Rekte al la artikolo

Mistelefonado

<<  [978]  >>

Carys Goldy

Malofte en la paĝoj de La Brita Esperantisto ni prezentas skeĉon. Jen amuza specimeno, kiu eble inspiros aliajn samĝenre verki.

Bildo

A: Halo?
B: (silento)
A: Halo? Ĉu mi parolas kun la kamentubisto?
B: Kio? Mi ne povas aŭdi … terura signalo. Kion vi diris?
A: Ĉu vi estas la kamentubisto?
B: Kamelisto? Jes, mi estas kamelisto – kion vi volas?
A: Mi volas, ke vi purigu miajn kamentubojn.
B: Vi volas kion? Ke mi purigu la hufojn de viaj kameloj?
A: (pli laŭte) La tubojn de miaj kamenoj – jes, ĉu vi povos fari?
B: Nu, mi purigas kutime nur la proprajn kamelojn, sed mi supozas, ke mi povos fari escepton.
A: Ĉu vi estas plene kvalifikita kamentubisto? Vi sonas iom … nu …
B: Infektita kamelisto mi certe ne estas. Kia insulto!
A: Ho ne, ne, mi volas nur scii, kiom da jaroj vi laboras kiel …
B: Ne estas via afero, kiom da haroj mi havas.
A: Do … sperta. Ĉu vi estas ja sperta?
B: Certa? Pri tio?
A: (laŭte) Sperta! Ho, ne gravas … ĉu vi povos veni por ilin purigi, aŭ ne?
B: Nu, mi supozas. Kiom da kameloj?
A: Du kamenojn mi havas – unu en la manĝoĉambro kaj alia en la salono.
B: La salono?
A: Jes.
B: En la domo?
A: Nu jes. Kie kutime troveblas kamenoj? Hej … ĉu vi estas certa, ke vi estas specialisto?
B: Sperta? Mi? Oni taksas min la plej elstara specialisto pri kameloj en la tuta Omana dezerto.
A: Kio? Ĉu Omanon vi diris? Sed mi loĝas en Obano … en Skotlando.
B: Skotlando? Do … ĉu vi ne povas trovi specialiston pli apudan?
A: Momenton. Mi kredas, ke mi mistelefonis.
B: Jes … ĉar ŝajnas al mi, ke vi mistifikas. Neniam mi aŭdis pri kameloj en Skotlando.
A: Mi ege bedaŭras, ke mi ĝenis vin, sinjoro.
B: (ridante) Ho, tute ne gravas:
mi antaŭ-ĝuas diri al mia edzino, ke mi parolis hodiaŭ kun skotino.
A: Kaj mi same ĝojas, ke eblis al mi paroli kun kamelisto en Omano. Ĉi tiuj poŝ­telefonoj estas ja mirindaj, ĉu ne?
B: Jes, ja … se haveblas bona signalo. (ambaŭ ridas)

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2015.

<<  [978]  >>