Rekte al la artikolo

20 horoj ĝis Londono

<<  [984]  >>

Oscar Hughes

Kvankam mi konscias la ekziston de Esperanto ekde infanaĝo, nur ĉi-jare ekflamis iu interesiĝo pri la lingvo kaj mi decidis komenci lerni ĝin. Motivis min pluraj aferoj, ekzemple mia scio, ke Esperanto estas ĉefa lingvo en la plurlingvula komunumo. Mi ankaŭ jam konis la prelegon de Tim Morley ĉe YouTube pri instruo de Esperanto en bazlernejoj, kaj legis artikolojn de profesoro Wim Jansen pri lingvistikaj aspektoj de Esperanto. La malkovro de Pasporta Servo finfine decidigis min.

Mi rapide faris retan kurson Lernu Esperanton ene de 12 horoj kaj poste legis gramatikpriskribon kaj serĉis kelkajn centojn da ofte uzataj vortoj en la vortaro. Post tri semajnoj, proksimume 15-20 horoj, da studado mi decidis provi Esperanton-rekontiĝo kaj kontaktis la bonfaran asocion NoJEF por subvencio.

La unuan tagon ni renkontiĝis en la metrostacidomo Westminster kaj piediris al St James’s Park, kie ni piknikis. Mi jam aŭdis, ke multaj esperantistoj, aŭ almenaŭ tiuj, kiuj ofte partoprenas kunvenojn, estas tre korligitaj, kaj la unua momento de la renkontiĝo konfirmis tion. Feliĉe ĝi ankaŭ bele montris, ke la spertaj parolantoj tre ŝatas ekkoni novulojn.

Post la pikniko ni piediris al la Brita Muzeo, kaj mi montris al franca esperantisto, kiu ne konas Londonon, la muzeon, precipe la plej ŝatatajn kaj konatajn sekciojn, kiel la egiptajn mumiojn kaj la ŝtonan platon de Rosetta.

Bildo

Piknikas en St James’s Park (maldekstre-dekstren) Marteno Miniĥ, Marcus Richardson, Saŝa Murr, Magnus Henoch, Oscar Hughes kaj Kat Newbould.

(Pli granda bildo)

Poste ni manĝis ĉe Wetherspoon’s — laŭdire longtempa tradicio ĉe JEB-renkontiĝoj — kune kun kelkaj anoj de la Londona Esperanto-Klubo. Mi tre ŝatis aŭskulti Lenion Marobin paroli pri la abundeco de la vortprovizo de la lingvo dum la unua duono de la 20-a jarcento kaj pri la historio de la lingvo pli ĝenerale.

Ariel Bonkorpa parolis pri siaj spertoj en Japanio, kie ŝi loĝis ĉe esperantistoj, kiujn ŝi trovis per Pasporta Servo. Mi interparolis ankaŭ kun hungara esperantisto, kiu nuntempe studas en Londono, kaj kiu konas multajn denaskulojn pro tio, ke li lernis Esperanton, kiam li estis nur 15-jaraĝa — la plejparto de la junaj esperantistoj en Hungario estas denaskuloj.

Mi jam legis artikolojn pri la eraroj komunaj ĉe Esperanto-denaskuloj kaj pri la dubo, ĉu ekzistas veraj denaskuloj pro tio, ke ili lernas Esperanton ĉefe izolate de Esperantujo, do ilia Esperanto estas forte influita de la gepatroj kaj aliaj lingvoj. Sed eĉ se ne estas veraj denaskuloj kaj se sekve mankas la plej fina lingvosento, la lingvo transformiĝas, kaj ne nur vortprovize, sed ŝajne ankaŭ buŝe. Mi aŭdis multajn ĉeestantojn prononci ‘kiŭi’ anstataŭ ‘kiuj’, kiu, Ariel klarigis al mi, estas faciligo de la prononco, sed kiu malobeas la fonetikan principon de Esperanto.

La duan tagon ni rekontiĝis ĉe Hampstead Heath, promenis, piknikis kaj manĝis en picejo. Mi demandis al aliaj ĉeestantoj, ĉu ili opinias, ke la nombro de esperantistoj kreskas aŭ malkreskas. Ŝajnis al mi, ke unu de la kialoj pro kiuj oni ne scias, estas ke multaj esperantistoj, lerninte la lingvon rete, nek estas nek volas esti aktivaj en la movado, aŭ almenaŭ en la tradicia movado.

Alia interesa diskuttemo estis ĉu Esperanto eble estas la unua lingvo, kiun oni povas vere ellerni per Duolingo. Saŝa kaj Magnus parolis iomete pri sia sperto instrui Esperanton en Londono, ofte al lernantoj, kiuj komencis lerni per Duolingo. La unuan tagon venis iu, kiu lernis per Duolingo, sed neniam parolis antaŭe. Komence li malfacile parolis, sed poste parolis sufiĉe flue por babili, eĉ se envenis multaj anglalingvaj strukturoj.

Entute, mi povas diri, ke mi ekkonis afablajn homojn kaj tre ĝuis la semajnfinon, tiel ke mi senhezite decidis reveni en Esperantujon. Esplorado sciigis al mi la ekziston de la Internacia Junulara Festivalo en Italio, kaj NoJEF tre afable konsentis oferti al mi subvencion por ebligi al mi partopreni. Kaj post unu semajno da profundiĝo en Marina di Ascea, mi estos preta por paroli kun vi ĉe la Brita kaj Tut-Kelta Kongreso en Aberystwyth, evento kiun mi avide antaŭĝuas.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2018.

<<  [984]  >>