Rekte al la artikolo

La vivo antaŭ Somerville

<<  [984]  >>

Marjorie Boulton

Junaĝan Marjorie Boulton neniu el ni konis… ĝis nun. En la jena artikolo Marjorie prezentas sin junaĝan, antaŭ ol ŝi studis ĉe Kolegio Somerville, Oksfordo.

Mi povus ŝerce diri, ke aŭtorecon aŭguris mia unua hejmadreso: 58 Popes Grove, Strawberry Hill, Twickenham. Mi estis pli bonsana ol Alexander Pope, kvankam malpli naturdotita; sed eble Muzo iam vizitetis tiun adreson…

Miaj gepatroj ŝajnis neprobabla duopo. Mia patro estis filo de karboministo, kiun oni multe viktimigis pro lia sindikata agado; lia patrino, fruviva vidvino kun sep infanoj, devis esti malglata diamanto. Kuraĝigite de percepta lernejestro, mia patro post multa strebado licenciiĝis pri Historio ĉe la nuna Universitato de Manĉestro, fariĝis instruisto kaj gajnis plian licencion ĉe la London School of Economics. Mia patrina avo estis malgrandampleksa negocisto kaj inventisto en la mondo de ceramikaj bakujoj, tial la familio kreskis en modera komforto. Mia patrino fariĝis instruistino ĉe bazlernejo – tiame apenaŭ edziniĝinta kiam maldungita. Mi opinias, ke ĉi tiuj nekongruaj geedzoj estis nekutime sukcesaj – en dudek jaroj eĉ ne unufoje mi aŭdis kvereli miajn gepatrojn.

Ambaŭ estis entuziasmaj por eduki min. Trijaraĝa mi jam flue legis, ŝategis rakontojn, baldaŭ provis inventi ilin; ŝategis simpligitan historion, facilajn versaĵojn; kiam mia nazo ne ŝvebis super libro mi lernis kiel identigi komunajn florojn, insektojn, birdojn, aŭ ludis image per pupoj aŭ per ludilbestoj. Min ravis veraj bufoj, ranoj, dornofiŝetoj, blankaj musoj, tamen ne kontentigis la esperojn de mia patro la fakto ke mi ne kapablis kapti pilkon.

Kiam mi estis kvinjara la juro ordonis, ke mi iru al bazlernejo, tiel krampante grandan bremsilon al mia edukado kaj enkondukante min al kulturo de amasrutinoj (ja necesaj kiam temas pri almenaŭ 30 infanoj en la klasĉambro) kaj multego da punbatado. Mi ĉefe evitis punadon per la scioj, kiujn jam provizis miaj gepatroj kaj per konfuzita obeemo. En la krimlisto troviĝis ne nur Parolado, sed ankaŭ Paĝturnado (dum iu malrapide fuŝlegis), Eraroj kaj, pli riproĉinde, Ĝustigoj, instruante al ni, ke provi senerarigi ion estis grave malbonkondute.

Tamen iun veran servon faris por mi ĉi tiu misedukejo: nigra tabulo evidentigis, ke mi estas miopa; de okulvitroj mi profitegis; multon, kiun al mi mi obeeme bildigis mi nun vidis, kaj foje mi eĉ kaptis pilkon.

Ekestas kompato

En miaj memoroj de la bazlernejo ne inkluziviĝas feliĉaj horoj aŭ momentoj de ekscita lernado; povas esti, ke maljustas memoro. Miaj du unuaj instruistinoj estis afablaj, laŭ la tiamaj normoj, al ‘bonkonduta knabineto’. Kiam mi estis proksimume sepjara, iu instruistino, vidante iom ploreman infanon en momenta konfuziĝo pro klasĉambroŝanĝo, elektis malami tiun ‘hurlantan infanon’ kaj persekutis min dum monatoj; malofte batante, nur tirante min tien kaj reen kaj prezentante min por ĉies malestimo – bagatelaĵo kompare kun tio, kion oni faras ĉiun tagon al infanoj ĉie en la mondo, sed por mi vunda. Post kelkaj monatoj, ŝi subite elektis alian knabineton, kiu fariĝu sia malamiko. Senutile, mi sentis min tuŝata; verŝajne en mia menso ekestis kompato.

