Rekte al la artikolo

Babile

<<  [975]  >>

Paul Gubbins

Lingvo kuracenda

Malgraŭ tio, ke ĉiu parolas la anglan, la gazeto The Guardian raportis (2013-02-25), ke 220 kuracistoj en Anglujo ekde aprilo respondecos pri kontrolado de la nivelo de la angla lingvo de eksterlandaj kolegoj. 'La novaj kontroloj garantios, ke kuracistoj, dezirantaj labori en la ŝtata sanservo, kapable regos la anglan, kaj ke tiuj, kiuj ne lingve kompetentas, ne pritraktos pacientojn,' diris Dan Poulter, ministro pri sano. Tute superflue, evidente, en epoko de la tutmonda angla lingvo.

Lingvoj kuracendaj (1)

La retejo de la skota kastelo Malmoralo – pardonu, Balmoralo – nun bonvenigas vizitontojn en Esperanto (www.balmoralcastle.com). Nu … verdire en maŝine tradukita Esperanto, kiu rapide fariĝas subspecio, eĉ dialekto de la zamenhofa lingvo. Sed kiel kastelo Malmoralo? Malmorale en la senco, ke al la haveblaj lingvoj retejaj, inkluzive de Esperanto, mankas la skotgaela. Forte protestis skotoj … sed, se juĝi laŭ la nivelo de la esperanta versio, eble ilia lingvo bonŝance kaj senmakule eskapis. Dankojn al Hilary Chapman pro la informoj!

Lingvoj kuracendaj (2)

Bildo

Feriante ĉi-someron en Italujo, Clare Hunter kaj Tim Owen rimarkis belan afiŝon apud muzea ekspoziciaĵo. La teksto inkluzivis la petojn Do no touch kaj, samliste, Ne tuŝi. Tiel malprogresas la angla kaj progresas Esperanto (simple pro tio, ke ĝi uzatas). Vera progreso, mi supozas, estos indikita, kiam estos ĝuste uzata la imperativa u-finaĵo. Tamen post 126 jaroj eble ni ne tro atendu. Ni nur danku, ke la muzea instanco vidigas ankaŭ Esperanton.

Lingvo nekuracenda

En julio mi parolis pri Esperanto ĉe kunveno de Probus-klubo en mia urbo. Post mia prelego oni varme dankis – en preskaŭ senriproĉa Esperanto. La respondeculo fiere anoncis, ke sian kapablon en la internacia lingvo li ŝuldas plene al Google. Mi lin gratulis … kaj enmense gratulis ankaŭ al Google.

Lingvo internacia

Estas tiuj, kiuj asertas, ke la usonangla lingvo tiom enradikiĝis en la mondo, ke oni internacie ĝin aplikos por ĉiam. Tamen argumenteblas, ke nenio estas eterne fiksita, kaj ke lingvoj ekonomian, politikan kaj militistan povojn sekvas. Rimarkindas, do, ke laŭ The Guardian (2013-04-30), la ĉina registaro investis £48 (britajn) bilionojn en Afriko. Samtempe ĝi 'sendis milojn da kuracistoj kaj instruistoj por labori en Afriko kaj bonvenigis oble pli da studentoj en Ĉinujo por lerni la ĉinan lingvon aŭ partopreni klasojn pri la ĉina en eksterlando'. Kaj ankoraŭ estas tiuj, kiuj kredas, ke la usonangla por ĉiam regos. Naivuloj!

Lingvo nesufiĉa

'Ne sufiĉas sole la angla lingvo por nia plezuro, libertempo aŭ komerco. Kapabloj en fremdaj lingvoj servas ne nur por interkompreniĝi. Ili ŝlosilas por malfermi kaj kompreni aliajn kulturojn. La angla estas tutmonda lingvo, sed ni maltrafos mondon plenan de ebloj, se nur tiun ni parolas.' Tiel John Worne, strategia direktoro de British Council, leterante en The Observer reage al la novaĵo, ke fermiĝos eventuale 40% el universitataj lingvofakoj (2013-08-25). Interese, ke eĉ tiu ĉi bastiono de la angla lingvo, British Council, agnoskas, ke ne sufiĉas la angla.

