Rekte al la artikolo

Esperanto kaj la unua mondomilito

<<  [977]  >>

Paul Gubbins

Prelego farita de Paul Gubbins dum la brita Esperanto-konferenco en Sheffield, aprilon 2014, kaj tie resumita.

Menciu samspire Esperanton kaj la periodon 1914–18 kaj verŝajne ensaltos la menson eventoj jam relative bone dokumentitaj. Jen, ekzemple, la 10-a Universala Kongreso en Parizo, kiu pro la komenco de la milito en 1914 fakte ne okazis.

Tuj oni bildigas al si la penan vojaĝon de doktoro Zamenhof, survoje al la kongreso kun Klara, sed haltigita en Germanujo, kaj devigata toleri dusemajnan rondiradon tra Danujo, Svedujo, Finnujo, por reatingi sian varsovian hejmon. La sekvan jaron vizitis lin Edmond Privat, kiu raportis en sia Vivo de Zamenhof (1920): 'Mi lin vidis en printempo 1915 malsanan, malfortan, kun animo disŝirita pro la malamo inter homoj' (p.121). Du jarojn poste, en 1917, li mortis.

Aŭ oni nebule memoras la dummilitan kongreson, kiu ja okazis: en San-Francisko, en 1915, sed kun nur 163 kongresanoj, kaj nur unu el militanta Eŭropo. Pli signife, eble, estas la rolo de Hector Hodler, kunfondinto de UEA, kiu el ties sidejo en neŭtrala Svisujo, dum la milito plusendis ĉirkaŭ 200 000 leterojn de iamaj amikoj nun pro la milito devige malamikigitaj; ankaŭ de familianoj samkiale apartigitaj. Oni pensas, eventuale, pri la esperantistoj, kiuj vizitis samideanojn militkaptitajn, kaj pri tiuj, kiuj dissemis Esperanton inter malliberuloj.

Ĉio ĉi tre gravas kaj, kiel dirite, abunde pritraktatas en biografioj kaj aliaj verkoj pri la dummilita periodo. Pro tio mi volas lasi grundon jam sufiĉe plugitan kaj esplori aliajn, malpli kultivitajn, kampojn.

Mia deirpunkto estas fotografaĵo farita en la jaro 1911 ekster la urbodomo de Bolton, lankaŝira koton-urbo ĉirkaŭ 10 mejlojn for de Manĉestro kaj situanta ĉe la linio de la iama Fervojo-Kompanio de Lankaŝiro kaj Jorkŝiro. Temas pri grupfoto montranta ĉeestantojn de unu el la regulaj kvaronjaraj kunvenoj de la nordokcidenta Esperanto-federacio. La federacio ankoraŭ floras, sed ne tiel multnombre. Imagu: en la foto videblas pli malpli 150 homoj: viroj, virinoj; junaj, maljunaj; kelkaj burĝe, kelkaj laboriste vestitaj; sed ĉiuj kunigitaj sub la verda standardo de Esperanto.

Tri jarojn post la boltona kunveno eksplodis milito en Eŭropo. Kio do okazis al la esperantistoj en la foto? Kiamaniere la milito efikis sur ilin? Kaj kiamaniere la milito efikis sur la esperantan vivon de la federacio?

Anglalingva libreto publikigita en 1933 helpas respondi la demandojn. En sia A Short History of the Lancashire and Cheshire Esperanto Federation 1908–1933, publikigita por festi la 25-jariĝon de la nuna Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio, J. D. Applebaum raportis, ke, verdire, ŝanĝiĝis malmulto. Oni batalis en fora Francujo, ne en Lankaŝiro kaj Ĉeŝiro, kio permesis al la federacio reteni ĝian kutiman ritmon. Okazis eĉ interfederacia konferenco kun jorkŝiranoj ĉe Hardcastle Crags en 1917. Nur en oktobro 1916 kaj en 1917 kunvenis la federacio tri fojojn: ĝenerale, kaj malgraŭ tio, ke en 1916 'pro la milito' la grupo en Leigh forvelkis (p.13), federaciaj aferoj restis apenaŭ tuŝitaj de la milito. Male: la milito spronis al plia propagandado.