Iun tagon, mia patrino ricevis telegramon kaj tre nekutime ĉirkaŭdancis, kriante ‘Paĉjo fariĝas lernejestro!’ Ni translokiĝis al Barton-on-Humber, tiutempe eĉ pli kampara ol ĝi hodiaŭ estas. Efektive mia patro estris malgrandan gimnazion sen punbatado; mi memoras ke el la municipa lernejo eĥis batoj, kvankam mi evitis ilin, lernis iom, kaj gajnis kelkajn geamikojn. Mi memoras, ke mi vagis laŭ la riverbordo de la Humber, fantaziante, plukante sovaĝajn fragojn kaj rubusojn, kaj eklernis la dialekton de Lincolnshire, kiun konis Tennyson. Miaj geamikoj ankoraŭ inkluzivas familianojn de nia afabla kuracisto, kaj mi ŝuldas multon al la bonega tiea dentisto – kiu haltigis sian karieron per tragika murdo, pelite de emociaj dilemoj.

Kiel mi poste komprenis, mia patro estis sufiĉe certa, ke la Naziismo kaŭzos militon. Li jam servis dum 1914 ĝis 1918, kiel pacisto en ambulancoskipo – kaj gajnis la Militan Medalon. Li volis antaŭenpuŝi mian edukadon, kaj aranĝis, ke mi aliĝu al la gimnazio dekjara prefere al dekunujara. Mi ankoraŭ dankemas.

Tie mi vere komencis lerni ion. La latina kaj la franca estis ĝuigaj; la fiziko kaj la ĥemio (primitivaj laŭ la hodiaŭa vidpunkto) estis pli malfacilaj sed interesaj; la kuirado kun siaj teoriaj iometoj estis interesa, kvankam sen la nuntempa melamino misproporcian onon de ĉiu leciono bezonis frotlavado de lignaj tabloj. Hejmtaskoj fariĝis grava devo. La matematikon kaj sportojn mi malamis. (Tiam ne molaĉa, min plaĉis longaj promenoj en la kamparo, pli sekuraj ol hodiaŭ.)

La unuaj verkoj

Laŭ mia rememoro, estis dum tiu stadio de mia edukado ke plej ĝenis min tiraneco kaj turmentado. Kompreneble, miaj krimoj estis pluraj: mi estis filino de la lernejestro (do, kompreneble, miaj studpoentoj sendube estis falsitaj, ktp); mi fuŝis sportojn; kaj, ŝanĝante la vestaĵojn por atletismaj lecionoj, mi malkovris kion mia patrino opiniis pri subvestoj, al aliaj antikvamodaj. Ankaŭ rilate al normala konversacio mi trovis min limigita: hejme mankis radioaparato, maloftegaj vizitoj al la kinejo, nur por io, kio estus nekontesteble Eduka; min konfuzis la kaŝema fervoro de multaj knabinoj pri ŝminko kaj modoj.

Nun mi lernis multon akademie. Mi ankaŭ verkis rakontojn, poemojn, teatraĵojn, senvalorajn sed memtrejnajn. Miaj klopodoj inkluzivis du teatraĵojn pri historiaj temoj por datrevenoj de mia patro kaj iun teatraĵon kadre de la Hispana Enlanda Milito. Mi estis evoluiganta fortan intereson pri politiko, kaj mia patro devis averti min ne mencii aliloke tion, kion mi vidis rilate al senlaboreco, la maljunulino perforte kondukita al la malriĉulejo, socialismo kaj faŝismo; li maltrafis postenojn ĉar oni suspektis lin tro radikala; kvankam dum liaj historiaj lecionoj li ja diris ion pri sindikatismo, kaj mia tre silentema patrino diris ion al mi pri la Suffragettes (aktivulinoj pri virina voĉdonrajto). Sed ne diskutu politikon ekster la domo… Intertempe, la malnovan ĉevalejon malantaŭ nia domo mia patro konvertigis al ŝirmejo kontraŭ aeratakoj, ĝi eĉ havis trarampeblan urĝan elirejon tra spaco kiu antaŭe estis porkejo; li eĉ aranĝis ke oni traportu elektron kaj havis planojn rilate eblajn bezonojn. Li ankaŭ fruis, postulante ŝirmejojn por sia lernejo.

Tamen, en la somero de 1938, konstatante ke tia okazo eble ne revenos dum longa tempo, Patro kondukis Patrinon kaj min al Francio. Komence, oni sendis min al Eastbourne por intensa dusemajna kurso en la franca. Ni vidis kelkajn el la Parizaj vidindaĵoj, poste ni restis pli longe ĉe Le Lavandou, tiam unu el la malplej kostaj stacioj sur la Riviero. Mia scipovo de la franca ege pliboniĝis (kaj mi ja rimarkis ke la provenca estis malsama); kaj mia ĝenerala memkonfido pligrandiĝis. Mi memoras kiom ekscitaj tiam estis lunarkaj bulkoj kaj cikadoj, lacertoj sur muroj kaj omaroj sur teleroj, kokinoj kiuj kolektis panerojn faligitajn de sur tabloj por ŝanĝi ilin al ovoj por niaj omletoj, simpatia Madame (restadejestrino) kaj la Mediteraneo… kaj ke nia gaja kelnero estis itala rifuĝinto de Mussolini. En eta Barton en 1938, eĉ tiom malgrandskala fremda vizito estis sufiĉe prestiĝa.

