Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [982]  >>

Tim Owen, Ian Carter

Bonvenon al nia printempa numero, eldono verŝajne pli dika ol iam antaŭe. Ni esperas, ke plaĉos al vi ĉio, kion ni amasigis.

Ĉi tiu ekzemplero atingos vin en aprilo 2017, monato tre grava por Esperanto. Se vi ne jam sciis, pro la kovrilo vi sendube nun komprenas la kialon. Antaŭ 100 jaroj, la 14-an de aprilo 1917, mortis la homo, kiu donacis Esperanton al la mondo, Ludoviko Zamenhof.

Ni ne provis doni la tutan vivrakonton de tiu pionira idealisto; tion ne eblus fari eĉ en nekutime dika numero. Ĉiuokaze, aliaj jam bone plenumis la taskon, inkluzive de nia propra Marjorie Boulton, kies biografion pri li vi baldaŭ povos aĉeti en renovigita versio. Kion ni elektis fari anstataŭe estis iom prezenti Zamenhofon, sed precipe paroli pri liaj rilatoj kun ĉi tiu insularo. Ni esperas, ke eĉ la plej spertaj inter vi lernos ion novan pri la inventinto de la lingvo, kiun ni ĉiuj elektis lerni, kaj kiu estiĝis kun unusola parolanto, kiu multe oferis por sukcesigi ĝin.

Kaj ni esperas, ke multaj el vi festos la lingvon en Edinburgo ĉe la Kunkongreso. Bele estas por ni konstati, ke pluraj el niaj novuloj frue aliĝis. Agrablan legadon kaj (kun-)kongresumadon!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2017.

<<  [982]  >>