En Liverpolo, ekzemple, kie 'la priesperanta laboro estis neniam neglektata' (p.19), okazis la 29-an de junio 1918 granda procesio organizita de la lordurbestro por kolekti £5000 por batalkampaj ŝirmejoj. Esperantistoj partoprenis la procesion per 'riĉe ellaborita ĉaro', kaj estis disdonitaj 'miloj' da propagandiloj. Kelkajn monatojn poste, en novembro, dum simila karitata evento ĉe la centra St George's Hall, federacianoj organizis kioskon kun esperantaj libroj, broŝuroj kaj gazetoj. Amase venditaj estis gramatikoj, kaj okazis publika kunveno prezidata de profesoro Collinson, el la universitato, kun prelego de d-ro Pollen (p.19).

Oni akiras do la impreson, ke iasence la federacio 'havis bonan militon', kiel oni foje aŭdas, kaj plenmane – plenpropagandile – kaptis la okazon por antaŭenigi sian aferon. Klare, pro la procesio kaj aliaj eventoj en Liverpolo, esperantistoj plenumis sian patriotisman devon, kaj kontribuis for de la batalkampoj al la subtenado de la soldatoj en la tranĉeoj. Tamen neniam forestis la deziro servi ne nur la fizikan, materialan patrujon sed ankaŭ tiun alian, ja spiritan, patrujon: Esperanto.

Kaj en nordokcidenta Anglujo la milito havis alian, tute neatenditan efikon. Instruistoj ĉe Green Lane School, Eccles, en Salford, foriris por militi en Flandrujo, kaj ilin provizore anstataŭis instruistinoj – interalie fraŭlinoj Buchan, Dixon, Hogg kaj Marsh. Kune kun lerneja inspektoro, iu s-ro Parkinson, ili respondecis pri la tiel nomata Eccles-eksperimento, dum kiu ekde 1917 ĉirkaŭ 200 geknaboj lernis Esperanton.

En The British Esperantist, junion 1917, legeblas, ke '… post nur ses monatoj da instruado, la lernantoj povas legi la lingvon flue, skribi ĝin dikte preskaŭ senerare, skribi leterojn en ĝi kun kompara facileco, kaj paroli kaj respondi al demandoj laŭ bona grado de flueco. … La infanoj ne uzas lernolibron; la instruistinoj diktis al ili la vortojn lernotajn, la regulojn, la anekdotojn, ktp., kiujn ili parkere lernis. Kiel legolibrojn la lernantoj ricevis Guliver en Liliputland'.'

Oni prenu la pretendojn pri la tiel nomata eksperimento cum grano salis. Unue, ĝi ne estas science kontrolata eksperimento en la senco, ke nunaj tiaj projektoj – kiel ekzemple Springboard to Languages – estis kaj devas esti. Instruado de Esperanto daŭris nur ĝis la sinjoroj revenis de la tranĉeoj kaj reprenis siajn postenojn en la klasĉambro. La esperanta grupo en Manĉestro, aŭ Salford, ne montris poste apartan forton pro la enfluo de ducent freŝbakitaj adeptoj de la internacia lingvo. Kaj, se oni reiras al la iom tro entuziasma raporto en The British Esperantist, frapas la rolo – ja laŭ la pedagogiaj principoj de la periodo, kaj eĉ jardekojn poste – de diktado. Esperanto ĉe Green Lane School estis verŝajne ĉefe skriba lingvo, ne parola: la fakto, ke la infanoj parolis kaj respondis al demandoj 'laŭ bona grado de flueco' memorigas, pri nuna GCSE-lingvo-ekzamenoj, en kies parola parto oni parkere lernas jam preparitajn respondojn al demandoj pri la lernejo, la familioj, ferioj, ktp. Tamen estu flanke notite, ke Don Lord, iama John-Buchanan-lekciisto pri Esperanto ĉe la Universitato de Liverpolo, lernis Esperanton pro kontakto kun unu el la Eccles-instruistoj, s-ino Atherton. Iasence, do, la efikoj de la tiel nomata eksperimento senteblis ĝis nia epoko.

