Rekte al la artikolo

Germano en Anglujo en la jaro 1782

<<  [976]  >>

Jack Warren

Jen la teksto, iom mallongigita, de prelego farita de Jack Warren dum la somera festivalo en Shallowford en 2012.

Karl Phillip Moritz (1756–1793) estis pedagogo, pastoro, verkisto, samtempulo kaj amiko de Goethe, kaj membro de la Akademioj de Artoj kaj Sciencoj en Berlino. Dum vizito al Londono kaj meza Anglujo inter majo kaj julio 1782 li skribis leterojn hejmen al sia amiko Friedrich Gedike, kiuj aperis en 1783 kiel libro Vojaĝoj de germano en Anglujo en la jaro 1782.

La vojaĝanto rakontas kiel fremdulo kaj eksterulo. Li rimarkas ecojn de la nekonata lando ofte preteratentatajn de enlandanoj, kaj priskribas ilin el la vidpunkto de la leganto. Moritz atentigas pri aferoj, kiujn ankaŭ ni preteratentas; foje pri ecoj de longe malaperinta socio, sen elektro aŭ fervojoj, kaj ankoraŭ apenaŭ tuŝita de la naskiĝanta potenco de la vapormaŝinoj.

Tiam nur riĉuloj vojaĝis laŭ elekto. Plejparte oni vivis kaj mortis tie, kie oni naskiĝis. Vojaĝanto kutimis serĉi samspecajn riĉulojn alilande, kaj iliaj rakontoj parte servis por montri, kiom riĉaj kaj kleraj ili estas kaj kiom da riĉaj amikoj ili havas eksterlande.

Moritz iĝis ĝentlemano kaj klerulo, sed li ne estis riĉa. Li naskiĝis en Hamelin, ne longe for de Hanover, kiel filo de muzikisto. Li estis ekde juneco fervora leganto, sed la patro ne subtenis lian deziron edukiĝi. Malsukcesinte kiel metilernanto de ĉapelisto kaj kiel aktoro, li studis ĉe gimnazio en Hanover kaj ĉe la universitatoj de Erfurt kaj Wittenberg.

Diliĝenco

Eksterlande li uzis kontaktojn kun influhavaj kleruloj, sed krom tio li devis vojaĝi malkare, preferante piediradon ol diliĝencon, kaj tranoktante en tavernoj kaj – jen tre moderna eco lia – estante preta paroli survoje kun iu ajn, ankaŭ kun tiuj, kiujn li pritraktis kiel malaltklasulojn.

La leganto profitas de tiu modesta personeco. La ĉiutaga vivo de la 18-a jarcento estis, kompare kun la nuna, senkompate malmola; sed Moritz ne estis fortika homo. Lia korpo ne toleris tro da forta angla biero. En 1782 li jam atingis Berlinon sed ankoraŭ ne gajnis la rangon de konata akademiano. Pro ĉio ĉi li estas pli alirebla al moderna leganto ol aliaj verkintoj de vojaĝrakontoj siatempe.

Legantoj de tiaj libroj jam konis la mankojn de tiu ĝenro. Aŭtoroj ne hontis troigi aŭ mensogi, misuzante la kredemon de legantaro, kiu ne havis la rimedojn gugli por kontroli, ĉu io estas vera aŭ ne. Jonathan Swift primokis tiujn ecojn en sia libro La vojaĝoj de Gulivero, aperinta en 1728.

Moritz ne intencis imponi pro siaj propraj meritoj. Pleje li sekvis la konsilon de la franca filozofo Rousseau, kiu per vojaĝado celis proksimiĝi al la naturo, aparte piedirante.

Tiama leganto bezonis aŭtentikon: pro tio la leteroj al s-ro Gedike. Plejparte la stilo estas aŭ konfida kiel taglibro aŭ kiel alparolo al ĝenerala leganto.

