Rekte al la artikolo

Kiaj estas la angloj?

<<  [980]  >>

Jack Warren

Mallongigita versio de prelego ĉe la brita kongreso de Esperanto en Brajtono, aprilon 2015.

Imagu, ke vi planas ferii en fremda lando. Vi serĉas informon. Kion vi legas pri, ni diru, A-lando? Verŝajne, ke la vetero belas, homoj gastamas, kamparanoj plenas je humuro kaj saĝeco. Aliflanke ĉefurbanoj vivas pli rapide, en loko kun eventoplena historio. Tage eblas miri murojn gardantajn la kulturajn trezorojn de la lando; nokte en malnova kvartalo viglas kluboj kaj trinkejoj. Ĉiuloke troviĝas internaciaj restoracioj; la enlanda kampara kuirstilo tamen ege bongustas.

Vi volas kompari A-landon kun B-lando. Vi prenas aliajn informilojn sed ankaŭ tie temas pri bela vetero, saĝaj kamparanoj, internaciaj restoracioj kaj vigla noktovivo. Kaj ŝajne ankaŭ en C-lando, Ĉ-lando, D-lando. Eble eĉ en Z-lando regas la sama etoso. Vi konstatas, ke ĉiuj fremdujoj similas, do ne indas veturi ien ajn. Prefere ŝparu la monon kaj restu hejme.

Efektive vi eraras, duoble. La landoj ne estas tiaj, kiel en la broŝuroj, kaj ili malsimilas laŭ manieroj, kiujn oni ne aludas. Oni mensogas por allogi klientojn. Kaj jen la problemo de enlandano priskribanta la gepatran landon. Oni ĉiam emas mem flati sin: tion faras ankaŭ la angloj.

Aŭskultante anglajn priskribojn pri Anglujo, mi rimarkas, kiom tiuj ŝanĝiĝis ekde mia juneco. Tiam la ĉefpunktoj de angleco estis precipe tiuj de antaŭaj jarcentoj: lando kristana kaj protestanta (kontraŭ­katolika do), preta batali kontraŭ malamikoj en Eŭropo (do ankaŭ kontraŭeŭropa) kaj vartante grandan imperion, el kiu ĝi ĉerpis laborfortojn kaj krudmaterialojn por nutri industrion kaj komercon.

Kaj nun? Religio plejparte ne plu gravas, Britujo membriĝis en Eŭropa Unio, kaj la brita imperio estas malkonstruita. Mankas taŭga konciza priskribo por la nuna rolo de tiu lando. Pro tio eĉ pli malfacile eblas respondi al la demando, ne pri kiuj, sed kiaj, estas nunaj angloj.

Antaŭ nelonge mi aŭskultis radian diskutprogramon, en kiu leviĝis tiu ĉi demando. La gastoj devis difini “britecon”. Neniu kapablis tion fari. Abundis banalaĵoj: toleremo, malfermeco, justeco, la nacia sanservo, vivado laŭ enlanda leĝaro … kvazaŭ Britujo estus la sola tia lando. Efektive preskaŭ ĉiuj aliaj landoj en norda Eŭropo pretendus samajn flatajn ecojn. La malpli flatajn oni ne mencias.

Malofte britoj agnoskas, ke la prestiĝo de la pasinteco plejparte malaperis. En 2013, kiam la brita ĉefministro vizitis Ĉinion, la ĉina ĵurnalo The Global Times komentis jene: “Britujo ne plu estas iaspeca ‘granda lando’, sed nur lando … taŭga por turismo kaj studado eksterlanda kun kelkaj sufiĉe bonaj futbalteamoj.”

Ne endas centelcente kulpigi pro tio la anglojn. Insularo ne havas landlimojn, do ne havas tujajn najbarojn. Sen tiuj malfacilas kompari, kiamaniere unu lando malsamilas al alia. Kaj eĉ tiuj komparoj estas subjektivaj. Al francoj, angloj estas melankoliuloj; al svedoj, trinkejaj gajuloj. Kiu pravas? Ĉu oni prefere rezignu pri la tasko? Laŭ mi, ne. Eĉ subjektivaj opinioj malkaŝas ion pri la lando, kaj ju pli ilin oni interŝanĝas, des pli altas la eblo, ke aperos pli klara bildo. Mi do klopodis speguli la landon nek per bulĉapelitaj londonaj oficistoj nek per vomantaj grekinsulaj turistoj, sed kia ĝi ja estas.