Videblas la sama sinteno – kvazaŭ Esperanto unue, milito due – ne nur je federacia sed ankaŭ je nacia nivelo. Proklamis la redaktoro de The British Esperantist, Alfred Edward Wackrill (1862–1924), en la numero de septembro 1914: 'Kiel esperantistoj nia devo estas nur propagandi lingvon, kiu estas verŝajne destinita kiel grava rimedo al la sopirata interkonsento kaj interkompreno tutmonda'.

En la decembra numero de la sama jaro aperis letero de iu fraŭlino M. L. Blake: 'Ŝajnis al mi, ke, se mi scius pri io, kion mi konsiderus de praktika utileco kaj valoro, do ĝuste tio estu proponata en la servo de nia lando. Esperanto estas ja afero tia…'. La fraŭlino daŭrigas, ke estus utile oferti al soldatoj prelegojn pri Esperanto 'kun lanternaj lumbildoj kaj muziko', kaj poste lecionoj. Alivorte, same kiel federacie oni kaptis la okazon por antaŭenigi Esperanton, tiel ankaŭ nacinivele.

Tiu ĉi sinteno, sendube sincera kaj honesta, kondukis tamen al situacioj preskaŭ komikaj. En la sama numero de The British Esperantist oni trovas leteron de soldato, J. C. G. Scott. Evidentas, ke por subteni la trupojn, esperantistoj sendis bezonatajn ŝtrumpetojn … sed ne nur ŝtrumpetojn. Skribas Scott: 'Sinjorino, mi sincere dankas pro via afabla kaj akceptinda donaco … miaj ŝtrumpetoj estis preskaŭ plene eluzitaj. … Pri la Esperanto-libro, mia kamarado kaj mi klopodos ĝin primajstri dum niaj liberaj momentoj, kiuj tamen vere malmultas…'. Do tutklare, la esperantisto sendis ne nur ŝtrumpetojn sed ankaŭ Esperanto-libron, kredante, eble, ke la libro same valoros, eĉ pli, ol la vestaĵojn. Ĉarma rakonto, kaj ja amuza, kiu tamen klare ilustras la sintenon de Wackrill, ke 'nia devo estas nur propagandi lingvon.'

Tamen ne tute forgesita estis la milito, almenaŭ ne en la fruaj jaroj. Denove en la decembra numero de The British Esperanstist de 1914 aperis peto pri mono por aĉeti ĉe-frontan veturilon – aŭ ambulancon aŭ, eventuale iom naive, kafobudon. Notindas granda diferenco inter la kosto de la du proponataj transportiloj: ambulanco haveblis kontraŭ £400, kafobudo tamen kontraŭ £650. Estus interese scii, kial ekzistis kostodiferenco tia, dum la kafobudo memorigas, ke en la fruaj monatoj de la milito oni anticipis atakan, do avancan kampanjon, kun armeo bone prizorgata de veturiloj uzantaj relative solidajn vojojn kaj ŝoseojn.

Tio, kio realiĝis, estas malo: plurjara defenda, do entranĉea kampanjo en maro da koto, kun soldatoj finfine prizorgataj de etŝpuraj fervojoj. Cetere, post bataloj kiel tiu la 1-a de julio 1916 ĉe Somme, kiam ene de unu tago estas vunditaj 57 470 membroj de la brita 4-a armeo, inkluzive de 19 240 mortintoj, estis bezonataj ne kafobudoj sed ambulancoj. Amase. Sed eĉ meze de tia buĉado estas interese noti, ke, tute konforme kun la propagandemo de la tiamaj esperantistoj, '[l]a veturilo, ĉu kafobudo aŭ ambulanco, surhavos kredeble la verdan stelon, kaj nia flago estos portata; latuna ŝildeto anoncanta la devenon de la donaco estos alfiksita, kaj povas esti, ke ĝin kondukos esperantisto'.

