Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [984]  >>

Tim Owen

Venas la printempo, kaj do alvenas nova numero de La Brita Esperantisto. Ŝajnis abunde logike komenci ĉi tiun eldonon per raporto, plejparte per fotoj, de la funebra servo de Marjorie Boulton, ĝis antaŭnelonge la plej amata vivanta esperantistino. Vi legos en ĝi trafan mesaĝon, kiun laŭtlegis John Wells en la diservo. Estis tamen nia celo ne nur adiaŭi la forpasinton, sed iel renkonti alian ŝin, ĝis nun ne konatan: en sia artikolo La vivo antaŭ Somerville, nove tradukita en Esperanton de Ian Carter, Marjorie postmorte prezentas sin tia, kia ŝi estis en la junaĝo.

Notindas en ĉi tiu numero la kontribuoj, kiuj rilatas al uzado de Esperanto kaj ĝuado per ĝi. Nuntempa grizharulo retrorigardas sian unan aventuron antaŭ pli ol duonjarcento, apud raportoj de nunaj lernantoj, kiuj lastatempe siajn unuajn paŝojn en Esperantujon faris. Estus por vi interese, ni esperas, vidi kiaj estas internaciaj Esperanto-aranĝoj per ĉi tiuj raportoj: ni esperas, ke ili eble kuraĝigos kelkajn el vi meti la piedfingron en internaciajn akvojn, tute kiel la lastatempa propono de EAB oferti subvenciojn al novaj lernantoj por partopreni la alte rekomendindan lernigan eventon Someran Esperanto-Studadon.

Por ĝui Esperanton ne estas devige trovi ion oficialan por partopreni, kiel montras artikolo pri amikaro, kiu okazigis lud-semajnfinon. Eble la ekscio, ke ili uzis ludojn presitajn en Esperanto donos al vi la ideon trovi kaj uzi ilin.


Dum pluraj jaroj aŭdeblas plendoj kaj proponoj, ke la enhavo ĉe kongresoj ne tiom permesas al ĉeestantoj mem partopreni programerojn anstataŭ simple spekti. Riceviĝis proponoj, ke oni starigu programeron por ebligi kantadon, muzikumadon ktp. Ĉi tiun jaron, sekve de tiaj komentoj, aldoniĝis programero por fari ĝuste tiel… kaj ŝajne proponis sin neniu. Se vi jes ja volontulis per la aliĝilo ĉe la kongresa retpaĝo, bonvolu kontakti min rekte, por ke mi eksciu, ĉu io ĉe ĝi misfunkcias kiam uzas ĝin aliuloj.


Bildo

Laste sed ne balaste, ni deziras danki al Simon Davies, kiu post multjara deĵorado petis liberigon de la temporaba tasko enpaĝigi la gazeton. La alta kvalito de la lastaj ekzemploj de La Brita Esperantisto ŝuldas tiom al Simon, kiom al iu ajn alia. Ni dankplene deziras al li multan feliĉon por lia nova libertempo, kaj esperas unu tagon revidi lin kaj lian talenton.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2018.

<<  [984]  >>