Rekte al la artikolo

Funebra servo por la Brila Esperantistino

<<  [984]  >>

Bildo

Parolas John Wells en la diservo.

(Pli granda bildo)

La funebraj aranĝoj por Marjorie Boulton okazis la 9-an de oktobro en Oksfordo. Komenciĝis la adiaŭado per diservo en la ortodoksa preĝejo, laŭ la deziro de Maciej Mirnowicz, kiu prizorgis Marjorie dum ŝiaj lastaj jaroj. Post la enterigo en Wolvercote Cemetery okazis akcepto en la kolegio Somerville.

En la diservo John Wells laŭtlegis el la Esperanta biblio, eldiris la Preĝon de la Sinjoro, kaj parolis en la angla kaj en Esperanto pri la vivo de Marjorie kaj pri ŝia verkaro.

Florkronon sendis EAB kaj la Akademio de Esperanto. Mesaĝon verkitan de David Bissett nome de la Esperanto-Asocio de Skotlando laŭtlegis en la posta akcepto Ian Carter.

Bildo

La enterigo.

(Pli granda bildo)

Marjorie, vi estas konata kiel aŭtoro en du malsamaj rondoj: en la anglalingva mondo kiel la aŭtoro de lernolibroj de literaturaj temoj, kiel prelegisto, kiel kolegiestro, kaj pro via oksforda doktoriĝa disertacio pri angla literaturo.

Tamen en Esperantujo vi havas pli vastan renomon, renomon ja tutmondan. Malgraŭ via modesteco, ni metas vin senhezite en la unua rango de verkistoj en nia lingvo. Vi estas elstara poeto, talenta dramverkisto, kaj eminenta biografiisto. Sed vi sciis ankaŭ verki en populara stilo. Plie, vi ne limigis vian Esperanto-agadon al literaturo. Vi donis vin energie al movadaj taskoj, ĉu publike, organizante kursojn ĉi tie en Britujo, ĉu private, skribante kuraĝigajn leterojn al unuopuloj en plej diversaj lokoj.

Bildo

Laŭtlegas Ian Carter en la akcepto. Staras maldekstre Anna Lowenstein kaj malantaŭe Maciej Mirnowicz.

(Pli granda bildo)

Vian literaturan eminentecon oni rekonis elektante vin membro de la Akademio de Esperanto. Hodiaŭ mi havas la honoron reprezenti la Akademion ĉi tie.

Nun, Marjorie, vi kuŝas en la ĉerko. Sciu, ke ne mortis via reputacio kaj viaj verkoj. La tuta esperantistaro ne nur admiras vin sed ankaŭ amas vin. Ni memoros vin por ĉiam.

John Wells

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2018.

<<  [984]  >>