Rekte al la artikolo

Atestiloj post ekzameno

<<  [981]  >>

Renato Corsetti

La pasintan 4-an de junio okazis apud la kunvenejo de la Londona Esperanto-Klubo sesio de la oficiale rekonata ekzameno de la Komuna Eŭropa Referenckadro. EAB per grandanima oferto repagi la ekzamen-kostojn de eventualaj sukcesaj rezultoj ebligis atingi bonan kvanton da kandidatoj.

En la nivelo B1 partoprenis Christopher Lewis, Sam Bull kaj Diana Robin, en la nivelo B2 estis Mike Taverne kaj Maria Paola Fortuna. Neil Roberts, Matt Peperell, Oleksandra Kovyazina kaj Magnus Henoch alfrontis la superan nivelon C1.

Bildo

Ricevas siajn diplomojn Magnus Henoch, Oleksandra Kovyazina, Matt Peperell, Christopher Lewis kaj Diana Robin apud la organizanto, Renato Corsetti.

(Pli granda bildo)

La kandidatoj ne venis nur de Londono, sed ankaŭ el Brighton, Bristol kaj Hertford. Surlokaj organizantoj estis Marteno Miniĥ kaj Renato Corsetti. Ekzamenantoj de malproksimo estis Katalin Kováts kaj Márta Kovács.

Salutis la partoprenantojn John Wells, kiel supera Esperanto-eminentulo en Londono, kaj iom surprize ĝojige la nova urbestro de London, Sadiq Khan.

La rezultoj estis tre pozitivaj, ĉar ĉiu kandidato sukcesis en sia ekzameno kaj tiel invitiĝis al speciala ceremonia vespero ĉe la Londona Klubo por ricevi sian diplomon.

Pro ĉi tiu unua KER-ekzameno en Britujo ĉiuj britaj esperantistoj estas invitataj jam nun partopreni la venontjaran ekzamenon. Ĝi donas ateston leĝe validan tra la tuta Eŭropo.

Via laborestro, lernejestro, kaj similaj devas agnoski ĝin kiel ateston de kono de Esperanto je difinita nivelo. Ke ĝi konvinkos ankaŭ vian bopatrinon pri la seriozeco de Esperanto, ni ne povas certi.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2016.

<<  [981]  >>