Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [981]  >>

Ian Carter

Ĉi-numere okazas gravaj ŝanĝoj al La Brita Esperantisto. Unue, ni malfeliĉe perdis nian altestimitan redaktoron, d-ron Paul Gubbins, kies infekta rideto tiom influis ĉiujn, kiujn li renkontis. Tim Owen, kiu bone konis Paul, verkis mult­ampleksan nekrologon, kaj pri la memoriga servo kortuŝan artikol­eton kontribuis Joyce Bunting.

Sen tia erudicia aŭtoritatulo, kion ni faru?

Nu, antaŭ ol forpasis Paul, mi mem decidis proponi min por provizore helpi kunmeti la diversajn elementojn de la revuo. Jam dum la jaroj sepdekaj mi redaktis la revuon Kial Ne? de Junularo Esperantista Brita, do mi havas iom da sperto pri tiaj aferoj. Verŝajne miaj prioritatoj ne estas tute samaj al tiuj de Paul, sed tion oni eble atendas, kiam nova oficulo prenas al si tian rolon.

La taskoj de LBE-redaktoro bezonas multe da tempo, kaj ĉiam estas risko, ke la rolo kreos tro da laboro por unu homo. Eĉ kun helpo de la sciplena Tim Owen, restas iuj malfacilaĵoj, kiujn ni devis konkeri. Feliĉe, nia skipo inkluzivas tre spertan paĝkreiston – Simon Davies – kiu bonkore konsilis nin pri tio, kion bezonas la revuo.

Krome, ni invitis kontribuaĵon de Andreo Marshall, kiu skribis pri ekspozicio ĉe la 100-a Universala Kongreso pasintjare en Lillo, Francio. Ĉar Andreo estas sperta kaj lerta muzikisto, ege fascinis lin elmontro de antikvaj muzikiloj – kiuj inkluzivis ĉevalmakzelon!

Tim adaptis sian prezenton pri la “pinta pioniro” – Harold Bolingbroke Mudie – kaj ni fieras havigi ĝin al vi ĉi tie.

Ankaŭ raportas studentino, kiu partoprenis novstilan kurson ĉe la Esperanto-Domo en Barlaston. Kat Newbould skribas pri Lernu kaj Lernu Plu, kies bazan nivelon gvidas la ĉiam afabla Malcolm Jones, dum Tim Owen kaj mi mem kutime stiras la pli altan gradon. Aglokulaj legantoj tuj rimarkos, ke tiu artikolo estas en la angla lingvo, dum ni havas “regulon”, ke ĉio en LBE aperu esperantlingve. Estas bona kialo por ĉi tiu escepto: ni volas sciigi al ĉiuj – eĉ ankoraŭ-ne-komencintoj – ke niaj modernaj kursoj ja vere partoprenindas!

Kaj tiel plu, kaj tiel plu … mi nenion plu diros ĉi tie, ĉar mi ne volas frustrigi la surprizon! En via ĉi-foje 48-paĝa revuo, vi ja trovos multe da interesaĵoj; tamen, se estas io alia, kion vi dezirus legi en ĉi tiuj paĝoj, nepre sciigu min!

Bonan legadon!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2016.

<<  [981]  >>