Rekte al la artikolo

Pri keltoj kaj kiltoj

<<  [977]  >>

Bildo

David Bisset, dekstre, rigardas, dum sakŝalmisto akompanas la kuiriston kun la bufeda hagiso.

(Pli granda bildo)

Abundis keltoj kaj kiltoj dum la unua Tutkelta Esperanto-Kongreso (kaj samtempe la 109-a Skota Esperanto-Kongreso) en Pitlochry, Perthshire, komence de junio.

Partoprenis ĉirkaŭ 60 homoj el 14 landoj, inkluzive de Keltujo – evidente Skotlando, sed ankaŭ Bretonujo, Irlando kaj Kimrujo. Klare la akĉento prelegara restis kelteca: Harry Barron parolis pri la kimra lingvo, Girvan McKay pri la gaela, Somhairle McKay pri la irlanda, kaj Ed Robertson pri la skota. Jean-Claude Dubois prelegis pri Bretonujo kaj Nepalo, kaj Michael Boris Mandirola pri la sudalpa Keltujo.

Hju Rid sesiumis pri la tradukado de la literatura majstraĵo de John Francis, La granda kaldrono, kaj pensigis ne nur pri la arto romanumi sed ankaŭ pri la specifaj problemoj kapti la elegantan kaj apartan stilon de la aŭtoro. Li disdonis specimenan traduktekston al la publiko, kiu ekzempligis plurajn tiajn problemojn.

Bert Schuman pritraktis la rilaton inter Esperanto kaj politiko, laborigante aŭskultantojn unue per la demando: kio estas politiko? Poste li turnis sin al provoj politike agi por Esperanto, ekzemple per la franca partio EDE, kiu rikoltis en la ĉi-jaraj eŭropuniaj elektoj 0,19% de la voĉoj. La celo, diris Bert, ne estas kapti seĝojn en la parlamento sed simple varbi por Esperanto.

David Bisset enkondukis la urbon Pitlochry kaj la vidindaĵojn de la regiono, Ed Robertson skizis la skotan historion, kaj Harry Barron prezentis kimrajn manĝaĵojn. Voĉlegataj estis poemoj de William Auld dum programo kunmetita de Nicola Ruggiero.

Ne mankis distraĵoj kaj ekskursoj: oni dancis skote, ĝuis muzikan vesperon kun Patrik Austin kaj Sepa de Asorti, vizitis Edradour-distilejon kaj Moulin-bierfarejon, kaj esploris la apudan kastelon Blair Atholl. Krome, la bankedan hagison oni solene enportis en la restoracion akompanate de sakŝalmisto – kio ĝojigis la kongresanojn, aparte la neskotajn (tamen ne estas registrita tio, kion opiniis la hagiso).

Eblus plendeti pro horaro foje flanken ŝovita – tiel senteblis malpli kelta sed sudeŭropa influo – sed jen valora kaj ĝuinda kongreso, kiu favore aŭguras por iama sekva kongreso. Dum la unua oni konatiĝis ĉefe kun keltaj lingvoj – en dua kaj tria, espereble, kun keltaj literaturo, muziko kaj aliaj artoj.


Bildo

Somhairle Mac Aodha prelegas pri la irlanda lingvo.

Bildo

Geoffrey Wood kaj Harry Barron.

Bildo

Mia Casey atente aŭskultas, dum Sian Leitch prezentas sian vidpunkton.

Bildo

Hju Rid laborigis aŭskultantojn, petante, ke ili traduku anglen alineojn el La granda kaldrono de John Francis.

Bildo

Bert Schuman venis el Francujo por prelegi pri la rilatoj inter Esperanto kaj politiko.

Bildo

Michael Boris Mandirola, el Italujo, prelegas pri la sud-alpa Keltujo.

Bildo

Kongresanoj atendas unu el la prelegoj: antaŭe Harry Barron kaj Geoffrey Wood.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2014.

<<  [977]  >>