Rekte al la artikolo

Babile

<<  [980]  >>

Paul Gubbins

Esperanto en neesperanta mondo

Ĉiam plaĉas, kiam legeblas esperanta vorto en neesperanta mondo. Amuza – kaj argumenteble trafa – estas la nomo de la nederlanda Rabobank, elektita supoze sen scioj pri la internacia lingvo.

Aliajn ekzemplojn trovis Hilary Chapman. Vestoj estas la titolo de fakrevuo celanta transponti modon kaj sciencan esploradon. La nomon oni elektis, ĉar la vorto “devenas de konstruita lingvo … sen kulturo” kaj “iom utopia kaj avangarda”. Sen kulturo … espereble kontribuantoj al Vestoj pli spertas pri modo ol pri Esperanto.

lbesp.org/vestoj

Kaj germana firmao vendas “electric verhicles” (tiel) de la marko Trankvile – esperanta nomo intence elektita.

lbesp.org/trankvile

Ankaŭ sukero-markon trovis Hilary: Pure via.

Ĉu vi sciis …

… ke en 1949 du fratoj, Colin kaj Stan Smith, transiris Atlantikon en vel-boateto, hejmkonstruita (sed ili devenis de familio de boat-konstruistoj) kaj nur 20 futojn longa, kiu nomiĝis Nova Espero? Pliaj informoj pri la 43-taga, 2 700-mejla transiro troveblas en interreto

lbesp.org/nova-espero

En Liverpolo …

… vizitu la anglikanan katedralon kaj, apud la ĉefenirejo, vi vidos la tiel nomatan Promenejon Popolan (angle: The People’s Path). Ĝi konsistas el brikoj dediĉitaj al individuoj kaj al organizaĵoj – inkluzive de Esperanto. La koston de la briko pagis membroj de Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio, kaj ĝin fotis Peeter Aitai.

Dum en Ganao …

… eble malaperos la angla kiel ĉefa lingvo de lerneja instruado. La ministrino pri edukado, prof. Jane Naana Opoku Agyemang, diris, ke “kiam ni povos forigi la anglan [kiel lingvon de instruado], ni ŝanĝos ĉi tiun landon”. Malhelpas infanojn la fakto, ke ili estas instruataj per fremda medio, aldonis la ministrino. Dankon al István Ertl pro la ligo

lbesp.org/agyemang

Komercaj aferoj

Ne malmultas firmaoj, kiuj konscie aŭ nekonscie adoptis komercocele esperantan nomon. Dum la kristnaska periodo mi rimarkis kamionon, kiu apartenas al la sanvaro-liveranto Alloga (ne eblis foti, ĉar mi ŝoforis).

Hilary Chapman atentigis pri tri tiaj kompanioj, kies nomoj aŭ produktaĵoj ŝuldas sian ekziston al doktoro Zamenhof: Afero (laŭ la retejo la vorto devenas de “fiaskinta” provo pri universala lingvo), Kurento (speco de komputila servilo), kaj Norda Stelo (kanada inĝeniera firmao). Aliaj ekzemploj bonvenas!

Plenaĝa Esperanto

Nia lingvo jam plenaĝiĝis antaŭ kelkaj jaroj, kiam ekaperis en la interreto almozpetantaj leteroj, ĝenerale en mizera Esperanto (rezulto de maŝintradukado, verŝajne), invitante donaci al malsanuloj, malriĉuloj, viktimoj de inundoj, cunamoj, ŝtormoj, militoj, en la tiel nomata tria mondo.

Legeblis en oktobro en la interreto plia indiko pri la maturiĝo de Esperanto. La ĉiam observema Hilary Chapman rimarkis raporton pri minaco farita, en Esperanto, dum teksteca reta ludo en Usono. Aperis la mesaĝo (mi retenas la originalan literumadon kaj erarojn): “Se vi logxas en la Ohio State universitato, mi avertas vin. Morgaux je la 15 an horon de la 27a de Oktobro 2015, mi mortigos studentojn kaj instruistojn per pafiloj. Mi havas pafilojn kaj eksplodajxojn en mia cxambro, kiu mi uzos.”

Ĉu ŝerco aŭ ne, la universitato kaj la polico traktis serioze la mesaĝon. Jen eble la unua terorisma minaco farita en la internacia lingvo Esperanto.

lbesp.org/minaco

Kiam vortoj bel(l)os …

Lenio Marobin atentigas pri mencio pri Esperanto en libro eldonita en 2011: Is That a Fish in Your Ear? The Amazing Adventure of Translation. La aŭtoro, David Bellos, mallonge parolas pri Esperanto, sed nomas ĝin “kulturlingvo” de kelkaj centmiloj da homoj. Aldonas Bellos, ke Esperanto ne uzatas en rondoj sciencaj aŭ komercaj sed servas ĉefe por traduki por esperantistoj poezion, dramon kaj fikcion. Pri originala literaturo, malpli bele, silentas Bellos.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2016.

<<  [980]  >>