Laŭmape, Anglujo proksimas al Eŭropo; laŭkulture, male. Eksterlandajn novaĵojn ĉerpas Anglujo ĉefe el Usono, Sudafriko, Hindujo aŭ Aŭstralio. Britoj emas raporti aŭ el la antaŭa imperio, aŭ el angleparolantaj landoj. Pri Sudameriko, ekzemple, oni malmulton aŭdas. Tie situis nur unu brita kolonio … kaj britoj ĝenerale regas nek la hispanan nek la portugalan.

Evidente, en Anglujo regas unulingvismo. Ne plu flegataj en lernejo estas fremdaj lingvoj. Kursoj malaperas ĉe universitatoj. Fremdlingvaj libroj estas elbibliotekigitaj kaj brokante vendataj. Proponu al anglo, ke tiu lernu fremdan lingvon, kaj tiu reagus, kvazaŭ vi proponus viziton al dentisto ĉirkaŭ la jaro 1890.

Laŭ la ministerio pri eksterlandaj aferoj nur tri el 16 britaj ambasadoroj en arabaj landoj flue parolas la araban. Ili do ne kapablas influi aŭ eĉ vere kompreni, kio okazas. Kaj oni plendas pri uzo de fremdaj lingvoj. Elstaran ekzemplon prezentas Nigel Farage, kiu plendis pri vagonaraj konversacioj en lingvoj aliaj ol la angla. Kiam Nick Clegg, kiu ja scipovas aliajn lingvojn, vizitis Berlinon kaj aŭdacis uzi la germanan, ĵurnalistoj plendis, poste koleris, kvazaŭ lingvo neangla ofendus. Krome oni plendas pri fremdlingvaj filmoj, ĉar neŝatataj estas subtekstoj.

Al kiuj landoj do la angloj rilatas, por ne resti izolataj? Al mi ŝajnas, ke staras inter landoj vandoj. Tiuj povas esti aŭ geografiaj aŭ kulturaj, kaj malsame dikaj. Tiuj inter Francujo kaj Belgujo, ekzemple, aŭ inter Svisujo kaj Italujo, relative maldikas. Tiuj inter Rusujo kaj Ĉinujo pli dikas. Sed vandoj inter Britujo kaj Usono preskaŭ travideblas, kvazaŭ la apudeŭropa brita insularo fakte apudus Usonon.

Temas parte pri la lingvo, sed ne nur. Ŝajne velkas la britangla, ĉar usonismoj pli mode sonas. Eblas telespekti dum tuta vespero kaj ne aŭdi britan voĉon krom en la novaĵoj, veterprognozoj kaj (parte) reklamoj. Krome la gazetaro minimume atentigas, kiam novaĵo fontas ne el Britujo sed el Usono. Aperis lastatempe raporto en i – eta versio de la ĵurnalo Independent. Temis pri elektronikaj cigaredoj, la tiel nomata “vaporfumado”. Nur fine de la dua alineo malkaŝiĝis, ke la esploron oni faris ne en la gepatra lando de la legantoj sed en Usono. Imagu, kia estus la rakonto, se temus pri esploro en Belgujo. Tiam oni prezentus ĝin kiel stranga afero ĉe strangaj fremduloj. Tuj la raportisto certigus, ke la vando inter ni kaj la belgoj restu netravidebla. Sed, se la esploro okazas en Usono, oni supozas, ke la rezultoj egale validas por Anglujo.

Kio pri la enlanda vivo de la angloj? La diraĵo “Mia hejmo estas mia kastelo” estas bona indiko pri la vivmaniero de multaj angloj. Aĉeti, ne lui, estu la normo. Tamen lastatempe tiu sinteno malfortiĝas. Luantoj protestas, ke dom­posedantoj pritraktas ilin kiel malsukcesajn senmonulojn, kvazaŭ propra domo necesus por plena brita civitaneco. Ili demandas, kial kondiĉoj tiel malbonas kompare kun tiuj en Eŭropo.

