Rekte al la artikolo

Jubilean gratulon!

<<  [981]  >>

Gratulon al Terry kaj Anica Page, kiuj festas kvindek jarojn da geedzeco. Ili unuafoje renkontiĝis ĉe la ĉefstacidomo en Amsterdamo en 1964, antaŭ la tiujara Internacia Junulara Kongreso. Terry estis tiam membro de Junularo Esperantista Brita.

La geedziĝo okazis la 23-an de julio 1966, kaj Anica, kiu apenaŭ tiam scipovis la anglan, trans­loĝiĝis el Slovenio. La hejma lingvo kompreneble estis Esperanto.

Kvindek jarojn poste ili festas sian jubileon. Kaj la tiama novedzino daŭre belas. Korajn gratulojn al ili!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2016.

<<  [981]  >>