Evidente estas donacita sufiĉe da mono por akiri ambulancon kaj ja akompanis ĝin esperantisto, fakte la asocia sekretario H. Clegg, al la fronto. Clegg sendis raportojn pri siaj spertaĵoj, kiuj aperis en sekvaj numeroj de The British Esperantist. Esperoj, ke sekvos dua esperanta ambulanco, ŝajne ne realiĝis.

Do, kiam fine de la milito oni legas en The British Esperantist de januaro 1919, ke necesas nun meti homarajn interesojn antaŭ naciajn, oni ne tute konsentas. Anonima novjara mesaĝo tekstas: 'Dum lastaj jaroj ni kutimiĝis meti niajn naciajn interesojn antaŭ niaj propraj; kaj jam nun venas la urĝa neceso, ke ni faru alian paŝon plu, kaj metu niajn homarajn interesojn antaŭ la naciaj. Ni esperantistoj posedas la ŝlosilon al la koroj de niaj alilandaj najbaroj…'. Belaj vortoj, sed verdire propraj interesoj – alivorte esperantaj – neniam forestis. Liverpolaj procesioj, ŝtrumpetoj kaj lernolibroj, esperantaj ambulancoj: iasence la milito prezentis sennombrajn eblojn por antaŭenigi Esperanton.

Tamen eĉ se daŭris en Britujo pli-malpli normale la vivo de ordinaraj esperantistoj (kunvenoj, ktp) – eĉ se pli intense, aparte inter soldatoj sed ankaŭ la publiko, oni propagandis la lingvon – la milito tamen frakasis la esperantan artisman mondon. Sufiĉas simpla statistiko: inter 1905 kaj 1913 estas verkitaj originale en Esperanto 66 dram(et)oj; inter 1914 kaj 1918 estis nur 12; kaj eĉ inter 1919 kaj 1929 estas verkitaj nur 19. Samkiale malaperis kulturaj revuoj, ekzemple La Vagabondo, kiun redaktis la britino Caroline Oxenford el Hove, apud Brighton, kaj pereis ankaŭ La Revuo.

Al ĉi-lasta periodaĵo kontribuis interalie la anglo Clarence Bicknell (1842– 1918), poeto, pastro kaj botanikisto. Li estis kvazaŭ homo renesanca, kun pluraj interesoj, multaj kapabloj, kiu vivis en Bordighera, marborde en nordokcidenta Italujo. Li lernis Esperanton relative malfrue en sia vivo, sed fariĝis kvante minora sed kvalite notinda poeto, kaj unua premiito en la barcelonaj floraj ludoj. Li estis ankaŭ motoro de la frua itala movado.

En decembro 1914 Bicknell, evidente emociigita pro la milito, aperigis en The British Esperantist du-strofan originalan poemon 'Sur la batalkampo' kaj tradukon el la 17-a jarcento: 'Al Lukasta, de iu foriranta al la milito', de Kolonelo Lovelace (1618–1658). La originala poemo jenas:

Sur la batalkampo

'Adiaŭ, filo kaj amato!
De nia land' kaj reĝ' soldato!
    Vin benu Di', kaj mi vin benas.
Ne pensu pri estonta gloro;
Hodiaŭ estas devohoro;
    Neniam morgaŭ venas.'

Kun glor' finiĝas la batalo;
Sed sur la kampo de fatalo
    Mortint' skribaĵon tenas;
'Patrin', ĝis mia lasta horo
Memoras vin amanta koro;
    Neniam morgaŭ venas.'

Nepras pliaj esploroj por identigi la unuan 'militopoemon' esperantan (se entute tio gravas): klare, se ne la unua, la Bicknell-poemo rangiĝas inter la plej fruaj. La poemo bone kaptas la sintenon de tiuj, kiuj forlasas amatojn por fari sian devon, sed ankaŭ, eĉ antaŭ la sangujoj de Somme, Ypres, Passchendaele, anticipas la venontajn hororojn: 'neniam morgaŭ venas'. Simpla sed iel profeta poemo kaj verkita, evidente, ne proprasperte el la mizero de la tranĉeoj sed el la relative komforto de la studĉambro.