Riverbuso

Alveninte do, fine de majo 1782, per tamiza riverbuso, Moritz sentis sin tute ravita de la ĉarmoj de la apuda pejzaĝo. Tiu sendube estas parte eŭforio post la rigoroj de la longa vojaĝo trans Norda Maro. Tamen li ĉiam pretis laŭdi Anglujon laŭ ĝiaj meritoj, kaj kie ĝi superis lian hejmlandon, li prie atentigis. Neniam forlasis lin lia okulo por observi la etajn detalojn, kiuj indikas ion pli pri la lando.

Survoje de Greenwich al Londono ekzemple li skribis: 'Notinde estis, kiom da homoj surhavis okulvitrojn, eĉ rajdante; iuj el ili estis tre junaj.' Kaj en la loĝejo li konsciis pri lia bonŝanco esti angleparolanto: 'Certe estas granda avantaĝo, se oni scipovas la lingvon de la lando, kie oni vojaĝas. Mi ne tuj atentigis pri mia kapablo en la angla lingvo; tamen ju pli mi parolis, des pli mi trovis amon kaj fidon.'

Verŝajne esperantistoj, vojaĝante en eksterlando, havis similajn spertojn.

Moritz sentis sin sekura en Londono. Plaĉis al li malkovri St. James's Park – kie paŝtis bovinoj – kaj stratojn, kies nomojn li konas el anglaj libroj. Tamen ne ĉio en Londono signifis sekurecon, aparte por naivuloj el la kamparo: 'Eksterlandano tute ne bezonas timi la trudtaĉmentojn de la mararmeo, se li ne troviĝas en suspektindaj lokoj. Aparta rimedo tiurilate estas ŝipo ne longe for de Tower Hill kun masto kaj takelo.

'Se venas simpluloj, eble el la kamparo, kiuj haltas kaj gapas, oni promesas montri al ili la lokon kontraŭ iomete da mono. Enirinte la ŝipon, ili trovas sin en kaptilo, el kiu ili poste aŭ liberiĝis aŭ maristiĝis.'

Brando

Ne ĉiu senplende akceptis sian destinon. Multe da brando estis surstrate vendata kaj trinkata. Ofte oni priparolis la lastatempajn tumultojn, ĉe kiuj pli da homoj mortis apud malplenaj brandotunoj ol pro la musketkugloj el la kontraŭstarantaj reĝimentoj.

Pli feliĉa estis lia eltrovo de io origine angla, hodiaŭ ĉiutaga, se tiam ankoraŭ nekonata en Germanujo: '… estas alispeca buterpano, rostita antaŭ la fajro, kiu estas senkompare bongusta. La tranĉaĵojn oni metas laŭvice sur forkon, ĝis la butero fandiĝas, tiam oni aldonas plian tranĉaĵon, tiel ke la butero iom post iom eniras ĉiujn tranĉaĵojn: kaj tio estas nomata toasto.'

Notindaj estis la litoj, kiujn oni faris kiel hodiaŭ, do kun littukoj kaj kovriloj sed sen litkuseno; kaj la abundo de stratlampoj, kompare kun tiuj de Berlino: '… la stratlampoj staras tiom proksime unu al la alia, ke la normala lumigo aspektas kiel festa iluminaĵo. Tion supozis germana princo, kiu por la unua fojo vizitis Londonon kaj vere kredis, ke oni faras ĝin aparte pro lia alveno.'

Moritz malofte restis en sia loĝejo. Li predikis en la germana preĝejo – ĉar li estis pastoro – kaj iris al la vidindaĵoj de la urbo: la katedralo de Sankta Paŭlo (kun aĉa gvidado), la abatejo de Westminster, vidata sub griza kaj sensuna ĉielo, kaj la ĝardenoj de Ranelagh kaj Vauxhall.

Ŝilingoj

Bildo

'La kastelo de Windsor: Rigardo de la Nigra Roko al la Ronda kaj Diabla Turoj' de Paul Sandby

(Pli granda bildo)

Aparte allogis lin la ĉambro de deputitoj. Je la unua vizito li devis foriri kaj reveni kun tiel nomata 'botelo da vino' – du ŝilingoj, kontraŭ kiu li nun rajtis eniri. Novaj estis por li la formalaĵoj, ekzemple la bezono ĉiam alparoli la prezidanton, sed ankaŭ la neformala etoso inter la deputitoj: ili 'ne surhavas apartan vestaĵon; ili eniras en mantelo kaj kun botoj kaj spronoj. Ne malofte oni vidas deputiton sternita sur unu el la benkoj, dum la aliaj debatas. Iuj rompas nuksojn, aliaj manĝas oranĝojn aŭ ion alian laŭ la sezono.'

