Rekte al la artikolo

Restas danĝera la ul’

<<  [979]  >>

Paul Gubbins

Ĵak Le Puil. Sen elizi’. Vinilkosmo, 2014. VKKD124-058.

Bildo

Jam en 1977 aŭdiĝis la voĉo de la danĝera ul’ Ĵak Le Puil ĉe samnoma kasedo. Nun, preskaŭ 40 jarojn poste, aŭdiĝas la sama voĉo (eble ie-tie iomete streĉita por trafi la plej altajn tonojn) ĉe nova kompakta disko, Sen elizi’.

Ĝojige estas noti, ke temas pri la sama malrespekto rilate aŭtoritat­ulojn kaj la sama malpudoro rilate seksajn aferojn. Vi estas avertita: la danĝera ul’, dank’ al Io, restas danĝera, malgraŭ aĝo kaj ŝanĝiĝanta mondo:

Nun infanaĝo estas for
En kelkaj dentoj ’stas dolor’
Demandojn ne plu faras mi
Sed gapas ni kiel simi’
Ĉar nun en Rabeleza land’
Vivu la angla por la kant’
Do mutus nun mia gitar’
Rivalos ne mi kun dolar’.

— El “Demandoj”

Tamen feliĉe tra 14 kanzonoj mutas nek la gitaro, nek aliaj instru­mentoj, kiel balalajko, saksofono kaj fluto. Kaj en la kanzonoj ne temas simple pri ribelado, pri tio, ke “[n]un ni furzas reciproke / tutlibere laŭepoke” (“Furzoj iam kaj nun”). Temas ja pri amorado sed ankaŭ pri amo (Miĥalski-poemo, “Al virino”) kaj pri kompato kun la homa sorto (Boulton-poemo, “Hejmo”), kiam sonas malpli kolera, pli tenera voĉo. Kaj tra-trae senteblas profunda plezuro pri la lingvo, ties sonoj, ties vortludoj (“Se ulo …”).

Akompanas la diskon libreto, kun tekstoj, fotoj kaj desegnaĵoj (de Serge Sire), foje maldecaj: do se vi kredas, ke ne kongruas karno kaj kanto, ne aĉetu.

Aliflanke, se vi volas, ke vin lulu ĉarrrmaj’ frrrancaj’ konsonantoj’ kaj vokaloj’, dum vi kontaktiĝas denove kun via interna ribelanto, ja aĉetu. Kaj ĝuu!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2015.

<<  [979]  >>