Rekte al la artikolo

Verda lingvo, ruĝaj ĉemizoj

<<  [980]  >>

Tim Owen

Denove Esperanto-Asocio de Britio finance kaj surloke subtenis la Internacian Lingvan Festivalon en Sheffield, pasintan novembron. Tim Owen kaj Ian Carter dividis la instruadon, la unua per du sabataj sesioj kaj la dua per du dimanĉaj.

Kiel kutime la studantoj bone ricevis Esperanton. Kaj ĉi-fojon ili ne tiel rapide kiel kutime forgesos ĝin. La skipo de la Internacia Student-Unuiĝo dum la tuta jaro fiere portos sur siaj ĉemizoj la devizon de EAB.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2016.

<<  [980]  >>