En Londono la kostoj estas eĉ pli ridinde altaj ol aliloke. Tiu kondukas nin al la rolo de la ĉefurbo en la ĉiutaga vivo de la nacio. Kompareblaj landoj en norda Eŭropo jam delonge malcentralizis la registraron cele al pli efika administrado. Ne plu necesas grandega, prestiĝa ĉefurbo. Germanoj diras: “Ni ne plu vivas en la epoko de la poŝtokaleŝo.” Francujo nun havas fortajn regionajn ĉefurbojn, krom Parizo, kiel Marsejlo kaj Liono. En Hispanujo malcentralizo ampleksas ne nur regionajn parlamentojn sed eĉ lingvojn, kiel la katalunan kaj la valencian.

Nenio tia en Anglujo. Jam dum la mezepoko, el la kvin tiam plej grandaj urboj de la lando – Londono, Jorko, Bristolo, Koventrio kaj Norviĉo – Londono superregis. Nur la pligraviĝo de fabrikaj urboj en norda kaj meza Anglujo iom kontraŭpezigis la potencon de la ĉefurbo. Tiam oni diris en Manĉestro: “Pensite hodiaŭ en Manĉestro, morgaŭ en Londono.” Sed post 1919 tiu industria kaj ekonomia potenco ekvelkis. Tiel, laŭ raporto aperigita en 2014, por arto kaj kulturo la registaro elspezis en 2012–2013, por ĉiu civitano ekster Londono, po £4,60, sed por ĉiu londonano po £69. Do Londono ricevas dekkvinoble pli ol cetera Anglujo. Ĉio ĉi en la tiel nomata Unuiĝinta Reĝolando.

Alia afero tuŝas transporton. Por anglo nepras, kune kun propra domo, propran aŭton. Vivo sen ĝi apenaŭ imageblas. 85% de britoj havas aliron al aŭto. La situacio similas en najbaraj eŭropaj landoj. Tamen alilande oni uzas aŭton nur laŭbezone. Aŭtokondukantoj uzas ankaŭ tramojn aŭ busojn, biciklas aŭ piediras. Angloj preferas ĝissate ŝofori. Laŭ esploro de 2008, el 8400 britoj, 24% promenis dum pli ol 20 minutoj malpli ol unufoje jare. Kvinono da angloj tute evitas piediradon.

Bildo

Jack Warren, fotita en Shallowford dum la pasintjara somera festivalo.

(Pli granda bildo)

Ankaŭ bicikladon oni neglektas. La Eŭropa Biciklado-Federacio enketis pri diversaj landoj. Ĝi listigis la plej biciklo-amikajn landojn en Eŭropo laŭ ĉiutaga uzado, vendado de bicikloj, sekureco, bicikla turismo kaj rekomenda agado por biciklado. Unue staris Danlando, due Nederlando kaj trie Svedujo. La Unuiĝinta Reĝolando aperis deke en la listo.

Britoj apenaŭ pli emas uzi la buson. 71% de aŭtokondukantoj inter la aĝoj de 25 kaj 61 neniam uzas buson. Tiaj homoj kutime pritraktas busuzantojn kun malestimo, kaj ne nur busuzantojn. En Novkastelo vivas tiuj, kiuj evitas bonan metroo-servon, ĉar ili ne volas vojaĝi kun fremduloj.

Nu, se vi ankoraŭ ne forĵetis viajn broŝurojn pri A-lando kaj B-lando, vi legos, ke, se vi ekkonas enlandan familion, vi ĝuos varman familian etoson, ĉar en tiu lando la familia vivo aparte gravas, ktp, ktp. Tiaj priskriboj de familioj tiom abundas tra la mondo, ke oni fariĝas suspektema. Ŝanĝoj en la vivmaniero, almenaŭ en pli riĉaj landoj, subfosas la rolon de la familio. Plendante pri tio al mia bofrato en Peruo, li certigis al mi, ke samo okazas ankaŭ tie.

