Rekte al la artikolo

La heroino de Liverpolo

<<  [977]  >>

Bildo

Problemoj pri la angla: Angela Tellier helpas al italaj partoprenantoj plenumi universitatajn formularojn, por ke ili ricevu siajn Buchanan-stipendiojn. De maldekstre: Fiammetta Longo, Angela Tellier, Rosalba Galati kaj Silvia Ballare.

(Pli granda bildo)

Partoprenis la unuan tritagan Esperanto-seminarion ĉe la Universitato de Liverpolo fine de marto 16 homoj. Duono de la partoprenantoj de la kursaro, aŭspiciata kaj parte financata de la fonduso Buchanan, devenis de eksterlando, de la universitatoj de Amsterdamo kaj de Torino. Neniu membro de la gastiganta universitato, nek lekciisto, nek studento, ĉeestis.

'Tion mi bedaŭras,' diris unu el la kunorganizantoj, Paul Gubbins. 'La seminario, planita kun la ĉefo de la universitata lingva fako, celis unuavice, laŭ la spirito de la Buchanan-testamento, anojn de la liverpola universitato. Sendube, ĉi tiun mankon ni volas esplori kun la universitato por estontece veki la intereson de surlokuloj.'

Bildo

Pri tradukita Esperanto-literaturo cerbumas, de maldekstre, amsterdamanoj Nico Voskamp kaj Menno van Munster, kaj torinanino Fiammetta Longo.

(Pli granda bildo)

Malgraŭ tio la organizantoj deklaris la trikursan eventon sukcesa. Studantoj sekvis unu, foje du, el tri fadenoj: tradukita Esperanto-literaturo (Paul Gubbins), lingvo el literaturo (Wim Jansen) kaj – nur dum unu tago – Esperanto-kulturo (Malcolm Jones). La unuaj du sesioj okazis en la angla lingvo; tiu pri kulturo en Esperanto. Prelegis pri la du sortoj de la romia imperio – samsesie esperante kaj angle – ankaŭ Geoffrey Greatrex.

Du tagojn antaŭ la sesiaro estis nuligita la proponata porkomencanta klaso, ĉar neniu aliĝis. Tamen en Liverpolo evidentis, ke necesos reefektivigi la klason. La universitato lastminute registris studanton, komencanton, ne informante la organizantojn. Unu el la torinaninoj diris, ke ŝi ja anoncis sin por la komencanta klaso, sed la retmesaĝo ŝajne ne alvenis. Kaj tria partoprenanto, preta ĉeesti alian grupon, tamen informis, ke ankaŭ li preferas komencantan grupon.

Bildo

Gefratoj Anna kaj Egbert Masereeuw, el la Universitato de Amsterdamo, babilas kun Faizan Yousefzai, el Notinghamo.

(Pli granda bildo)

'Pro tio,' diris Paul Gubbins, 'mia kunorganizanto, Angela Tellier, heroe ensaltis la breĉon kaj, kun minimumo da materialo, sed maksimumo da kapablo, kaj ja preskaŭ sen averto, ekinstruis al la komencanta grupo. Tion ŝi mirinde bone faris, kio sendube kontribuis al la sukceso de la seminarioj kaj al la ĝenerala kontento de la partoprenantoj.'

Eksterprograme, kaj proprainiciate, montris al vizitantoj Peeter Aitai, kiu loĝas en Liverpolo, la vidindaĵojn de sia adoptita urbo. Al Peeter, kaj al ĉiuj instruintoj, multajn dankojn.

La evento okazis en la tute taŭga universitata konferencejo Foresight Centre inter la 25-a kaj 28-a de marto.


Bildo

Malstreĉiĝas dum unu el la kafpaŭzoj Andrea Schmidt kaj Ed Robertson.

Bildo

Verve prelegis EAB-prezidinto Geoffrey Greatrex pri la disfalo de la romia imperio.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2014.

<<  [977]  >>