Ni ĵuris labori …

… ni ĵuris batali por renuigi l' homaron. Tiel unu el la citaĵoj ĉizitaj en la steloskulptaĵon ĉe Esperanto House, Barlastono. Tamen jam de iom de tempo ne eblis legi la citaĵojn pro fikreskaĵoj, kiuj minacis ĝangaligi la Esperanto-ĝardenon. En julio, tamen, dum la plej varmaj semajnoj de la somero, Paul Garratley, ĝardenisto, senlace laboris por plibeligi la ĉirkaŭaĵon de la skulptaĵo. Denove eblas legi la citaĵojn kaj ĝui la trankvilon de tiu ĉi eta parto de nia Esperantujo. Do, jes, ni ĵuris labori por flegi la ĝardenon.

Mo-veo

Bela indiko pri la progreso de Esperanto: oni dissendas monpetojn, en Esperanto, pere de la interreto. Ĉi-foje temis pri komerca firmao petanta monon por lanĉi 'ekstreme malpezan, faldeblan, elektran mopedon' (tiel) laŭ marko Moveo (www.moveoscooter.com). Bone, ke oni tiel uzas Esperanton por helpi subteni komercan entreprenon: sed la reklamo kaj la retejo pri la 'mopedo', fabrikota en Hungarujo, estas en la angla. Do ankoraŭ iom atendas la fina venko. Mo, ve!

LLL en L

Agendo-datoj … jes, endas agi por ilin noti: 26-a–28-a de marto, 2014. Okazos simpozio pri Esperanto ĉe la Universitato de Liverpolo pri lingvo, lingvistiko kaj literaturo (do LLL en L). La sesiaro, kadre de Fonduso Buchanan, okazos precipe en la angla (krom pri lingvo-lernado!) kaj celas ĉefe universitatanojn, kiuj ne estas neesperantistoj. Aliflanke ankaŭ jam spertaj esperantistoj sendube profitos … kaj, ĉeestante, subtenos gravan kaj prestiĝan eventon. Detaloj de Esperanto House, Barlastono. Kaj do … bonvenon!

Gratulojn …

… al Grietje Buttinger, Londono, kiu dum la 98-a Universala Kongreso en Rejkjaviko ricevis de Universala Esperanto-Asocio diplomon pri elstara agado pro gastigado de esperantistoj dum pluraj jardekoj. Diplomo plene meritita!

Dankon …

… al Mikeo Sims, kiu leteris en la germana pri Esperanto al reprezentanto pri civitanaj demandoj ĉe la Eŭropa Parlamento. Mikeo pozitive argumentis por la lingvo sed venis de Bernd Kunzmann apenaŭ surprizan respondon (letere 2013-04-18): 'Nur per vivantaj lingvoj eblas en Eŭropo vivanta demokratio' ('Eine lebendige Demokratie in Europa ist nur mit lebendigen Sprachen möglich'). Por respondi germane: Quatsch! (Kretenaĵo!)

Kaj dankon …

… al Rowland Goodbody pro raporto publikigita ĉe la retejo de Norwich Jubilee Esperanto Foundation (NoJEF) pri somera renkontiĝo en Kardifo. La retejo, cetere, esplorindas, kaj indikas, kiamaniere estas elspezata la mono en la fonduso. La raporto legeblas ĉe nojef.org/links/rowland-kardifo-2013 – sed bonvolu preteratenti la misaĵon (mi ne benos ĝin per 'neologismo') tie uzatan por esprimi 'trinkejon' aŭ 'tavernon'.

Dankon ankaŭ …

… al Hilary Chapman, kiu atentigas pri tio, ke Leeds Metropolitan University lanĉis retejon kun la esperanta nomo 'Respondeco'. La retejo intence uzas la esperantan nomon kaj celas helpi al 'loĝado-entreprenoj plibonigi ilian interretan subtenadan komunikadon' (angle 'improve their online sustainability communication'). Nu, ankaŭ mi tion ne komprenas, sed ni aplaŭdu la uzon de Esperanto. Scivolemuloj serĉu pliajn informojn sub www.responsibletourismcommunication.com.

Kondolencojn …

… al Norman Lock, kies edzino Irene mortis la 7-an de aprilo ĉi-jaron. Irene Lock ludis la rolon de Lordino Bracknell en la teatraĵo La graveco de la fideliĝo de Oscar Wilde, en la traduko de William Auld.

Fine …

Ĉu vi rimarkis, ke la polica esploro pri seksa miskonduto flanke de instruistoj ĉe la muziklernejo Chetham's en Manĉestro nomiĝas 'Operation Kiso'? Bela kaj konvena esperanta vorto por malbela kaj nekonvena afero.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2013.

<<  [975]  >>