Rekte al la artikolo

Dankon, Heleno!

<<  [981]  >>

Parolis en la Brita Kongreso en Liverpolo pri siaj spertoj kun junuloj en Esperantujo Heleno Fantom. Kaj bone por ni, ke ŝi ĉeestis, ĉar tiel ni havis okazon agnoski la kontribuojn, kiujn faris Heleno dum jardekoj.

Dum la lastaj kelkaj jaroj, EAB dankas al homoj pro ties pasintaj tempoferoj por Esperanto per transdono de atestilo, kiu agnoskas, ke la ricevinto estas Fratulo de la Asocio.

Malkiel la plejparto de la membroj de EAB, Heleno ne elektis Esperanton. Ŝi naskiĝis en Esperanto-familion en 1941, unua infano de nederlanda patro kaj angla patrino. Tial ŝi denaske parolas Esperanton, kaj Esperantujon neniam forlasis. Ŝi estas eĉ patrino de tri denaskaj parolantoj kaj en decembro fariĝis avino de infano kiu, kiam li kapablos paroli, estos la kvara generacio de Esperanto-parolantoj en la familio.

Dum la jardekoj Heleno okupis la oficon de prezidanto de la Londona Esperanto-Klubo, estis UK-organizanto, kaj ĉiam la unua alveninta, lasta foririnta, kiam EAB ĉeestis Language Show en Londono. Precipe la kontribuoj de Heleno temas pri homoj: ŝi okupiĝis pri la infankongresetoj, kaj en lastaj jaroj pri flegado de membroj de la Esperanto-familio, kiuj pro malsano suferas. Kviete kaj senfanfarone ŝi provizas ilin per amikeco kaj subteno. Ĝuste tion celis Tim Owen, kiam li klarigis al la ĉeestantaro, ke ricevas Heleno tiun agnoskon “pro sia kontribuado dum jardekoj al kaj Esperanto kaj Esperantistoj, kaj junaj kaj maljunaj”.

Varme salutis la ĉeestantaro, kiam John Wells, honora prezidanto de EAB kaj longdaŭra amiko de Heleno, fiere transdonis al ŝi la atestilon, kiun ŝi plene meritas.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2016.

<<  [981]  >>