Rekte al la artikolo

Sin venĝas la krokodilo

<<  [977]  >>

Joyce Bunting

Granda krokodilo duondormas sur kota bordo. Ĉiutage ĝi sternas sin tuj super akvonivelo en la kvinslanda sunbrilo. Ĝi gvatas homojn sur benkoj, kiuj atendas spektaklon je la tria posttagmeze, kaj revas pri venĝo.

Protektata per sunokulvitroj kaj sunĉapeloj, fotiloj ĉemane, la spektantaro enrigardas la krokodilan enfermejon. Jen lageto. Apude kreskas akvoplantoj, fone arboj. Ĉirkaŭ la enfermejo staras muro unu metron alta, super kiu etendas dratbarilo sufiĉe alta.

Hugo, la gardisto, parade eniras kaj la pordego brue fermiĝas post li. Li estas virece belaspekta, dikmuskola kaj aroganta. Vestita en ŝorto kaj vastranda ĉapelo, enmane li portas longan bastonon. Hugo enkondukas sian zorgaton.

'Hola, homoj! Bonvenon al nia bestprotektejo. Nu, ĉi tiu estas salakva krokodilo. Ĝi estas maljuna, peza ulo, kaj perdis unu piedon antaŭ kaptiĝo. Do nia ŝerĉnomo por ĝi estas “Tripo”, mallongigo de 'Tripiedulo'." La spektantaro ridas. 'Mankanta piedo la beston ne ĝenas. Se necesas, ĝi kuras ege rapide.'

La viro transiras la kotan bordon, kaj batas Tripon per sia bastono. La krokodilo faras du-tri paŝojn al la lageto kaj haltas. La akvo aspektas kiel freŝa pizosupo.

'Algoj en la akvo rapide kreskas sub tiu forta sunlumo,' klarigas la gardisto, 'kaj kolorigas ĝin helverde. Tamen, tio ne ĝenas al Tripo. Salakvaj krokodiloj emas loĝi en bilabongo, rivero aŭ estuaro. Ili povas eksplodkuri el la akvo, do vi etuloj estu singardaj je la strando!'

Beleta juna virino ekvideblas aliflanke de la lago. 'Tiu ĉi estas Katja, mia hodiaŭa helpanto,' diras Hugo. Katja estas longkrura kaj sunbrunigita. Ŝiaj blondaj haroj svingas de sub sunĉapelo. Kelkaj dekkelkjaruloj sur la benkoj aŭdigas aprobajn fajfojn. Ridante, ŝi mansvingas al ili.

'Katja ĉeestas por distri la krokon, se subite ĝi alkuras min,' diras Hugo. 'Ŝi frapos la akvon per propra bastono, tiel. Virkroko teritorie ĵaluzas. Se ĝi sentas vibradon en la akvo, ĝi supozas, ke fremda kroko naĝas en sia teritorio kaj rapidas por ataki.'

Ankaŭ Hugo teritorie ĵaluzas. Kiel ĉefgardisto, li opinias, ke nur li rajtas elmontri krokodilojn al la publiko. Sed lastatempe, la direktoraro de la bestoprotektejo decidis, ke bela virino allogus pli grandan publikon. Ĝi elektis Katjan, kiu, krom beleco, posedas diplomon pri zoologio, aparte pri reptilioj. La decido ĉagrenis al Hugo.

Katja, tamen, estas memfida kaj havas surprizan amon al krokodiloj. Ŝi ofte parolas al Tripo, kio konfuzis al Hugo. Eĉ pli konfuziga – se li nur scius – estus ŝia kaŝa korinklino al li. Katja nun rigardas al la tro memfida gardisto trans la lago, kvazaŭ ŝi ĝoje atendus la momenton por montri ŝian kapablon.

La ruza rampulo rigardas ilin ambaŭ.