Kio do pri la familia vivo? Gepatroj aŭ ignoras infanojn aŭ superŝutas ilin per mono aŭ donacoj, ne permesante al tiuj tempon kaj atenton, kiujn ili vere bezonas. Anglaj infanoj ne devas surŝultrigi respondecojn kiel en malriĉaj landoj, kaj gepatroj foje eĉ ne pretigas ilin por plenkreskeco. Alveninte en la lernejon, infanoj ne scias kiel uzi manĝilaron kaj rifuzas lerni tion fari. Ĉehejme mankas manĝaĵoj el freŝaj ingrediencoj. Pli ofte oni kontentiĝas pri elporta manĝo antaŭ televidilo, komputilo aŭ poŝtelefono anstataŭ ĉirkaŭ tablo en familia rondo. Ĉiuflanke, ŝajne, individuismo atutas socian kunteniĝon.

Ĉu angloj havas pozitivajn ecojn? Do, cele al ekvilibro, jen iuj, aŭ pozitivaj aŭ almenaŭ neŭtraj. Inter la neŭtraj estas: admiro por longviveco. Nuntempe necesas atingi naŭdek aŭ eĉ cent jarojn por ricevi tiun atenton. Sed oni admiras la homojn nur pro la aĝo, ne pro la atingoj de tiu longa vivo. Por la admirantoj, travivi estas ĉio.

Angloj aparte ŝatas sendi kaj ricevi salutkartojn kaj gratul­kartojn diverstipajn. La elekto spegulas kromajn ecojn de la kulturo. Naskiĝtago meritas karton, kiel ankaŭ sukceso en aŭtokonduk-ekzameno. En Usono aĉetablas jam delonge kartojn por konatoj, kiuj enkarceriĝis: ni vidos, ĉu ankaŭ tiu usonaĵo akceptiĝos en Anglujo. Angloj emas ankaŭ malavare donaci al bonfaraj fondaĵoj. Tiel, mi supozas, ni atingis pozitivajn ecojn.

Jen plia. Ili emas eviti vizaĝ-al-vizaĝajn konfliktojn, eĉ se, por ion atingi, necesas alimaniere konduti, ol la konfliktantoj atendas. Ekzemplo estas la futballudo inter policanoj kaj strikantaj laboristoj dum la tiel nomata nacia striko en 1926. Simile butikistoj, kiuj, se ili ne povas vendi al kliento deziratan varon, estas pretaj rekomendi alian butikon, kie tiu artiklo aĉeteblas. Helpo atutanta konkuremon – ankaŭ pozitiva. Kaj vizitantoj el eksterlando konstatas, ke angloj ofte estas afablaj kaj helpemaj.

Aldone mi diru, ke plej afablaj estas ne la elegantulo, sed la ordinarulo, eĉ la ĉifonulo. Petveturante dum mia juneco, mi rimarkis, ke plej ofte haltis kamionistoj aŭ homoj en kadukaj kamionetoj – ne tiuj en la brilantaj novaj aŭtoj el la mensogaj televido-reklamoj. Krome, ju pli malflataj la statistikoj pri angla urbo – rilate drogmisuzon, krimadon, fruaĝan gravediĝon, ekzemple – des pli afablaj la homoj. Mi ne volas diri, ke la enloĝantoj de Bath aŭ Harrogate estas malafablaj – nur, ke oni estos pli varme akceptata en Stoke-on-Trent, aŭ Hartlepool, do en lokoj, pri kiuj oni plejofte aŭdas negativajn novaĵojn.

Restas unu eco, kiun preskaŭ ĉiuj angloj pritraktas kiel nepre pozitiva. “Vi devas agnoski,” ili diras, “ke nia humuro-sento superas tiun de ĉiu alia lando.” Certe la sinteno de la publiko indikas, ke humuro, paradokse, gravas. Fremduloj renkontiĝantaj por la unua fojo ofte ekkonversacias kun ŝerco. Publika parolanto devas kapti la atenton de sia aŭskult­antaro per ŝerco, antaŭ ol pluiri al sia pli grava mesaĝo. Novaj komikuloj abundas televide, kaj oni ade ripetas la sukcesojn el antaŭ pli ol 30 jaroj de malnovaj, intertempe mortintaj, komikuloj. Kial ne? Pli bone ridi ol plori.

