Rekte al la artikolo

Babile

<<  [976]  >>

Paul Gubbins

Publico

La vidateco de Esperanto en Britujo tre gravas. Dum tri jaroj respondecis pri publico, inkluzive de rilatoj kun amaskomunikiloj, Brian Barker. EAB decidis en februaro ne renovigi la kontrakton kun Brian kaj esploros aliajn manierojn disvastigi informojn pri la agado de la asocio. EAB dankas al Brian pro lia laboro.

La ĉie parolata angla …

Mortis pro neglekto kvarjara Daniel Pelka. La familia lingvo estis la pola kaj raporto pri la morto notis: 'Sen la angla kiel unua lingvo, kaj pro mankanta memfido, neniu atentis la voĉon de Daniel' (The Guardian, 2013-09-17). Tragike … kaj, dum neniu sugestas, ke uzo de Esperanto estus savinta la etulon, la afero denove memorigas, ke ne ĉiu, eĉ en Britujo, parolas kontentige la anglan.

Unu el naŭ …

Laŭ raporto en Daily Mail (2014-02-22), la angla estas dua lingvo en ĉiu naŭa lernejo. Anastasia de Waal, membro de la tiel nomata pensujo Civitas, diris: 'Tiuj infanoj, kies unua lingvo ne estas la angla, povas pedagogie suferi kaj esti neglektata' (vidu la supran alineon). Jes, kara, ne necesas esti tiel nomata fakulo por tion scii. Laŭ la raporto estas parolataj 309 lingvoj en britaj lernejoj.

Eĉ ne krimuloj regas la anglan …

'La juĝisto kritikis la bandon, kies [nebritaj] anoj ne sufiĉe lernis la anglan por sekvi la jurproceson kaj la verdiktojn. Interpretistoj kostis al la kortumo ĝis £40 000' (laŭ The Guardian, 2014-02-21). Strange, se ĉiu parolas angle, ke ankoraŭ vampiras interpretistoj.

389, kaj daŭre nombrante …

Informas Geoffrey Sutton, ke ĝis la 26-a de oktobro pasintjare vendiĝis 389 ekzempleroj de sia Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto. Gratulon!

Esperanto plenaĝa

Denove indiko, ke Esperanto plenaĝas: kiel raportas Tim Owen, krimuloj (mis)uzas Esperanton por provi malkovri personajn detalojn. Ili dissendis spamaĵon ŝajne el la konto de iama volontulino ĉe Tutmonda Esperantista Junulara Asocio (TEJO): 'Mi jam alŝutas [tiel] gravan dokumenton i [tiel] volas ke vi vidas [tiel], per Google-Doc. Bonvolu CLICK HERE kaj saluti kun via retpoŝto por tuja aliro.' Tiel progresas la internacia lingvo!

Historia angulo

Hilary Chapman atentigas, ke interrete spekteblas televido-filmo Language Lessons farita en 1994 por la kanalo Channel 4. Malgraŭ tio, ke la filmo ne ekskluzive koncernas Esperanton, videblas eminentuloj kaj aliaj (multaj nun forpasitaj) el la brita movado en la fruaj 90-aj jaroj. Verdire la filmo estas unu el la plej inteligentaj provoj prezenti al nefaka publiko la fenomenon 'planlingvo'. Ĝi troveblas ĉi tie. Ĝuu!

Je via sano!

La bierfarejo Heineken aperigis en decembro reklamon en Esperanto. Lingvistoj sendube longe diskutos, ĉu la versio 'Orita de ene kaj verda por ekstere' ne povus esti pli elegante, kaj eventuale pli esperante, prezentata: 'Ene ora, ekstere verda'. Eble tion celis la merkatistoj ĉe Heineken, kiuj tamen tro ebriis por klare pensi en la internacia lingvo. Tamen gratulinda provo. Je via sano!

Miliona mencio

Komence de jaro la retejo Business Insider, legata monate kredeble de kvin milionoj da homoj, aperigis artikolon titolitan 'La dek lingvoj plej facile lerneblaj por anglalingvanoj'. Inter tiuj troviĝas Esperanto, 'konstruita por facila atingebleco'. Krome la aŭtoro laŭdas ĝian 'nacian kaj politikan neŭtralecon'.

Mistero solvenda

En januaro dissendis BBC informprogramon pri Ŝerloko Holmso, koincide kun la furorserio kun Benedict Cumberbatch en la rolo de la detektivo. Kredu-nekredu, sed en la programo montriĝis poŝtkarto sendita de pola esperantisto al 'Estimata Sinjoro Sherlock Holmes', ĉe la adreso en Baker-strato. Ĉu la polo taksas la detektivon nefikcia? Kaj kiu estas la mistero, kiun li volas, ke solvu Holmso? Dankojn al Laura Dickson, kiu prie atentigis en Fejsbuko, kaj al Tim Owen, kiu informis la redaktoron de LBE.

Iniciato imitinda …

… kadre de Leicester People's University. En januaro Rob Blow prelegis en la angla pri Esperanto, unue ĝenerale pri la lingvo kaj la movado, poste pli specife pri Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kaj la laborista movado. Sekvis unhora sesio, tute en Esperanto, por tiuj, kiuj volis lerni iom pri la lingvo. Ĉeestis ĉirkaŭ 10 homoj. Estos interese scii, ĉu tiu ĉi sesio de la tiel nomata popola universitato instigos al plia lingvolernado. Intertempe gratulon pro grava – kaj eble aliloke imitebla – iniciato.

Stultaĵoj …

… cirkulis komence de februaro en la klaĉejoj de la esperanta interreto, ke EAB vendas rabatpreze pere de la aŭkciejo eBay librojn el Biblioteko Butler. Sensencaĵo! Kiel klare anoncite en Update (kaj kiel oni retmesaĝe informis EAB-membrojn), la asocio proponas por vendo nur duoblaĵojn – ofte librojn lastatempe testamentitajn al la biblioteko, kiuj tamen jam ekzistas en la stoko. Nepras emfazi, ke – kontraste ekzemple al multaj eĉ renomaj universitataj bibliotekoj, kies volumoj viciĝas vendotaj en la butikoj de Hay-on-Wye – Biblioteko Butler nek enmerkatigas specimenojn el sia stoko nek celas tiel profiti. Aliflanke, oferti superfluajn librojn al interreta publiko ne nur kreas spacon ĉe Esperanto House sed ankaŭ alportas etan enspezon – tute laŭ la deziroj de tiuj, kiuj donacis la librojn kun la espero, ke EAB laŭeble iom profitu kaj, ĉefe, ke la libroj trovu aliajn, kaj legemajn, amikojn. Intertempe kompatu tiujn samideanojn, kiuj havas nenion pli pozitivan por fari ol klaĉadi, mensogojn semante.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2014.

<<  [976]  >>