Sekvis personaj priskriboj de diversaj politikistoj, interalie Edmund Burke kaj ĉefministro Charles James Fox. Moritz konfesas ke li 'estis preskaŭ ĉiutage en la ĉambro, kaj mi preferas la amuzon, kiun mi trovas tie, al la plejparto de aliaj distraĵoj.'

Kiel pedagogo kaj aŭtoro de lernolibroj li volis viziti ankaŭ lernejajn klasojn, aparte tiujn, kie oni instruas fremdajn lingvojn. Ĉe privata lernejo de s-ro Green, apud Paddington, li miras pri la prononco de latinaj vortoj.

Moritz notis la sanan, naturan memfidon de la anglaj junuloj kompare kun tiuj de Berlino, kiuj laŭ li estas palaj, timigitaj, tro studemaj kaj korpe malsanaj. Rilate sanon alia afero intertempe ne ŝanĝiĝis: 'Tuj kiam la anglo surhavas kravaton, li ŝajnas malfortiĝi kaj oni avertas lin ĉiuokaze ne malvarmumi. "Vi malvarmumos!" oni diras, eĉ ĉe nur eta vento aŭ trablovo, aŭ se oni ne estas sufiĉe varme vestita.'

Gineoj

Iom post iom Moritz laciĝas pri Londono kun ĝia surstrata bruo, malpura aero kaj fume nigrigitaj muroj. La 21-an de junio li forlasis Londonon kaj veturis diliĝence al Richmond. Li vojaĝis malpeze. En lia bagaĝo estis nur 'kvar gineoj, iom da subvestoj, mia angla gvidlibro, mapo kaj notlibro, kaj la Perdita paradizo de Milton.'

Eblas vojaĝi aŭ ensur diliĝenco. Survoje al Richmond sidis kvar homoj super ili surtegmente, kaj estis terura bruo, kiam iu sur- aŭ el-vagoniĝis. Supozeble dum somero estis pli agrable vojaĝi ekstere, pro la freŝa aero (ne ĉiuj pasaĝeroj ŝanĝis la subvestojn tiom regule, kiom Moritz); tamen li atentigis, ke la homoj ekstere ne estas tiel elegantaj, kaj ke sur ĉio falas polvo.

Ĉe Kensington volis judo sidi ene de la diliĝenco, sed ne estis spaco, do oni proponis al tiu sidi ekstere kaj supre; sed la judo rifuzas. Pasaĝero forte ofendiĝis, opiniante, ke judo estu kontenta sidi ekstere, ĉar li estas nur judo. Laŭ Moritz tiaj antaŭjuĝo kaj malrespekto kontraŭ judoj okazis multe pli ofte en Anglujo ol ĉehejme.

En Richmond Moritz estis tute ravita pro la pejzaĝo kaj ĝojis, ke li eskapis el Londono kaj el pli fora Berlino. Li decidis daŭrigi sian vojaĝon piede – parte por ekkoni la landon, parte sendube pro manko de mono. Veturi per diliĝenco estis altkoste; tamen piediri ne senproblemis. Lokanoj ne komprenis, kial ŝajna ĝentlemano volas piediri al Oxford. 'Vi bezonas kaleŝon por porti vin tien,' diris unu.

Vortaro

La tiama Anglujo travivis socian kaj ekonomian transformon, pri kiu la kleruloj de la lando ne konscias. Urboj pligrandiĝis pro fabrikoj kaj metiejoj, kaj homoj forlasis la kamparon por tie labori. Tamen la vortaro de d-ro Johnson difinas la anglan vorton industry nur kiel 'diligenteco': la modernan sencon li ne aludas. Pro tiu disvolviĝo la kamparo malriĉiĝis. Multaj kamparanoj senhejmiĝis kaj devis migri – kompreneble piedirante – kaj almozpeti tra la lando.

