Rekte al la artikolo

La mirinda mondo de muzikinstrumentoj

<<  [981]  >>

Andreo Marshall

Unu el la plej interesaj eventoj en la kadro de la pasintjara kongreso en Lillo estis “La mirinda mondo de muzik­instrumentoj”. Temis pri ekspozicio de la plej diversaj muzikiloj el la grandega kolekto de franco Hervé Gonin. Tiu okazis je ioma promeno for de la kongresejo kaj eble pro tio ne tiom da homoj ĉeestis.

Tamen, kiam mi vizitis, malgraŭ tio, ke ni estis entute nur kvar ĉeestantoj, s-ro Gonin entuziasme kaj plendetale klarigis pri ĉiuj instrumentoj senpaŭze dum 2 horoj kaj 15 minutoj. Ne nur tio – li povis muzikumi sur preskaŭ ĉiuj!

Ni povis sperti la evoluon de muziko pere de ties instrumentoj. En la komenco estis muzikilo el ĉevala makzelo:

Bildo

Poste ni miris pri muzika poto. Por ludigi ĝin, oni metas ian bekfluton en la poton kaj tenas ĝin tra la flankaj truoj. La poto funkciias kiel sonkesto kaj plilaŭtigas la sonon:

Bildo

Dum ni rondiris la ĉambron, la instrumentoj fariĝis pli kaj pli mirindaj. Jen tamburo por unubraka tamburisto! Oni turnas la anson por funkciigi la bastonojn:

Bildo

Pli interesaj por mi estis la kordinstrumentoj, ĉar mi estas ludanto de ĉiuj orkestraj arĉinstrumentoj. Unue ni povis vidi kaj aŭskulti la liuton…

Bildo

… kaj iun ĉinan instrumenton, kies nomon mi bedaŭrinde ne kaptis:

Bildo

Poste sekvis la hinda sitaro kaj ia arĉositaro, kiun Hervé ludis per ne tiom aŭtentika violonĉela arĉo!

Bildo

Bildo

Mi ĝojis vidi mez-orientan hobojon, kiu similis al tiu, kiun mi mem aĉetis en Tunizio antaŭ multaj jaroj: tre laŭta instrumento, kiun oni ludis ekster nia dormoĉambra fenestro meznokte por festi ies geedziĝon, mi memoras! Pro la seka anĉo, Hervé ne povis sonigi tiun hobojon. Almenaŭ mi ne bedaŭris:

Bildo

Estis nur dekono de la kolekto de Hervé Gonin en Lillo. Li havas ĉirkaŭ 600 instrumentojn hejme!

Mi aldonu unu nekonatan fakton pri Hervé. Li ne nur respondecas pri sia mirinda kolekto – li estas ankaŭ la brila tradukinto de la Asteriks-libroj en Esperanton!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2016.

<<  [981]  >>