Samnumere en The British Esperantist aperis alia 'militopoemo' el la plumo de alia membro de la Bicknell-rondo en Bordighera. Evidente la milito en relative fora Francujo okupis la menson kaj koron ne nur de Bicknell sed ankaŭ de Rosa Junck (1850–1929). Naskiĝinte en Bohemujo, ŝi deklamis poemon laŭ peto de Zamenhof dum la unua kongreso en Bulonjo-sur-Maro kaj tiel rikoltis la titolon 'reĝino de recitado en Esperanto'. Krome ŝi multe instruis kaj tradukis kaj, kiel Bicknell, grave kontribuis al la praa itala Esperanto-movado.

Eĉ la titolo de la 11-strofa poemo de Junck, 'La bela sonĝo', pensigas pri Esperanto, kaj denove – same kiel ni vidis rilate la britan movadon kaj propagandadon por la internacia lingvo – la milita temo prezentas eblon emfazi la rolon de Esperanto. La unuaj strofoj spegulas la hororojn de la milito esprimatajn jam en la Bicknell-poemo:

Jen tondras pafilegoj
    Vidvin- kaj orf-igante,
Ploregas forĉasitoj
    El hejm' kaj land' migrante.
Ŝiparo enfondiĝas,
    Dronigas la maristojn,
Pafiloj, bajonetoj
    Forbuĉas militistojn.

Tuj poste, tamen, ĝi alprenas alian direkton kaj proponas solvon – evidente esperantan – por la 'inkubo … pri raba minotaŭro' (kvara strofo):

Restontaj ni reiĝu
    Nur 'pacaj batalantoj'
Por ĉiam forigante
    Mortigon de falantoj.
Ho, stelo, ama stelo,
    Vi, kiu senlumiĝis,
Sur paca mond' rebrilu,
    Per pento ĝi puriĝis.

La poemo finiĝas per rekta aludo kaj al la Bicknell-poemo (patrino, kiu perdis sian filon) kaj al la himno esperanta:

Sufiĉe jam da sango
    Sur Di-kreita tero,
Sekiĝu patrin-larmoj
    Pri fila malapero.
El semo tiel nobla
    La mondo pac-riĉiĝos,
Kaj: 'La bela sonĝo de l' homaro
    Por eterna ben' efektiviĝos!'

Tamen, se vi serĉos tiel nomatajn milito-poemojn kompareblajn kun tiuj en la angla de Wilfred Owen, Siegfried Sassoon, Rupert Brooke ('If I should die, think only this of me …'), mi kredas, ke vi vane serĉos. Mi ne funde esploris – tion mi lasos al fakuloj pri poezio – sed ŝajne mankas la kuniĝo patosa de koto kaj foje naŭzo, foje patriotismo, trovebla en la verkoj de la anglaj tiel nomataj militopoetoj. Por esperantistoj, kiel ni vidis, patriotismo kuŝis verdire ĉe la interna ideo de la internacia lingvo: ĝuste tiel, do, ne ĉe nacieco sed ĉe internacieco. Kaj la primilitaj poemoj, ekzemple tiuj de Bicknell kaj Junck, devenis ne de la fronto sed de la fotelo.

Tio ne signifas, ke en Esperanto ne troveblas pri- aŭ kontraŭ-militaj poemoj. Julio Baghy (1891–1967), aktoro, kiu travivis ses jarojn da militkaptiteco en Siberujo, prie poemas. En la kolekto Pilgrimoj (1927) aperas longa, plurstrofa poemo 'Post la batalo' dediĉata al 'eterne militanta mondo'. Unu el la strofoj bildigas scenon videblan hodiaŭ sur televidaj ekranoj dum raportoj pri nunaj konfliktoj:

En kela kamero nun estras kun ratoj
du bonaj amikoj: malsano, malsato.
En febro baraktas sur pajla bretlito
knabino kvinjara sur frunto kun ŝvito.
Malseke ŝi tusas, grimace mienas,
pro ftizaj suferoj la lipojn kunpremas.
La frato, apenaŭ pli aĝa, ŝin flegas
por helpo de Dio li pie petegas.