Decidinte piediri, Moritz senkonscie aliĝis al tiu klaso de senbienaj malriĉuloj. Malriĉeco pritraktiĝis preskaŭ kiel krimo, do piediranton oni ne respektis. Bone por Moritz, ke li ankoraŭ nenion sciis pri ĉio ĉi. Ĝuante survoje la protekton de la heĝoj, li paŭzis por legi sian Milton, ĝis li rimarkis, ke pretervojaĝantoj gapas kaj primokas ŝajnan frenezulon. Pro tio li decidis legi nur malantaŭ heĝoj.

Daŭrigante la vojaĝon, li transmarŝis la erikejon Hounslow Heath, plenan je paŝtantaj ŝafoj – ne longe for de la nuna londona internacia flughaveno – banas sin en rivereto kie, laŭ la teksto, 'la erikejo malaperis, kaj malfermis sin denove paradiza regiono antaŭe ĝis Slough.'

Ĉe la lernejo Eton la knaboj surhavis uniformojn, kaj li notis, ke mankas al la urboj la ĉirkaŭantaj muroj kaj enir- kaj elir-pordegoj de germanaj urboj. Antaŭ la reĝa kastelo de Windsor li eĉ ekvidis la alvenon de la reĝo. Krom, ke la ĉirkaŭantoj demetis la ĉapelojn, tiu okazis sen ceremonio.

Sukerbuloj

Bildo

La kastelo de Nottingham

(Pli granda bildo)

La proksiman tagon li sekvis vojon tra Maidenhead kaj Henley ĝis Nettlebed en Oxfordshire; laŭ Moritz seninterrompa promeneto en granda ĝardeno. En la taverno ĉe Nettlebed oni traktis lin amike; tamen, eble ĉar li alvenis piede, oni sendis lin en la kuirejon. Sed kiel nuntempaj turistoj, li ĝojis rekoni aferojn antaŭe konatajn per legado: '… sub la plafono pendis amaso da provianto, kiel sukerbuloj, kolbasoj, lardoflankoj, ktp. Mi do trovis min por la unua fojo en tia kuirejo, kiaj en la anglaj romanoj de Fielding tiom ofte aperas, kaj kie la plejparto de la aventuroj okazas.'

Aliajn gastojn oni traktis alimaniere: 'Dum mi manĝis, alvenis durada kaleŝo, kaj tuj malfermiĝis ambaŭ pordoj, kaj la tuta domo ekscitiĝis nur por taŭge ricevi tiujn gastojn. Sed la sinjoroj nur mallonge restis kaj trinkis iom da biero antaŭ ol daŭrigi la vojaĝon. Oni akceptis ilin kiel eble plej respektoplene, ĉar ili venis en kaleŝo.'

Moritz subtaksis la distancon inter Nettlebed kaj Oxford. Mallumiĝis, antaŭ ol li atingis la urbon. Bonŝance li renkontis survoje universitatan akademianon, kun kiu li povis facile konversacii. Tiu s-ro Modd aparte admiras lian prononcon de la latina lingvo: 'Nun ekparolis li kelkajn vortojn latine, kaj ĉar mi ankaŭ respondis latine kun anglalingva prononco, li forte laŭdis mian ĝustan prononcon de la latina lingvo. Li diris, ke antaŭ pluraj jaroj … li renkontis germanon, kiu ankaŭ alparolis lin latine, sed kun tiel aĉa prononco, ke li nur malmultajn vortojn komprenis.'

Modd akompanis lin al Oxford kaj prezentis lin al siaj kolegoj en la taverno Mitre. Sekvis longa kaj klera diskuto pri diversaj tekstoj el la biblio, lubrikita de forta biero. Ĉi-fojon tranokti en la taverno ne estis problemo. Modd proponas montri al Moritz la urbon je la sekva tago, sed pro postebrio Moritz restis en la lito.

