Rekte al la artikolo

Afrik'-Amik'

<<  [982]  >>

Malcolm Jones

Esperanto estas bonega rimedo ne nur por komuniki aŭ amikiĝi, sed por peti, doni kaj ricevi helpon, precipe kiam alilingvanoj povus doni nur iom por helpi tamen multe. Tiel mi ricevis retpoŝton de Etienne Katchelewa, esperantisto, kiu loĝas en Demokratia Respubliko Kongo.

Tio ne estas la unua tia kontakto, kiun mi ricevis de samideano afrika. Antaŭ kelkaj jaroj, membroj de la Skiptona grupo kaj de la federacio de Yorkshire kaj Humberside kolektis monon por helpi al projekto Mazingira en Tanzanio. Tiam nia ĉefa celo estis aĉeti la ekipaĵon por radiostacio, tiel ke la lokaj organizantoj povu starigi komunuman radioservon, kiu informu pri diversaj sociaj aferoj, inkluzive sanon kaj akvo­konservadon, kaj ankaŭ pri Esperanto. La “motoro” de Mazingira estas Mramba Simba, esperantisto, kiun mi persone ekkonis antaŭ preskaŭ tridek jaroj ĉe ILEI-konferenco en Nederlando.

Tiam li estis “simpla” tajloro; nun li estas urbestro de kolekto da vilaĝoj. Li profitigis sian komunumon per la esperantistaj kontaktoj, kiujn li flegis aparte en Eŭropo, kaj dum la jaroj per ilia financa kaj praktika helpo li fosigis akvoputojn, konstruigis orfejojn kaj lernejon kaj akiris gravajn medicinajn helpojn por infanoj kun interalie misformitaj piedoj aŭ kruroj. Ĝuste dum la pasinta decembro kelkaj britaj esperant­istoj denove finance subtenis la ĉeeston de pluraj junaj tanzanianoj ĉe la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto, pri kiu oni povas legi pli detale en la januara kaj februara numeroj de Esperanto.

Samideano Etienne Katchelewa jam dum pluraj jaroj gvidas projektojn en la urbo Kalima, per kiuj oni venigas akvon de riveroj al sekaj regionoj. Kaj li kontaktis min ĝuste por peti financan helpon de Britio. Do, mi esperas, ke kelkajn inter vi mi instigos fari mon­donacon al tiu projekto. Oni povas transpagi monon al la UEA-konto ekkn-y. Por aliaj pag-ebloj, bonvolu kontakti min.

Ĉi tiun projekton kaj aliajn subtenindajn vi trovos rete ĉe la retejo de la Asocio de Verduloj Esperantistaj, ĉe verduloj.org/afriko.htm. Kaj vi povos informiĝi rekte pri AVE kaj pri tiaj labor-projektoj, ĉar de la 2-a ĝis la 5-a de majo, AVE kunsidos en Freiburg/Breisgau okaze de la kongresoj de EEU kaj de la Germana Esperanto-Asocio. Do, ne nur la britoj havos “kunkongreson” en majo!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2017.

<<  [982]  >>