Rekte al la artikolo

Babile

<<  [978]  >>

Paul Gubbins

La angla en Barato …

Mi dankas al Edmund Grimley Evans, kiu atentigis pri artikolo en New York Review of Books (The Week: 2014-07-05) pri la malgraviĝo de la angla lingvo en Barato.

Ŝajnas, ke la ĉefministro, Narendra Modi (fotita), malofte uzas la anglan, preferante indiĝenajn lingvojn, ĉar li ne regas la “alt­klasan, rafinitan anglan” de tradicia elito. Krome, naciaj gazetoj lastatempe lanĉis eldonojn en indiĝenaj lingvoj. Konkludas la artikolo, ke en Barato la angla “ne plu konsideratas kiel nepra pasporto al sukceso”.

Notindis, cetere, ke kiam Modi vizitis Novjorkon kaj faris fest­paroladon ĉe Madison Square Gardens, li uzis ne la anglan sed la hindan (The Guardian: 2014-09-29).

Kaj en Ugando …

Aperis en The Guardian (2014-12-22) artikolo pri la angla uzata en Ugando. Kiel en multaj partoj de la mondo, kie la angla parolatas kiel dua aŭ tria lingvo, aŭdeblas diversaj – almenaŭ al britaj oreloj – strangaĵoj, tiel ke esploristo, Bernard Sabiti, epitetas la ugandan anglan Uglish.

Ekzemploj: benching – kiam oni vizitas homon, kiu romantike interesas; buffalo – iu, kiu malelegante uzas la anglan; bullet – antaŭviditaj ekzameno-demandoj; side dish – eksteredza amatino; vacist – ferianta studento. Laŭ Sabiti, kreskas Uglish pro falanta eduka nivelo kaj pro manko de kontakto kun denaskaj parolantoj de la angla.

lbesp.org/uglish

Esperanto en la radio

Danke al Vilĉjo Walker aŭdiĝis esperantaj frazoj en BBC-podkasto The Information Age dissendita 2014-10-28. Vilĉjo reagis al mencio pri la internacia lingvo dissendita du semajnojn antaŭe, kiam oni provis traduki esperanten la frazon “We nailed this puppy to the wall”. Nu, jes … vi ne estas la sola, kiu ne kaptas ties evidente profundan signifon.

Gratulojn …

… al d-ino Angela Tellier, kiu en decembro sukcese defendis sian doktoriĝan disertacion ĉe Universtato de Essex. La titolo: “Metalinguistic awareness and foreign language learning in primary school: A classroom study with children aged 8 to 9 years”.

… kaj al Viv O’Dunne, dojeno de la EAB-oficejo en Barlastono, kiu en januaro fariĝis avino.

Bona novaĵo!

Tiu, kiu lernas fremdan lingvon, larĝigas sian cerbon, laŭ esploroj faritaj en Svedujo. Ne gravas, ŝajne, kiam oni eklernas, ĉu jun-, ĉu maljun-aĝe. Cetere pli larĝa cerbo povas pozitive efiki kontraŭ malsanoj kiel alchejmero, opinias profesoro Alison Mackey (universitatoj de Georgetown kaj Lancaster), kiu priraportis la esplorojn en The Guardian (2014-09-04). La konkludoj estis verŝajne jam konataj al esperantistoj …

lbesp.org/alison-mackey

Dankon al …

Edmund Grimley Evans, kiu raportis, ke televida programo Homes under the Hammer (BBC1: 2014-10-28) informis mallonge pri la trinkejo La Verda Stelo kaj la stratoj Esperanto Way kaj Zamenhof Grove en Stoke-on-Trent. Tostis la anoncisto al la internacia lingvo, dirante – kredeble – “Sanon!”

Kaj al …

Hilary Chapman, kiu trovis artikolon en The Telegraph (2014-09-19) pri “Galerie kreo” (tiel). La kunfondinto de la artgalerio, Clémence Krzentowski, prenis esperantan vorton, “ĉar ni serĉis mallongan nomon ajnlingve kompreneblan”. La galerio funkcias, laŭ Krzentowski, kvazaŭ esplorejo por desegnistoj.

lbesp.org/galerie-kreo

Konkursu!

Bulgara Esperanto-Asocio anoncis literaturan konkurson kun tri branĉoj: poezio (maksimume du poemoj), prozo (ĝis kvarpaĝa novelo) kaj eseo (temo ne indikita). La verkoj estu originale verkitaj en Esperanto kaj la limdato por konkursi falas fine de la jaro.

Pliaj detaloj: <privata retadreso>

Kondolencojn …

… al la familio de Jim Lawson, kiu mortis pasintan septembron je aĝo de 88 jaroj. Jim fidele ĉeestis kunvenojn de la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio kaj parto­prenis plurajn somerajn eventojn en Barlastono kaj Shallowford.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2015.

<<  [978]  >>