Kapdoloro

El Oxford Moritz veturis al Birmingham denove per diliĝenco – malvolonte, ĉar li suferis ankoraŭ pro kapdoloro. Tamen li amikiĝis kun alia pasaĝero, kiu miris pri lia intenco piediri tra Anglujo. Moritz demandis, kial ankaŭ angloj ne piediras, kaj ricevis la kurtan respondon: 'Ili estas tro riĉaj kaj tro pigraj.' Sed Moritz komentis: 'Ekde Oxford ĝis Birmingham estas 62 mejloj; tamen tiu longa distanco estis por mi perdita, ĉar mi denove iris en diliĝenco, per kiu mi ja rapide venis de loko al loko, sed nenion faris krom veturi.'

Bonŝance oni haltis en Stratford-on-Avon, kie la pasia admiranto de Ŝekspiro ekskursis por viziti lian domon. Kiel antaŭaj vizitantoj li ne volis forlasi la lokon sen memoraĵo. Mankis tiam butikoj vendantaj tiajn aferojn, do li sekvis la kutimon kaj tranĉis lignopeceton el la seĝo de la bardo – kiun li poste perdis. Tiu estis tute normala afero: Sir Walter Scott faris same en katedraloj plurloke en Eŭropo.

Veninte al Birmingham je la tria posttagmeze, li eliris kun letero de rekomendo, kiun li portis el Londono, por trovi iun s-ron Fothergill – kaj jen kio povas okazi en epoko sen elektronikaj komunikiloj: ĉesojle de ties domo oni sciigis lin, ke la sinjoro mortis antaŭ unu semajno. Do ne estis alia elekto krom daŭrigi piede ĝis Sutton Coldfield.

Ĉe la tiea taverno li unue mendis pajnton da biero (kiun li skribis angle point, laŭ la loka prononcmaniero) antaŭ ol peti ĉambron. La truko funkciis, kaj ĉi-foje li povis tie tranokti. Per liaj akraj oreloj li rimarkis la prononcon de la vorto old kiel aŭld; krome, ke kiam la mastrino skribis rekomendon por li al tavernestro en Lichfield, 'tiu skribita rekomendo estis ĉefverko de la ortografia skribmaniero laŭ la nova gusto, laŭ kiu oni nur tion skribas, kion oni aŭdas kaj parolas, kio aparte en la angla iĝas ege stranga.'

Carino

Tamen la proksiman tagon li ne restis en Lichfield sed pluiris al Burton, kies nomon li jam konis pro la biero, kiun oni liveradis al la germandevena carino Katarina de Rusujo. Tie atendis lin la plej malamika ricevo: laŭ la ĉefstrato la lokanoj staris kaj gapis, dum li preterpasis, kaj flustris malantaŭ lia dorso. Moritz estas tre kontenta denove atingi la kamparon.

Kontraste trovis lin nun tute neatendita bonŝanco kaj amikeco. Bienisto sur ĉevalo preterrajdis, proponis al li postan selon kaj portis lin al la proksima taverno. 'La urso' estis ĝia nomo, kaj la estro mem iom urseca; sed rimarkinte, ke la germano estas ĝentlemano, li mildiĝis, ĉesis grunti, alparolis lin per 'sir' kaj invitis lin al sia tablo.

Pli bonŝance estis, ke tiu estro estis granda admiranto de la antaŭa reĝo Georgo 2-a kaj de ties venko ĉe la batalo de Dettingen. Kroma neatenditaĵo estis la demando: 'Ĉu vi ludas la orkestran kornon?' Tiam, kiel nun, angloj atendas de siaj eksterlandaj vizitantoj ekzotikajn kapablojn.

Derby estis por Moritz nerimarkinda urbo, sed mankis la malamika ricevo, kiun li spertis en Burton. Ekde tie la infanoj en ĉiu vilaĝo afable salutis lin. Haltante por trinki malvarman bieron en Duffield, iom norde de Derby, li priskribis detalojn, pri kiuj ni hodiaŭ nenion scius, nome, kion oni pendis sur la muron de tipa angla taverno antaŭ 200 jaroj: bildon de la reĝo ĉirkaŭita de edzino kaj infanoj; skizon de Londono; eble portreton de la reĝo de Prusujo, kaj foje ankaŭ unu el la scenoj de Hogarth.

