Rekte al la artikolo

Stranga sekto vira en Ĉestro

<<  [978]  >>

Artikolo tradukita kun permeso de la gazeto Chester Chronicle (2014-09-29). Notindas, ke la raporto koincidis kun kunveno de NOEF (Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio) en la urbo.

Bildo

Eric Smith, Brendan Marsh, Richard Phoenix.

(Pli granda bildo)

Kelnerino ĉe la hotelo Westminster, kontraŭ la stacidomo, telefonis al la polico por informi, ke ok sinjoroj, parolantaj nekonatan lingvon, luis manĝoĉambron en la hotelo kaj tie restis, dum preskaŭ kvin horoj, kaj preskaŭ senmove.

“Ili sidis en la samaj lokoj,” raportis la kelnerino, kiu pro timo preferis anonimi. “La sinjoroj, krom unu escepto ne plu junaj, sidis ĉe ortangula tablo, po du je ĉiu flanko, kaj babilis fremdlingve. Sendube ili ion planis.

“Pro tio, ke ili nur sporade uzis la anglan, por danki, kiam ni alportis manĝaĵojn, ni taksis ilin fremduloj, eventuale teroristoj, kiuj celis saboti la ĉevalkonkursojn, kiuj samsemajnfine okazis en la urbo.

“Ke temis pri teroristoj, eble el mezoriento kaj apartenantaj al Al-Kaida aŭ Islama Ŝtato, indikis al ni la manko de virinoj. Ni scias, kiel viroj en mezorientaj landoj mistraktas virinojn, ne permesante, ke ili ŝoforu, ktp.

Bildo

Peeter Aitai, Harry Barron.

(Pli granda bildo)

“De tempo al tempo aŭdiĝis de interne de la ĉambro violono-muziko, supozeble maniero komunikiĝi kun aliaj sektanoj ekster la ĉambro. Pro tio ni kontaktis la policon.”

Tamen, kiam alvenis la polico, la teroristoj jam fuĝis. Raportite estis, ke unu eskapis aŭte al Kimrujo; du-tri aliaj trajne al aliaj partoj de Anglujo.

La polico nun serĉas la suspektatojn, fotitajn per sekretaj kameraoj en la hotelo kaj poste identigitajn danke al la dosieroj, kiujn flegas la polico pri ĉiuj, kiuj fremdlingve babilas en publikaj lokoj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2015.

<<  [978]  >>