Tamen leviĝas la demando, ĉu Baghy pentras elsperte kaj elmemore, aŭ elimage … eventuale el miksaĵo de ĉiuj tri. Ĉiaokaze mankas la aktualeco, la ĉeesteco, de la anglalingvaj poetoj kun freŝa, ankoraŭ odoraĉanta koto sur la botoj. En alia poemo el Ora duopo (1966) Baghy revenas al la temo. En 'Ne plu milito!' li pledas:

Rigardu returnen! Sin levas fantome
jen multmiliona — skeletoarme': …
Montras ĉi sortoj monstran grimacon;
Ne plu militon! Pacon! Nur pacon!

Tamen restas la impreso, ke al prozo, ne al poezio, nepras sin turni por flari veran militon. En la romanoj Viktimoj (1925) kaj Sur sanga tero (1933) Baghy ĉerpas el siaj spertaĵoj, aparte dum kaj post la rusa revolucio de 1917 kaj la kontraŭrevolucio, por verki foje humure, ĝenerale kortuŝe kaj simpatie, ja ankaŭ realisme.

Samspire, samspirite, menciendas alia aŭtoro, kiu, kvankam franco, sed naskiĝinta en tiam germana Alsaco, kontraŭvole militservis en la germana armeo. Raymond Schwartz (1894–1973), bankoficisto, verkis unu el la plej signifaj romanoj pri la unua mondomilito: Kiel akvo de l' rivero (1963). Ne pri la fronto, pri tranĉeoj, pri bataloj temas la romano, sed pri la periodo antaŭ la komenco de la milito kaj ĉefe pri la fine senespera amo inter franca Romeo kaj germana Julieta.

Kaj tiel, verdire, mi revenas al mia deirpunkto … al la foto farita antaŭ la urbodomo en Bolton ĝuste en la antaŭmilita periodo de la schwartz-a romano. Mia prelego temas precipe – krom rimarkoj, ankoraŭ kaj pli funde esplorendaj, pri poezio – pri ordinaraj homoj: kiu scias, ĉu inter la vizaĝoj de antaŭ pli ol 100 jaroj troviĝas tiu de iu schwartz-eca Romeo, schwartz-eca Julieta? Kredeble tiuj ordinaruloj, la esperantistoj, kiuj ne eksterlande militis, kiuj 'tenis brulantaj la hejmajn fajrojn' (angle, laŭ la kanzono de Ivor Novello, 'Keep the home fires burning'), ardis tiel por la esperanta 'patrujo' kiel por la denaska.

Ankaŭ la poetoj kaj la romanistoj – ankaŭ poste aliaj, kiel Marjorie Boulton kaj John Francis, kies primilitajn verkojn mi ne menciis, ĉar ili tuŝas aliajn, sekvajn konfliktojn – verkis sendube intern-idee, prezentante ĉu implicite, ĉu eksplicite, Esperanton kiel rimedon por interfratiĝo, kaj interkompreniĝo.

Tute, efektive, laŭ la intern-idea spirito de Baghy: 'Amo kreas pacon, Paco konservas homecon, Homeco estas plej alta idealismo.'

Pro via atento mi dankas.

Bibliografio

    Applebaum, J. A Short History of the Lancashire and Cheshire Esperanto Federation 1908–1933. Liverpool: Standard Printing Co, 1933.

    Boulton, M. Zamenhof. Creator of Esperanto. London: Routledge and Kegan Paul, 1960.

    British Esperantist, The. Diversaj. www.onb.ac.at/eo/planlingvoj.

    Privat, E. Vivo de Zamenhof. Australia: Esperanto Publishing Company, 1977 (kvina eldono, represo de la eldono de 1920).

    Wolmar, C. Engines of War: How Wars were Won and Lost on the Railways. London: Atlantic Books, 2010.

    Sutton, G. Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto. New York: Mondial, 2008.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2014.

<<  [977]  >>