn ktp. Pro la embargo la instruistoj havas malmultan aliron al instrumaterialoj do estas eta kontribuo, kion mi povas fari.

Denove temas pri la angla, sed mi promesas, ke estas kaŝita ligo kun Esperanto: sur Kubo kuracistoj estas devigataj lerni la anglan. Nu, instruisto de la angla ĉe la medicina universitato estas ankaŭ la estro de la Esperanto-klubo en Havano.

TO: Do, vi havas kontaktojn kun esperantistoj sur Kubo?

LM: Ne nur kun esperantistoj sed ankaŭ kun senhejmaj hundoj. Mi tre ŝatas la kubanojn, sed ili ne ĉiam traktas bone bestojn, do mi faras iom da volontula laboro por okupiĝi pri ĉi tiuj kompatindaj bestoj. Sed jes, kun la lokaj esperantistoj mi pasigis iom da tempo.

Bildo

Lajo vizitas la monumenton sur Kubo memore al Julius kaj Ethel Rosenberg.

(Pli granda bildo)

TO: La insulo klare havas specialan lokon en via koro. Kiam tio komenciĝis?

LM: Io pri Kubo pensigas min pri mia infaneco. Mi ne scias, ĉu vi rekonas la nomojn, sed Julius kaj Ethel Rosenberg estis konataj nomoj dum mia junaĝo. Kiam mi estis ses-jara, ĉiam ili menciiĝis en la novaĵ-elsendoj. Temas pri geedzoj, kiujn la registaro en Usono akuzis pri ŝtatperfido, ke ili vendis nukleajn sekretojn al Sovetio. Ĝenerale oni havis dubojn pri la konkludo, ke ili estas kulpaj. Tio okazis en plena epoko-McCarthy kaj ili estis ekzekutitaj.

Poste evidentiĝis per la skribaj atestoj, ke la ŝtato promesis al la edzino liberon, se ŝi kulpigus la edzon, kaj tion ŝi ne faris, sciante, ke li ne estas kulpa. Post la disfalo de Sovetio disponeblis la arĥivo kaj fariĝis sciate, ke Sovetio tiujn nukleajn informojn jam havis. Ambaŭ homoj estis maljuste mortigitaj (mi opinias ĉiel la mortopunon abomenaĵo malaperigenda) kaj du infanoj mia-aĝaj fariĝis orfoj. Ili starigis honore al siaj gepatroj fondaĵon por subteni infanojn de politikaj malliberigitoj. Ĝin mi subtenas per monataj donacoj.

La ligilo kun Kubo estas, ke ĝi estis la sola lando, kiu starigis monumenton al la gepatroj. Kaj mi memoras, kiam mi unuafoje prezentis florbukedon al ĝi. Mi ekploris, sed estis tiel emociita, ke mi eĉ ne sciis, ĝis rimarki, ke estas malsekaj miaj vangoj.

Do, jes, specialan lokon ĝi ja havas. Kaj mi celas, kiam mi reiros januare, povi babili kun la lokaj esperantistoj ne en la hispana kiel kutime, sed ĉi-foje en Esperanto mem!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2018.

<<  [984]  >>