Sekretaj lecionoj pri verkado

Ĉi tiu sperto faris multon por mi, sed je proksimume la sama tempo nova planedo naĝis en mian konon kun ardo de nova lumo. Iu instruisto volis eduki siajn infanojn en la kamparo, kaj en nian neston de kompetentuloj venis – almenaŭ kiel ĝin vidis adoleskantino – aglo! Vera, fervora verkisto kun eldonitaĵoj – Henry Treece. Li estis unu el la “Novaj Romantikuloj”, amiko de Dylan Thomas, parte reagante kontraŭ la konscie ideologiaj ‘poetoj de la jaroj 30’ (laŭ mia vidpunkto pli bonaj); sed Treece estis aŭtentika romantika poeto, kiu verkis ankaŭ romanojn, rakontojn por infanoj, kaj iom da literatura kritiko. Liaj poemoj eltiris el mi dekkvinjara abundajn larmojn; liaj vivspertoj admiregis min. Li donis al mi multe da ekkomprenoj pri literaturo kaj la angla lingvo, kaj kelkajn konceptojn pri la literatura mondo, pli ĝenerale pri mondo pli vasta ol Barton. Plej grave por mi kiel mi tiam estis, li ja kontrolis miajn poemojn kaj faris signifoplenajn komentojn – jen juste severajn, jen efektive kuraĝigajn. Tio, kion oni supozis privata instruado pri deviga franclingva teksto baldaŭ fariĝis (la teksto honeste pristudite) sekretaj lecionoj pri verkado kaj pri tiuepokaj verkistoj. Al li mi ŝuldas multegon, kaj mi certas ke li faris pli ol iu ajn por taŭgigi min al universitataj taskoj. Li kapable gvidis lernejan enscenigon de The Knight of the Burning Pestle (La Kavaliro de la Brulanta Pistilo – mi rolis kiel malbona patrino) kaj kuraĝigis min kiam mi enscenigis mallongan satiron pri nia deviga teksto Macbeth, kaj pri nia lernejo Macmannin; la timema knabino komencis amuzi kaj amuziĝi…

En la jaro 1939 miaj samklasanoj kaj mi trapasis gravegan ekzamenon, tiam nomita la School Certificate (Atestilo pri Baza Edukado), atingante Krediton en Matematiko kiu estis esenca por aliĝo al universitato, Krediton en Ĥemio kaj Distinction (Honoro) en ĉiu el miaj ses aliaj studobjektoj, la universitato ŝajnis farebla. Grandanime kaj prudente mia patro akceptis, ke mi preferas studi la anglan, kvankam li fakte revis pri Historio.

Edukadon milito ne haltigas

Sed je la 3a de septembro, hejme, ni aŭdis la atenditan militanoncon. (Mia patro fine aĉetis radioaparaton, ‘ĉar povus esti ke ni bezonos aŭdi urĝan instrukcion registaran’.) Mi memoras, ke de nia korto ni vidis la gigantajn baraĵbalonojn super la urbo Hull, kaj ke en nia pretigita ŝirmejo ni metis litkovrilojn, biskvitojn, multajn agrablaĵojn, kaj pendigis la kontraŭgaskurtenon malantaŭ la pordo… Ĉar ĝi situis en ‘neŭtrala loko’ Barton spertis nek evakuadon nek evakuitojn, do la edukado daŭris sufiĉe normale kun detaloj tiaj, kiaj porciolimigo, gasmaskoj, aerataka provtrejnado, kaj makabraj novaĵbultenoj.

Malgraŭ timoj, miaj jaroj en la Sesa Klaso estis ĝenerale feliĉaj; tiuj, kiuj tiranis min, jam foriris kaj ni ĉiuj atentis pri niaj preferataj studobjektoj; mi trovis min inter gejunuloj aspiraj, intencaj, amikaj. Ravita de Virgil kaj Voltaire, sorbante Shakespeare, eklegante la modernan romanon (mankis librejo en Barton, kompreneble, sed la loka apotekisto povis mendi kelkajn Penguin-librojn per mia preskripto!) mi ĝuis verki por miaj geamikoj, kaj ankaŭ serioze. Leginte The Prince de Machiavelli, mi verkis The Prefect; post io de Hugo, ŝercan versan melodramon, kiu aludis nian grupon. Post novaĵbultenoj fantaziaĵon en kiu rolis Winston Churchill. Henry Treece daŭre helpis pri mia serioza verkado, ĝis li aliĝis al la R.A.F.