Angloj pritraktas nacian humuron kiel ion netuŝeblan. Pri vetero aŭ registaro oni rajtas plendi, sed ne pri la granda brita humuro. Kial ĝi meritas tiun netuŝeblecon? Ĉar humuro servas por eviti temojn malkomfortajn, kiujn oni prefere ne esploru. Angloj ŝatas ŝerci pri si mem, sed ne amuziĝas, kiam alilandanoj same faras.

Kaj kiujn rajtojn oni havas, se oni ne volas ŝerci? Se vi iam intervjuiĝis pri Esperanto, vi certe laciĝis pro la bezono daŭre prezenti ĝin kiel amuzan, eĉ distran, aferon. Por angloj la defio estas ne humuro-sento, sed graveco-sento. La angla sociologo Kate Fox en sia libro Observante la anglojn komentis, ke angla funebraĵo estas neeltenebla evento, ĝuste ĉar tie ne eblas fari ŝercojn. Eble pro tiu aparta bezono daŭre ŝerci, komikuloj nun pli ofte partoprenas televidajn diskut­rondojn pri gravaj temoj kiel politiko, ekonomio kaj edukado. Gravaĵojn oni prefere aŭdu el la buŝoj de negravuloj.

Alia flanko de tiu ridemo estas la kontraŭ-intelektismo de la angloj. Miaj samlandanoj certe ne estas pigruloj – multaj ne havas la okazon pigrumi – sed ili facile kontentiĝas per tro simplaj respondoj al malfacilaj demandoj. Parolante pri eventualaj ŝanĝoj al la brita konstitucio, la verkisto kaj eksa politikisto Roy Hattersley komentis: “Kompare kun eŭropaj socialistoj, ni emas eviti ideologion.” Ĝuste; kaj ju pli abstrakta, des pli evitinda.

Estante anglo, mi intencas aludi nur anglojn, ne britojn. Mi ne sukcesis distingi anglojn disde britoj. Vole-nevole mi uzis ambaŭ interŝanĝe; kaj ne senkiale. Pasintece la angloj malbone traktis kaj ekspluatis siajn najbarojn. El tiu malbona rilato restas malamo kaj antaŭjuĝoj ambaŭflankaj. Tamen miaj gepatroj – ambaŭ centelcente anglaj – estas tiurilate relative klerigitaj. De ili mi lernis respekti neanglajn britojn.

Tamen, se kimroj, skotoj kaj irlandanoj malsimilas al angloj, necesas distingi inter du klasoj da malsimileco. Skotoj kaj angloj malsimilas sammaniere kiel bavaroj kaj prusoj en Germanujo, aŭ lombardoj kaj napolanoj en Italujo, aŭ gaskonoj kaj normandoj en Francujo. Temas efektive pri internaj kaj eksteraj diferencoj. Franca vizitanto ne rimarkas diferencon inter skoto kaj anglo, ĝuste kiel mi en Francujo ne rimarkas, kiu estas la normando kaj kiu la gaskono. Rigardante la landon el ekstere, oni vidas pli da similaĵoj ol diferencoj. Se skoto diras “Skotoj tute malsimilas al angloj”, tio ne signifas, ke angloj estas por tiu tiel fremdaj kiel rusoj aŭ fiĝianoj.

