Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [980]  >>

Paul Gubbins

Pri progreso kaj tajdoj

Ĉu koincide, ke en la nuna numero de LBE, en tri apartaj raportoj pri aŭtunaj Esperanto-eventoj, la aŭtoroj atentigas pri mankanta publiko, kio siavice minacas la estontecon de la koncernaj aranĝoj? Temas pri la Internacia Renkontiĝo en Aylesford, la Buchanan-prelego ĉe la Universitato de Liverpolo, kaj la diskutronda sesio (drondo) en Sheffield. Malsamaj lokoj, malsamaj kialoj: sed la sama rezulto. Ne eblas okazigi eventojn, kiujn la publiko – malgraŭ anoncoj monatojn antaŭe pri datoj kaj lokoj – ne ĉeestas.

Povas esti, ke tio, kio estas proponata dum eventoj tiaj, ne plu kongruas kun la deziroj aŭ la bezonoj de esperantistoj. Pri la drondo-sesio en Sheffield, eble lokaj cirkonstancoj ludis rolon. Paralela sesio en Londono pli sukcesis: ŝajnas, ke oni ja volas diskuti temojn esperantajn kaj neesperantajn en la internacia lingvo.

Sed ĉu tio sufiĉas? Ĉu estas bezono pri malpli formalaj aranĝoj (ekzemple komuna regiona/federacia manĝaĵo kun la eblo simple babili)? Aŭ ĉu oni deziras ja pli formalajn eventojn, kun ekzemple lecionoj pri gramatiko, la historio de Esperanto, ties socio aŭ literaturo, preparado por KER- aŭ aliaj ekzamenoj?

Eble helpus al organizantoj scii, ĉu tio, kion ili ofertas, fakte kongruas kun nunaj voloj – sendube Viv O’Dunne ĉe la EAB-oficejo en Barlastono volonte ricevos viajn proponojn kaj komentojn por transdoni al la organizantoj de la diversaj kursoj kaj eventoj. Aŭ jen eble vana demando: la respondoj verŝajne ne indikos firmajn tendencojn sed spegulos unuopajn interesojn malfacile en publikaj forumoj realigeblajn. Povas esti, evidente, ke iom post iom ni perdos la fizikajn renkontiĝojn, inkluzive de tradicia ĉiujara kongreso brita, akceptante, ke la esperanta movado ja moviĝas al virtuala (kaj vigla) elektronika ekzisto. Domaĝe, de la vidpunkto de persona kontakto, sed necesas foje flui kun la tajdoj de progreso. Se, entute, temas vere pri progreso.

Aliflanke nepras kun ĝojo noti, ke la marta Buchanan-seminario en Liverpolo allogis tiom da homoj, ke fine ne eblis akcepti pli da interesatoj. Tio indikas, ke jes ekzistas intereso pri seriozaj, science strukturitaj esplorsesioj pri la lingvo, kulturo kaj literaturo de Esperanto. Do ni ne senesperu!

La tajdo-metaforo memorigas, ke nenio restas senŝanĝa. Do mia propra tajdo pelas min for de la strandoj de La Brita Esperantisto, kie mi agrable vadas dum 15 jaroj. Tamen la numero, kiun vi nun legas, estos la lasta de mi redaktita. Dum mia redaktoreco mi kontentas pri kelkaj aferoj, malkontentas pri aliaj.

Aparte plaĉas la fotoj, kiuj, kun la nomoj de la fotitoj, pri kio mi insistas, helpos al venontaj generacioj de historiistoj identigi aktivulojn en la movado. Plejparte mi mem faris la fotojn kaj kelkajn mi fiere memoras: John Wells, akordeonon ludanta, aŭ Marjorie Boulton kun John Francis dum skota kongreso en Peebles (aŭtuno 2004); Ionel Oneţ apud la strat-ŝildo “Esperanto Way” en Stoke-on-Trent (printempo 2005); Marjorie apud la busto de Zamenhof ĉe Wedgwood Memorial College (aŭtuno 2010); kaj la grup-fotoj, kiuj aperas ofte dorsflanke de la revuo.

Ankaŭ pri la rubriko “Kiu kiuas …?”, kiun mi iniciatis, por ke ni konatiĝu kun niaj membroj kaj aktivuloj, mi kontentas (kaj volas danki al Joyce Bunting, kiu fidele kaj diligente realigas mian ideon); same pri la buntaj kaj tre variaj artikoloj de Jack Warren, kiuj, kiel oni informas min, tre popularas.

Tamen ne ĉio tiel sukcesis. Ne prosperis al mi entuziasmigi pri traduk-konkurso, kaj krom la rakontoj de Joyce – denove! – kaj foje de du-tri aliaj, mi bedaŭras, ke ne regule aperas pli da rakontoj de aliaj aŭtoroj. Cetere miaj provoj kuraĝigi kurs-organizantojn, grup- aŭ federacio-sekretariojn priraporti eventojn, kiujn ili okazigas, aŭ eĉ partoprenantojn sendi raportojn, plejparte fiaskis. Hodiaŭ estas pli facile fari kelkajn fotojn, aperigi ĉe Fejsbuko, kaj jen fino de la afero. Tiel tamen ne kaptiĝas la tuto de tio, kio okazas en esperantaj rondoj en Britujo.

Lastatempe mi akiris la impreson, ke, se mi mem ne ĉeestos eventon, neniu sendos raporton. Tiel batali, kontraŭ silento, indiferento aŭ Fejsbuko, estas unu el la kialoj por rezigni pri la redaktor­eco. Bezonatas energio, kiun mi ne tiom abunde kiom antaŭe posedas.

Nepras danki al Simon Davies, la kompostisto de LBE, kiu la artikolojn enpaĝigas, la fotojn aranĝas, la tajperarojn elsarkas, kaj kiu funde komprenas la teĥnikajn aspektojn de la aperigo de nuntempa revuo, kiuj al mi pli kaj pli fremdas. Ni bone, mi preskaŭ emas diri modele, kun­laboris. Do al Simon sincerajn dankojn, kaj al mia posteulo – kaj al LBE – sukceson, prosperon kaj legantojn.

Kaj fine … sendube kelkaj estos rimarkintaj, ke mi eksiĝis kiel EAB-prezidanto. Pluras la kialoj. Mi diru simple, ke, aviĝinte en la pasinta jaro, mi volas (kiel anoncis pekintaj politikistoj de la Thatcher-epoko) pasigi pli da tempo kun mia familio. Espereble mia nepo min benos. Iam.

Cetere mi daŭre laboros por Esperanto, kiel ĉef-redaktoro de Monato, kiel verkisto kaj esploristo, aparte pri originala dramarto. Lastatempe mi estas reelektita al Akademio de Esperanto kaj mi restas ano de la juĝ-komisiono por la belartaj konkursoj de UEA kaj por la konkurso “Romanoj el ĉiuj ĉieloj”. Mi daŭre instruos Esperanton, ekzemple dum la barlastona somerlernejo (notu la datojn: 13-a ĝis 14-a de aŭgusto).

Al tiuj, kiuj min voĉdone kaj alimaniere dum mia prezidanteco subtenis, mi tutkore dankas.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2016.

<<  [980]  >>