Rokoj

Bildo

Peak Cavern

(Pli granda bildo)

Norde de Duffield, en la direkto de Matlock, la ĉirkaŭaĵo frape ŝanĝiĝis. Li sentis sin veni en la perditan paradizon de Miltono: 'La pejzaĝo tie havas alian aspekton ol en Windsor kaj Richmond. Anstataŭ verdaj herbejoj kaj etaj deklivoj staris tie nudaj montoj kaj ĉieloaltaj rokoj; anstataŭ agrablaj verdaj heĝoj estis, dise kaj diversloke, kampoj kaj paŝtejoj, enfermitaj per muroj el griza ŝtono.'

Moritz certe subtaksis la lertecon bezonatan por konstrui ion senmortere el tiuj ŝtonoj: '… ankaŭ el tiu griza ŝtono … ni konstruas la domojn; oni metas krudajn ŝtonojn preskaŭ senprepare unu sur alian por fari kvar murojn, tiel ke oni laŭbezone povas facile konstrui propran domon.'

Survoje al Castleton, Moritz renkontis kleran seliston. Post konversacio pri latina poezio la selisto konsilis lin iri, ne al la vilaĝo Wardlow, sed al Tideswell, kie li pli facile trovos tranoktejon. Moritz, kun la neniam dormantaj oreloj de lingvolernemulo, notis la lokan prononcon Tidsal, kiun li komparis kun Brumidschäm por Birmingham.

De Tideswell li transmarŝis la solecajn erikejojn al Castleton, sekurigis al si tranoktejon kaj tiam vizitis la konatan Peak Cavern, ankoraŭ iom nedece nomata 'La diabla pugo'. Tie finfine prizorgis lin gvidanto, kiu vere meritis la malmultajn pencojn, kiujn li ricevis.

Remboato

La gvidanto montris al li subteran vilaĝeton, kie homoj vere loĝis, vadis ĝistalie en la akvo por pretigi remboaton, kondukis lin per tiu laŭ subtera rivero kaj revenigis lin senakcidente al la surfaco. El ĉiuj liaj ĝisnunaj spertoj de la forto de la naturo tiu estis por Moritz la pinto: 'Plena je respektego kaj miro mi tie rigardis kiel la majesto de la Kreinto malkaŝis sin en la profundojn de la naturo, kaj en la sankta mallumo mi preĝis, antaŭ ol forlasi la halon de tiu templo.'

Li nun urĝe bezonis riparojn al siaj ŝuoj. Afabla ŝuisto skuis la kapon pro la malbona germana manlerteco, sed sukcese flikis la ŝuojn, kaj poste kondukis lin al la tiel nomata 'tremanta monto' Mam Tor.

Sed nun Moritz devis pripensi sian revenon al Londono kaj vojaĝon hejmen. Forlasante la montojn, li turnis sin sudorienten al kampoj kaj paŝtoj kaj celis la urbon Nottingham. Li tranoktis en la taverno Navigation Inn kune kun krudaj laboristoj, kiuj portis karbon per ŝipoj laŭ la rivero Trent.

Pro la dumnokta sakrado, kverelado kaj pugnobatado Moritz apenaŭ dormis. Tamen li lernis ion pli pri la enlandanoj: 'Kiam du angloj kverelas, ŝajnas, ke ĉio konsistas pli el agoj ol el vortoj; ili malmulton diras, kaj ofte ripetas sin, aldonante sakraĵojn. Ilia kolero bolas interne, kaj baldaŭ eksplodas kiel perfortagoj.' La proksiman matenon, kiam li ellitiĝis, ĉiuj jam estis for.

