Rekte al la artikolo

Beleco elspiriga

<<  [979]  >>

Geoffrey Sutton

Dum la sama jaro kiam mi laboris en Pekino kiel subredaktoro ĉe El popola Ĉinio, ekde oktobro 1981, la aŭtoritatoj decidis okazigi unu-jaran plentempan kurson por doni al aro da geinstruistoj el la tuta lando superan kapablon profesie instrui Esperanton. Tiutempe mia laboro neniel rilatis al tio. Aliflanke, por la monda esperantistaro la kurso memkompreneble estis interesa novaĵo. Poste mi informiĝis, ke politiko de Ĉinio estis havi instruistojn por ĉiu lingvo de la mondo.

Post pluraj monatoj, kiam tiuj geinstruistoj jam progresis, oni petis min en unu leciono instrui ilin pri fonetiko en Universitato de Pekino. Mi elfosis miajn fonetikajn sciojn, kaj la prezentado kontentige iris. La geinstruistoj jam bone povis interparoli en Esperanto. Unu afero restas ĉe mi en la memoro. Temis pri trafa kritiko fare de unu instruisto. Li demandis: “Kial vi prononcas la konsonantojn k, p kaj t kun elspiro?” Ho, ve!

Mi tuj komprenis, kion li celas. Devante tuj respondi, mi klarigis senspire, ke ja li pravas. Tio estas nebona kutimo ĉe diversaj eŭroplingvanoj, interalie angla­lingvanoj. Mi proponis la egale ĝustan senkulpigon, ke tio, kvankam malkonsilinda, neniel kreas problemon, ĉar aspiracio en Esperanto ne ludas semantikan rolon. Sed en la ĉina orelo tio ĉiam sonas malĝusta, ĉar aspiracio ja ludas semantikan rolon en la ĉina lingvo. Li pravis, sed la afero ne gravegas, kvankam ĝi estas atentinda admono al mi kaj iuj aliaj eŭroplingvaj esperantistoj – kaj ofta manko en lernolibroj. Kaj ĝuste tiel, kiam mi lernis Esper­anton, neniu atentigis min pri tio.

Oni plurfoje aranĝis renkontiĝojn por ni. Unu el la instruistinoj petis veni viziti min por interparoli kaj demandi. Mi kompreneble respondis, ke tio estas tute en ordo. Iun tagon ŝi venis, kaj ni babiladis dum eble horo. Ŝi revenis ankoraŭ unu- aŭ du-foje, poste ne plu, kaj mi ne plu pensis pri la afero.

Mi ne memoras, kiam mi denove aŭdis pri tiu tute ordinara kaj apenaŭ menciinda afero. Eble okazis du jarojn poste, kiam mi renkontis ĉinan konaton en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo aŭ en iu internacia renkontiĝo. Li ekrakontis pri alia vizito al mia ĉambro fare de afabla oficisto de Ĉina Esperanto-Ligo, kies ejo troviĝis en la sama korto, kie mi loĝis – la korto de la Fremdlingva Eldonejo.

“Jes,” mi respondis.

“Mi memoras, ke li venis viziti min en mia ĉambro, kaj ni babiladis pri tio aŭ alio.” Sur mi tiutempe tio ne faris ian apartan impreson, kaj mi ne ligis lian inter­parolon kun io specifa.
Mia amiko plu klarigis. “Ĉu li ne parolis pri malfaciloj de ĉininoj edziniĝi kun ekster­landanoj?” Li pravis, kaj mi krome memoris, ke mi kontraŭ­demandis pri ĉinoj kaj eksterlandaninoj. Mi memoris, ke li emfazis: “Pli malfacile ĉe virinoj.” Mi tiam ekrikanis pro finfina konsciiĝo. Nur tiam, longe poste, mi ekkomprenis, kion oni provadis tute nenecese klarigi al mi.

Tiutempe en Ĉinio mi jam eksciis per legaĵoj, interalie en El popola Ĉinio, pri tiaj malfacilaĵoj, faritaj de la tiama ĉina registaro. Tiam, ekzemple, iradis inter Francio kaj Ĉinio diplomatia afero pri ĉinino, kiu enamiĝis al franco. Mi memoras eĉ leteron de franca abonanto de El popola Ĉinio, al kiu mi devis respondi. Li proteste malabonis pro la sinteno de la ĉina registaro. “Por franco la amo estas grava afero,” li skribis. Finfine la ĉina junulino tamen ricevis rajton elvojaĝi al Francio – espereble en la brakojn de sia amanto.

Mi dum iom da tempo tenis kontakton kun tri el la geinstru­istoj. Mi interŝanĝis kelkajn leterojn kun la ĉina instruistino, kiu venadis interparoli kun mi, kaj ŝi konfirmis la aferon jene. Ŝi volis veni babili ankoraŭ kelkfoje, sed iuj komencis moki, ke ŝi ekhavas ian rilaton kun mi. Sekve de tio ŝi ne plu venis. Des pli, ŝi jam havis fianĉon, kaj baldaŭ post la kurso en Pekino ili geedziĝis. Ŝi sendis al mi foton de ili du kun konatoj, biciklantaj el la geedziĝfesto.

Kiel oni subkomprenigu al homo ion imagatan, kion ĉi tiu tute ne bezonas scii? Eble la kialo de la afero kuŝis en tio, ke Ai Yuan estis la plej bela junulino en la kurso.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2015.

<<  [979]  >>