Rekte al la artikolo

Bildbabile

<<  [981]  >>

Bildo

Sur mesaĝŝildo ĉe stacidomo en Brighton troviĝas plurlingva mesaĝo, ke oni ne rajtas fumi. Post la angla aperas pola versio. Kompreneble – la pola multe paroliĝas en nuntempa Britio. Sed kiu lingvo sekvas ĝin? Mirindaĵo!

Bildo

Post longa labortago kaj prema EAB-rilata vespero, Clare Hunter petis de Tim Owen vinon por meti finon kaj ne plu devi pensi pri laboro. Ŝi ne kontentiĝis vidante la etikedon!

Bildo

En julio Ian Carter kaj Simon Davies renkontiĝis ĉe Esperanto House por diskuti La Britan Esperantiston kaj – ŝajne rekte! – eltondi bonajn ideojn el pasintaj numeroj.

Bildo

Hilary Chapman partoprenis la Tutkeltan Kongreson en Bretonio, okazinta inter la 13-a kaj 20-a de aŭgusto. Loka artisto memorigis por li la okazon. La grava afero estas, ke li kaptis la rideton!

Bildo

Jam dum kelkaj jaroj, Ĉesterfildanoj atendas, ke la apudrivera tereno estu renovigita. Estos novaj hoteloj, restoracioj, kanalboatoj, ktp. Montriĝas, ke la nomo de la koncerna kompanio estas “Urbo”. Ĉu ili elektis tiun nomon intence, ĉu tute akcidente, ne klaras, sed ĝi estas ankoraŭ unu ekzemplo de esperantlingva vorto supozeble uzata pro ĝia simpleco kaj beleco.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2016.

<<  [981]  >>