Rekte al la artikolo

Memorige al Mudie

<<  [981]  >>

La 6-a de januaro 2016 estis la centjara datreveno de la morto de Harold Bolingbroke Mudie. Okazis ceremonio en Forges-les-Eaux, Francio, honore al la homo, kiu, kiam li forpasis, estis samtempe la prezidanto de la Brita kaj Universala Esperanto-Asocioj.

Bildo

Antaŭ ol komenciĝis la ceremonio Tim Owen (reprezentante EAB) kaj Osmo Buller (UEA) staris apud la tombejo por private doni siajn respektojn.

Bildo

Ĉirkaŭ la pordo amasiĝis la flagoj, inkluzive de la brita kaj Esperanta.

Bildo

Kolonelo Michel Burin bonvenigis ĉiujn. Li invitis al Tim Owen meti florkronon nome de EAB. La urbestro kaj reprezentanto de la regionaj Esperantistoj faris same. Pompis la tombejo poste.

Bildo

Klarionisto aŭdigis Last Post, tradician melodion ĉe memorig­servoj de britaj soldatoj. Ankaŭ ludiĝis la himnoj brita (Dio protektu la reĝinon!), Esperanta (La Espero), kaj franca (La Marseillaise). Poste salutis Mudie la flag-portistoj.

Bildo

Post la ĉefa ceremonio la ĉeestantaro kuniĝis en apuda konstruaĵo, en kiu Kolonelo Burin kaj Tim Owen rapide parolis pri Mudie.

Bildo

Loka esperantisto Pierre Lemarchand prezentis Esperanton kaj ĝian historion.

Bildo

Finiĝis la ceremonio per babilado kaj glaso da vino. La tri homoj respondecaj pri la starigo de la ceremonio pasigis kelkajn minutojn kune. Maldekstre staras Tim Owen, kiu tutunue kontaktis la viron ĉe la dekstra flanko, Jérôme Moreau, por informiĝi, ĉu eblus fari ion memore al Mudie, post kiam li sciiĝis, ke Jérôme havas rilaton kun la enterigejo. (Jérôme estras Héros de Forges-les-Eaux, retejon dediĉitan al la soldatoj, kiuj tie enteriĝis.) Jérôme kontaktis Kolonelon Michel Burin, kiu staras meze, kaj kiu ĉion aranĝis.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2016.

<<  [981]  >>