Spektantoj deziras spektaklon. Hugo per bastono daŭre pikincitas Tripon sur la muzelo kaj dancas for. Ŝajne la kroko malinklinas kunludi. Sed subite, senaverte, ĝi postkuras sian turmentiston, faŭko malferma. Kiel rapide ĝi moviĝas! Kiel grandaj la dentoj! La spektantaro senspiriĝas. Sur la koto, Hugo kurglitas, falas surgenuen, rapide levas sin kaj saltas sur la muron. Li alkroĉiĝas al la dratbarilo. Ĉe liaj kalkanoj, Tripo triumfe grimacas.

Kiu rimarkas, ke Katja vigle skuas la akvon je alia flanko de la lago? Nur la dekkelkjaruloj, kiuj opinias ŝin pli rigardinda ol viro aŭ krokodilo.

La reptilio malaperas subakve. Hugo denove regas. 'Nu, gesinjoroj, geknaboj, vi kaj mi eble ne povas vidi Tripon sub la malklara akvo, sed ĝi certe vidas nin.' Hugo ekrigardas al Katja kaj turnas sin denove al la spektantoj.

'Ni kolektas ovojn el krokodila nesto kaj prizorgas ĝis elkoviĝo. Tiam ni nutras la etajn krokojn ĉe nia farmbieno ĝis maturiĝo. Ili estas dece mortigitaj kaj el la haŭtoj oni fasonas belajn mansakojn, zonojn, monujojn, kaj simile. Gesinjoroj, tiaj altkvalitaj varoj, multe ŝatataj ĉirkaŭ la terglobo, aĉeteblas ankaŭ ĉi tie en nia butiko.'

Okuloj de la maljuna krokodilo reaperas super la surfaco kaj fiksrigardas la viron malice.

Hugo prenas stangon kun viandpeco fiksita per ŝnuro. Li svingas tion super la verda akvo, kvazaŭ li volus fiŝkapti. La faŭko de Tripo aperas sub la frandaĵo kaj provas ekpreni. Senhezite, la viro forvipas ĝin. La kroko refalas akven. Denove, Hugo pendigas la viandon, sed iom pli for de la surfaco. La kroko saltas vertikale sed sensukcese. Hugo ripetas, kaj ĉiufoje Tripo suprensaltas eĉ pli alten, ĝis ĝi kvazaŭ starus sur la vosto. La publiko plengorĝe aprobas.

Fine, Hugo fiksas la stangon en forta tenilo rekte antaŭ la publiko. 'Nun, homoj, Tripo faros la faman “mortruliĝon”.'

Ĉi foje, la krokodilo saltas kaj firme tenas la viandon. Ĝi rule tordas kaj tordadas sian korpon por disŝiri pecon. Tripo estas forta sed peza akrobato. Akvo priŝprucas la spektantaron. Plenkreskuloj provas ŝirmi sin, dum infanoj ĝoje krias. Kia grandioza finaĵo! La publiko aplaŭdas kaj ekiras.

Sed Tripo ne. Liaj gardistoj restas ankoraŭ en la enfermejo. Sub la pizverda akvo la kroko naĝas nerimarkita de la virino. Venĝo vokas!

Ek! El la akvo ĝi leviĝas, gorĝo gapanta. Terurigita, Katja ŝrikas. Sed jen Hugo! Li kaptas ŝin ĉirkaŭ la talio, tiras ŝin sur la muron. Li subtenas ilin ambaŭ kontraŭ la dratbarilo per unu brako. Tripo refalas en la lagon, flosas, kaj rigardas ilin ambaŭ. Gardistoj enkuras por distri la monstron.

Hugo portas Katjan for de la scenejo. Kiel malpeza ŝi estas! Kiel bone ŝi odoras! Neatendite, li sentas nekutiman emon protekti la junulinon kaj tenas ŝin pli firme al sia brusto. Ŝi ĉirkaŭbrakumas lian kolon, kuŝigas sian kapon sur lia ŝultro.

La dekkelkjaruloj, ankoraŭ sur la benkoj por pli longe rigardi al la bela Katja, elbuŝigas fajfkoruson. Nur ili vidas, ke Katja kaŝe okulsignas al la venĝema reptilio.

Kaj jes … la krokodilo ridas.

Bildo

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2014.

<<  [977]  >>