Placo

Pri Nottingham oni nuntempe ofte komentas, ke vizitantoj el ekster la regiono ĉiam ŝatas tiun urbon. Simile estis la impreso de Moritz: 'Tiu ŝajnas al mi el ĉiuj urboj, kiujn mi vidis krom Londono, la plej bela kaj agrabla. Ĉio aspektas moderna, kaj granda placo meze de la urbo estis ne malpli bela ol iu en Londono.'

Agrabla surprizo atendis lin en taverno en Loughborough, kie oni traktis lin kiel ĝentlemanon kaj permesis al li manĝi en la gastoĉambro. Tra Mountsorrel li venis al Leicester. Por ne maltrafi la ŝipon al Hamburgo li decidis preni diliĝencon, kiu ekiris al Northampton la saman vesperon. Por tion fari necesis mendi sidlokon 'ekstere', do surtegmente. Fatala decido, kiel Moritz agnoskis: ' … tiun vojaĝon de Leicester ĝis Northampton mi memoros, tiom longe, kiom mi ankoraŭ vivos.'

Apud li sur la tegmento sidis juna nigrulo. Moritz ne komentis pli pri tio: tiam estis kutimo inter riĉuloj dungi nigrulojn kiel servistojn. Pli atentofrapa estis la sola anso apud lia sidloko. Sur la tiamaj malglataj stratoj estis daŭra risko de morta falo.

Por tion eviti li fuĝis malantaŭen en la bagaĝokorbon, malgraŭ averto de junulo, ke tie li ĝismorte skuiĝos. Pravis la junulo. Post preskaŭ unu horo Moritz revenis al la tegmento. 'Ĉu mi ne diris…?' komentis la junulo. En la libro staras: 'Tion mi skribas kiel averto al ĉiuj, kiuj pripensas vojaĝi ekstere sur angla diliĝenco aŭ eĉ en la korbo!' En Northampton li enlitiĝis kaj dormis ĝis tagmezo.

Kesto

Pri la reveno al Londono, tra Newport Pagnell, Dunstable, St. Albans kaj Barnet, li kiel kutime malentuziasmis: 'moviĝo de unu loko al alia en fermita kesto.' Denove en Londono, Moritz facile trovis aŭskultantojn: 'Tie ĉi mi havis tiom por rakonti pri mia vojaĝo ekster Londono, kiom mi verŝajne devos rakonti pri Anglujo ĉe mia reveno en Germanujo. Tio, kion mi vidis dum mia vojaĝo estas, por la plejparto de miaj aŭskultantoj en Londono, tute nova.'

Reveni Germanujon tamen ne simplis. Regulaj transmaraj servoj apenaŭ ekzistis. Oni mendis lokon sur ŝipo, kiu precipe portis ne homojn, sed kargon – kaj tiam nepris atendi 'facilan venton.'

Post plia semajno en la londona Framasona Taverno li devis mendi ĉambron proksime al St. Katherine's Dock – apud la Tower – kune kun aliaj germanaj vojaĝontoj, ĝis enŝipiĝo la 19-an de julio. Post pluaj 14 tagoj – dum tri el kiuj li estis marmalsana – li fine atingis Hamburgon.

Verkante tiun libron, Moritz celis publikon avida je ĉia informo pri apenaŭ konata lando. Tiurilate li ŝajne sukcesis. Sed kion ĝi proponas al ni nun, post pli ol 200 jaroj?

Beletro ĝi ne estas, malgraŭ la apero kelkloke de beletra prozo. Pleje ĝi similas al taglibro: legantoj de taglibroj certe ŝatus tiun verkon. Tamen per siaj subjektivaj pritraktoj Moritz kaptas por ni ĉiutagajn okazintaĵojn freŝe spertitajn, kaj ebligas al ni sekvi lian ekzemplon: lerni, ke ankaŭ la ĉiutaga vivo povas esti mirinda kaj ĝojiga.

Jack Warren, kiu loĝas en Middlesbrough, instruas Esperanton ĉe Shallowford, kie liaj prelegoj pri plej diversaj temoj (vidu antaŭajn numerojn de La Brita Esperantisto) rikoltas ĉiam longan kaj laŭtan aplaŭdon.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2014.

<<  [976]  >>