Rekte al la artikolo

Paĉjo kaj mi

<<  [981]  >>

Jill Gubbins

Kion signifas al mi mia patro, preskaŭ tro grandas por vortumi. Eĉ kie komenci, mi ne scias.

Unu el miaj plej fruaj memoroj estas sidi en la sino de paĉjo, dum ni kune spektis surbendigojn de la operoj de Gilbert kaj Sullivan. Mi estis tro juna por kapabli aprezi la pli malrapidajn kantojn, sed la rapidajn kaj amuzajn mi ŝategis.

Kio ankoraŭ plibeligis la sperton estis atesti – kaj poste dividi – la tre evidentan plezuron de paĉjo. Li estis pasiplena pri la muziko de Sullivan kaj la tekstoj kaj ideoj de Gilbert. Li havis teorion, ke eblus bazi universitatan kurson sur la operoj kaj tiel sukcese doni al la studentoj vastgaman edukadon. Ni konkurencadis kvize pri rilataj tekstoj kaj banalaĵoj, kaj kunkantis plej laŭte la kanzonojn lavante la manĝilaron. Ni partoprenis ĉiujn Internaciajn Festivalojn de Gilbert kaj Sullivan ĝis ĉi tiu jaro, kaj li admire rigardadis siajn komunajn adeptulojn. Ilin li nomis la Interna Frataro.

Li amis lingvojn. Li studis la germanan, en Germanio iam loĝadis, kaj la lingvon instruis dum pluraj jaroj. Li ankaŭ kapablis altnivele paroli la francan kaj, kompreneble, Esperanton. Li ĉiam bedaŭris, ke al Esperanto li ne junaĝe alvenis, sed mi opinias ĝuste diri, ke li kompensis poste!

Esperanto kongruis kun tiom multaj el liaj idealoj, pri kunven­igado de homoj kaj ebligado de justa komunikado. Al li treege malplaĉis la ideo, ke la angla estas aŭ estu universala lingvo, kaj li pasie kaj inteligente defendis Esperanton kontraŭ homoj tiom malsaĝaj, ke ili antaŭ li kritikis ĝian celon. Pli ol unu fojon li seninvite parolis al nekonatulo en flughaveno, ĉar li ekvidis verdan stelon kaj tuj entuziasme ekbabilis en Esperanto. Liaj kamaradoj–Esperantistoj estis por li familio.

Pasion fervoran li havis ankaŭ pri trajnoj. En plurajn vapor­lokomotivojn li trenis min – mi ne vere protestis, sed ankaŭ mankis multa entuziasmo. Unu tagon ni staris ĉekaje subpluve kaj mi demandis lin, kial fervoja vojaĝado estas por li tiom alloga. Li fingromontris la relojn kaj deklaris, ke “tiuj reloj povas porti vin en ĉiun angulon de Britio, poste plu en kontinentan Eŭropon, kaj poste en Rusion kaj Azion (se vi ignoras, ke ŝanĝiĝos la larĝo!). Tiuj metalaj objektoj estas konektitaj al la cetero de la mondo.” En tiu momento li montris al mi iom el tio, kio igas fervojojn magiaj.

Dum sia vivo li estis instruisto – ne nur al siaj studentoj, sed ankaŭ al mi, ĉiun tagon, pri ĉiaj etaj aferoj. Li instruis al mi rajdi sur biciklo, helpis al mi pri hejmtaskoj, kaj montris amuziĝi milmaniere.

Bildo

Paul kaj Edward.

(Pli granda bildo)

Ĉiuj havis karesnomon, eĉ plurajn. Mi estis Haystacks (“Fojnamaso”) pro mia infanaĝe senorda blonda hararo. Panjo estis Frog (“Rano”), ĉar ŝi unufoje surhavis verdan robon, kiu liatakse aspektigis ŝin rane. Antaŭ familia tosto ĉiam aŭdiĝis “je via rano”. Certaj demandoj ĉiam ricevis stultajn respondojn. Demandu la horon (anglalingve “kio estas la horo?” kaj samvorte “kio estas la tempo?”): ricevu senescepte respondon sensencan en malbona imito de sciencisto, kiu difinas la signifon de la vorto tempo, kaj ne la aktualan horon.

Kiam mi kaj mia frato estis infanoj kaj ludis en la strato kun la najbaroj, ĉiuj opiniis paĉjon tre amuza. Ofte li aperis tra dorm­ĉambra fenestro kun ranpupo sur unu mano kaj ĝirafpupo sur la alia, kaj babilis kun la subaj infanoj. Li iam gastigis lernejan ekskurson en nian subtegmenton, por ke miaj samklasanoj vidu lian modelan fervojon. Miaj tiamaj amikoj daŭre memoras tiun ekskurson.
Li aperadis al festoj kun rano surŝultre sen mencii ĝin, ĝis tion faris aliulo – kaj tiam ŝajnigis indignon, ke iu povus pensi tion stranga. Je la finiĝo de la festo ĉiam probablis, ke pluraj aliaj homoj ankaŭ surhavas ranon – li kapablis bele tiri homojn en lian amuzadon kaj sensencadon.

Unu afero, pri kiu mi estas plej dankema estas, ke paĉjo renkontis mian filon, Edward, naskiĝintan lastjare. Li volis esti konata kiel “Gramps”, ĉar lia propra Gramps (“avĉjo”) tiom signifis al li. La tagon, en kiu Edward naskiĝis, venis paĉjo al la hospitalo. Li kantis por li Gilbert kaj Sullivan, rakontis sian plej ŝatatan lankaŝiran poemon (The Lion and Albert), kaj montris al li fervojon tra la fenestro. Panjo diras, ke la aferoj ripetiĝas, kaj ke li agis same, kiam mi kaj mia frato naskiĝis.

Kun la novenaskiĝinta Edward paĉjo pasigis tempon, dum mi ripozis. Li instruadis Esperanton dumpromene. Julion ni feriumis kaj Edward ekbabiladis – lia unua vorto estis cat (“kato”), ja taŭge por nia familio! Paĉjo tiom ĝojis atesti la lingvan evoluadon. Por mi, tio estas la plej trista afero, ke ni perdis paĉjon tiom juna – Edward ne memoros sian brilan Gramps.

Malgraŭ tio, mi opinias min bonŝanca – bonŝanca, ke li estis mia patro, kaj ke mi povis kun li pasigi tiom da tempo. Sed lian mankon mi sentas, pli ol vortesprimi mi kapablas.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2016.

<<  [981]  >>