Do jen mia konstato, kiun mi anoncas je ioma persona risko: skotoj, kimroj kaj nordirlandanoj ja malsimilas al angloj, sed ne tiom, kiom ili supozas. Se vi ne kredas min, pensu iomete. Kiom da neanglaj britoj vi konas, kiuj respektas la francan kulturon? Lernis flue paroli fremdan lingvon? Ŝatas spekti filmojn kun sub­tekstoj? Preferas lui domon anstataŭ aĉeti ĝin? Rezignas pri aŭto? Ĝin stiras je la dekstra stratoflanko? Ne sendas salut- aŭ gratul-kartojn? Ne ridas, tele­spektante komikulon? Preferas kafon al teo? Trinkas tiun teon sen lakto? Ne; el la vidpunkto de eksterulo – ekzemple la ofte aludata inteligenta marsano – anglaj ecoj estas plejparte ankaŭ britaj ecoj.

Do kion fari? Kion angloj povus fari por sin plibonigi? Plibonigado postulas ion novan, nome konsilon el aliloke. Sed la tradicio, tiu de la imperio, mal­permesas, ke britoj lernu de aliuloj: male, britoj instruu al aliuloj, kion fari, kaj sekvu la bonan britan ekzemplon. Tamen Anglujo povus lerni, ekzemple de Nederlando, kie similas la klimato, kie dense loĝata lando dependas de importvaroj, komerco kaj industrio, kaj havis transmaran imperion. Dum miaj tieaj vizitoj mi havas la impreson, ke nederlandanoj pli bone adaptiĝis al nunaj cirkonstancoj ol la angloj.

La medio estas tiel protektata, ke oni povas kontentige vivi. Aŭtojn oni uzas laŭbezone, sed biciklado eniris en la vivmanieron de la lando, kaj por ĉiuj. La registaro estas malcentralizita kaj demokrata. La lando kutimiĝis al enmigrado: oni diris al mi, ke novaj enmigrintoj lernantaj la nederlandan lingvon ankaŭ, se necesas, lernas kiel bicikli. Nederlandanoj estas bone edukitaj kaj ofte regas plurajn lingvojn. Ne estas, kiel en Anglujo, malkomforta distanco inter sociaj klasoj. Se ankaŭ la angloj havus tiujn ecojn, la lando pliboniĝus.

Tiel, humile, mi prezentas al angloj dekpunktan programon por plibonigi kaj la landon kaj sin mem:

1. Invitu aliulojn partopreni debaton, kiaj vere estas Anglujo kaj Britujo. Provoku laŭbezone. Ne restu ĉe komfortaj, sintrompaj supozoj.

2. Demandu al politikistoj, kial nia registara sistemo ne pli bone reprezentas la popolon. Aliĝu al movado, kiu celas tiurilatajn ŝanĝojn.

3. Se vi loĝas ekster Londono, legu regionan gazeton. Ne fidu ĉiun novaĵon, kiu fontas el la ĉefurbo.

4. Se vi havas aŭton, metu la ŝlosilojn en malfacile atingeblan lokon. Se via celo estas ne pli ol 1,5 km for, iru piede; se ne pli ol 6 km, biciklu; se ne pli ol 10 km, busu. Tiel vi ekkonos la ĉirkaŭaĵon de via loĝejo.

5. Plendu pri la misuzo de la angla lingvo ĝenerale, kaj de la britangla aparte. Ne toleru senkomente la uzon de usonismo, se taŭga britismo servas.

6. Legu literaturaĵon tradukitan el alia lingvo, kaj/aŭ spektu filmon en alia lingvo kun subtitoloj.

7. Pretigu manĝon kun freŝaj ingrediencoj kaj dividu ĝin kun minimume unu alia persono.

8. Konversaciu kun homoj, kiuj ne apartenas al via aĝgrupo. Necesas paroli kaj aŭskulti.

9. Adaptu salut- aŭ gratul-kartojn al novaj okazoj aŭ ĝojofontoj taŭgaj por nova kaj pli ĝoja Anglujo. Ekzemple: “Mi gratulas vin pro via nova biciklo … pro piedirado al la laborejo dum ses monatoj … pro tiu signifoplena naskiĝtago – kaj via buspermesilo.”

10. Eklernu fremdan lingvon. Elektu lingvon belsonan, facile lerneblan, kun logika gramatiko kaj literumado, kaj kies parolantoj troviĝas dise tra la tuta terglobo.

Vi ja scias, pri kiu lingvo temas.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2016.

<<  [980]  >>