Rekte al la artikolo

Ni dankem(m)as!

<<  [979]  >>

En aŭgusto ni adiaŭis nian oficejan asistanton Emma Hudson, kiu dum pluraj jaroj partatempe deĵoris kun Viv O’Dunne en la EAB-sidejo en Barlastono. Emma montris sin ĉiel kapabla kaj helpema, kaj preta labori, kiam necese, pli ol la laŭkontraktajn horojn.

Emma akceptis plentempan administran postenon ĉe Sugden Walled Garden, en Stafordŝiro, kie ŝi respondecos pri organizado de nuptofestoj kaj aliaj tiaj eventoj. Ni deziras al ŝi ĉiun sukceson kaj dankas pro la fidela laboro por Esperanto-Asocio de Britio.

EAB-sekretario Tim Owen veturis al Barlastono por persone danki al Emma kaj, dum ŝia lasta laboro-tago, EAB-prezidanto Paul Gubbins prezentis al ŝi grandan florbukedon kaj nome de la asocio tagmanĝe ŝin regalis.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2015.

<<  [979]  >>