Rekte al la artikolo

Vivcelebro de homo eksterordinara

<<  [981]  >>

Joyce Bunting

La komuna halo de Mossley en la antaŭmontetoj de la Peninoj superbordiĝis pro familianoj kaj geamikoj de Paul Gubbins, kiuj kunvenis por celebri la vivon de ekster­ordinara homo, la 19-an de aŭgusto 2016.

Ĉeestis dek du esperantistoj. Tim Owen parolis pri la fruaj Esperanto-jaroj de Paul, kiam Bill Auld kaj Marjorie Boulton estis liaj ‘onklo kaj onklino’. Fine li transprenis taskon de Bill redakti La Britan Esperantiston, kaj de Marjorie estri la Somerlernejon.

Jill, filino de Paul kaj ankaŭ esperantisto, rakontis pri neforgeseblaj spertoj, kiujn ili kune ĝuis inter homoj el la tuta mondo dum Universalaj Kongresoj.

Ario el la opero Princess Ida de Gilbert kaj Sullivan; deklamo de la humura monologo Albert and the Lion; sonregistraĵo de Paul ludanta kun ĵaz-grupo el loka U3A; kaj paŭzo por mediti dum aŭdigo de Stranger on the Shore de Acker Bilk – ĉiu programero vokis memorojn el la vivo de tiu multetalenta viro.

Geamikoj omaĝis lian amon al katoj, ranoj, Mini-aŭtomobiloj kaj fervojoj; lian kapablon ludi saksofonon kaj klarneton; lian entuziasmon pri modela fervojo memkonstruita en la ĝardeno; lian mirigajn intelekton kaj memorkapablon.

Eltondaĵoj sur la muroj atestis pri la malĝojo, kiun sentis kaj kolegoj kaj studentoj de Paul ĉe la Universitato de Staffordŝiro. “Li estis legenda lekciisto pri komunika juro,” iu skribis. Liaj instruhoroj ja estis viglaj prezentoj.

Li estis humanisto. Laŭ iu, li estis “senbrida maldekstrulo, avida pri socia respondeco”. Tial en 1983 li kandidatiĝis al parlamento sub SDP-insigno.

Dumviva amiko konsilis: “Ni honoru Paŭlon per rideto.” Aliaj memoris, ke li estis “viv-abunda”: “Oni ne povas diri lian nomon sen ridi.”

Antaŭ ĉio, familio plej valoris al li. Portreto de Paul sur kovrilo de la celebra programo montris lin ridetanta kiel kutime, kaj aludis al ‘la gajulo kun la barbo’.

Bildo

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2016.

<<  [981]  >>