En la unua jaro de la Sesa Klaso, pro sugesto de mia patro, mi provis Ekonomikon – sukcesis, sed sen gloro.

Intervjuo en Oksfordo

Bildo

Marjorie Boulton, ĉe sia amata Kolegio Somerville okaze de sia 90-a datreveno, kun Alice Prochaska, ĝia tiama ĉefulino.

(Pli granda bildo)

Mia patro kolektadis informon pri aliĝo al universitato por siaj sesa-klasanoj; ĉu Oxford estis nur revo de patro? Li estis aktiva – demandis al Somerville ĉu ni eble povus provi ilian aliĝekzamenon. Li trovis la paperojn timindaj; dank’ al Treece kaj al la lerneja biblioteko, mi efektive ĝuis ilin – kaj oni alvokis min por intervjuo. Trajnoj estis plenaj je soldatoj; mi neniam antaŭe vojaĝis tutsole; mia patro akompanis min, trovis por si mem liton en Oxford, kaj la postan matenon sciigis min pri lia ekscita bonŝanco – vera, freŝa ovo por la matenmanĝo!

Por mia intervjuo, mi metis mian plej bonan robon, kaj tre karakterize glitis peze en la Korto kaj ŝiris ĝin preterripare, do mi frontis plurajn imponajn renkontiĝojn en vestaĵoj trajn-ĉifitaj. Sed ĉi tie oni spektis mian menson.

Malgranda Ekspozicio (ne tiu kiun mi montris en la Korto) tre mirigis mian patron eĉ pli ol la ovo. La urĝa tasko estis nun trovi la restaĵon de la bezonata mono, per gajno de State Scholarship (Ŝtata Stipendio). Mi dubas, ĉu mi iam laboris pli multe en mia vivo ol kiam mi laboris en 1940-41 por la Higher School Certificate (Atestilo pri Supera Edukado).

Ek al Somerville

Milita celo Barton apenaŭ estis, sed transrivera Hull ja estis. La plimulton de la noktoj ni plonĝis en nian ŝirmejon. Sirenoj, bomboj, lumĵetiloj, aviadiloj, kontraŭaviadilaj pafiloj, multe da ŝrapnelo falanta en nian korton, negrava rompado de niaj vitroj, dieto plimalboniĝanta sed ne katastrofa… teruraj vidaĵoj de Hull brulanta, aĉaj detaloj el nia nova radioaparato… Kompreneble, ni estis relative bonŝancaj, nekredeble tiaj en komparo kun la plejparto de Eŭropo. Por sesa-klasanoj proksimiĝis konskripcio. Eĉ mi gardis sencon proporcian kiam ni devis mortigi nian familian katon pro tio, ke li rifuzis manĝi ion ajn, kiun ni nun povis trovi por li. La plejmulto de ni kiuj preparis nin por ekzamenoj provis ie fari ian bagatelan servon. Nia malgranda kampara Sesa Klaso estis benigna fratularo. Ni sciis, ke ni estas bonŝancaj; ni sciis pri la teruraj eblecoj.

Iom pli malgrave, atendi ekzamenrezultojn estis streĉe. Mi gajnis Distinction en ĉiuj miaj studobjektoj, kaj County Major Scholarship… ne sufiĉis. Jen unu matenon mi ekprenis tre malhelaspektan brunan koverton kaj mia ekkrio allogis mian patron malsupren. Mi opinias ke, inter ĉiuj timoj kaj streĉoj ankaŭ li havis momenton ekstazan.

Do ek al Somerville! Pluraj pluaj militepokaj limigoj, kelkaj devigaj militservoj, multaj malvarmegaj lokoj, senlumeco kaj dubinda dieto…

neimagita libereco de parolo kaj diskuto
neimagita kvalito de laboro
torentoj da lumo sur niajn studobjektojn
diversspecaj mirindaĵoj de amikeco…

Dum kelkaj jaroj mi dubis, ĉu vere estis vivo antaŭ Somerville.

Origine publikigita en Somerville Magazine, kiu afable donis permeson traduki ĝin. Elangligis Ian Carter.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2018.

<<  [984]  >>