Rekte al la artikolo

Traduku!

<<  [975]  >>

Kiel notite en la antaŭparolo de la antologio Star in a Night Sky, apenaŭ abundas, post la morto de William Auld, novaj anglalingvaj tradukoj (ankaŭ novaj tradukantoj) de esperantaj poemoj.

Por kuraĝigi tradukemulojn, La Brita Esperantisto (kiel sub la redaktoreco de Auld) aperigas altkvalitajn anglalingvajn versiojn de esperantaj poeziaĵoj. Legantoj bonvole sendu tradukojn, kun la originalo, al la redakcio.

Se vi ne scias, kion traduki, la revuo proponas al vi tradukotaĵon. La aŭtoro de la plej bona traduko, aperigota en la revuo, ricevos premion.

Ĉi-sube vi trovos la premiitan tradukon de la poemo 'Aŭtuno' de Clarence Bicknell aperigita malgraŭtitole en la printempa numero de LBE.

Gratulojn al Máire McKay, kies traduko ĝi estas, kaj ankaŭ al la tri aliaj tradukemuloj, kies proponojn ja alte laŭdis la juĝinto, kiu sendepende de la redakcio de la revuo zorge studis la entute kvar konkursaĵojn.

Sekvas resumo de la komentoj, sur kiuj baziĝas la decido aljuĝi la premion al Máire McKay, kiu ricevis libro-premion. Konsol-premietoj al Girvan McKay, Katie Knowles kaj John Wood.


Bildo

Aŭtuno

Mallaŭta voĉo de l' venonta vintro
    Tra nia norda lando ekmurmuras;
La floroj velkas sub ĉielo griza,
    Hirundamikoj aliloken kuras.

La gloro de l' somero jam finiĝis;
    La fruktojn ni rikoltis kaj la grenojn;
Nin kaptas iom da pensad' malgaja,
    Eĉ forgesante la pasintajn benojn.

Sed ĉe la tuŝo de l' malvarma mano
    Beleco pli mirinda tuj naskĝas;
L' aŭtuno kiel sunsubir' ekbrilas;
    La nigra subpieda ter' flamiĝas.

Ĝardenoj kaj arbaroj nun sin vestas
    Per oro kaj karmino, reĝkoloroj;
Folioj tra l' aer' flugante dancas,
    Kaj kuŝas sur la herbo kiel floroj.

Nek de l' printempo la mantelo verda,
    Nek de l' somer' la rozokrono suna,
Valoras la trenaĵon fajrsimilan,
    La orbrodaĵon de l' vestar' aŭtuna.

Ho, baldaŭ, mia kor', la morto venos!
    Pli ĝoja la homaron tutan igu;
Reveku vin, kaj per agado nobla
    La mondon suferantan feliĉigu.

Bildo

Aŭtuno

The quiet voice of coming winter murmurs
    Throughout our northern country as a knell;
The flowers wither under cloudy greyness,
    While friendly swallows bid us fond farewell.

The glory of the summer now is over,
    Our fruit and grain safe harvested aright;
Past blessings now forgotten, we're enveloped
    In thoughts of sadness and of lost delight.

Yet when we feel the touch of those cold fingers,
    A beauty yet more wonderful is born,
When, glowing as a sunset fire, the autumn
    With flames the darkened ground does now adorn.

And see! The woods and gardens don their vestments
    Of gold and carmine, colours fit for kings;
Like summer flowers, leaves bedeck the grasses
    As from the trees they dance on airy wings.

But neither the green cloak of lovely springtime,
    Nor yet the summer, rose-crowned by the sun,
Its fiery autumn's gold embroidered vesture
    That higher value for us now has won.

Ah, see, my heart, alas! Death soon approaches,
    And joy is needed now by all mankind.
Awake my brothers! And with noble efforts
    Help this poor world its happiness to find.


Komentas la juĝinto:

Mia problemo kuŝis en tio, ke mi ricevis kvar poemojn, kiuj elstare bone spegulis la originalon. Ĉiuj tradukintoj klare komprenis la gravecon de la lasta strofo, en kiu la poeto kunligas la aŭtunan sezonon kun la aŭtuno de sia vivo. Tri el la kvar retenis la originalan rimskemon.

Unu poeto proponis pli ambician rimskemon ol en la originalo. Ĝenerale tio bone sukcesis, sed mi emas kontraŭe konsili, ĉar necesas foje tordi la lingvon aŭ la mesaĝon sen evidenta avantaĝo. Ekzemple, la tradukinto pro tio enkondukis la vorton sinter por rimi kun winter. Jen bona angla vorto, kiun tamen konas nur geologoj aŭ Skrablo-fanatikuloj. Poeto, kiu flugigas min al mia vortaro, antaŭ ol mi atingis la finon, sin metas en pozicion malavantaĝan.

Tamen restis kvar bonaj poemoj. Kion fari? Do, mi metis hoketon apud frazoturniĝojn, kiujn mi taksis aparte vivaj aŭ lertaj, kaj zigzageton apud versojn, kiuj al mi jukis. La poemo, kiu ricevis pli da hoketoj, malpli da zigzagetoj, estis tiu, kiu komenciĝis: 'The quiet voice of coming winter murmurs / Throughout our northern country as a knell'.

Finfine mi elektis per iom idiosinkrazia maniero. Mi demandis min, kiun el la kvar poemoj mi elektus, se mi devus prezenti poemon pri aŭtuno al lernejanoj. Denove klare venkis la versio de Máire McKay. Mi povis imagi, ke klaso vere entuziasmiĝus pri la versoj 'Yet when we feel the touch of those cold fingers / A beauty yet more wonderful is born'. Volonte mi petus, ke lernejanoj ĝin parkerigu.

Sendube, jes, la lingvaĵo de la premiita traduko estas iom malnovstila. Tamen tio akcepteblas en poemo el la koncerna epoko. Fakte, ĉiuj poemoj entenis lingvaĵon iom arkaikan, sed la poemo, kiun mi elektis, konsekvence konservis la stilon. Se mi estus ĝin trovinta en antologio, mi estus dirinta, ke ĝi devenas de la malfrua 19-a aŭ frua 20-a jarcento.

Mi volas fine petegi, ke ĉiuj niaj poetoj-tradukantoj nepre daŭrigu. Jen veraj talentoj, kiujn ni bezonas en nia esperanta komunumo. Ege plaĉus al mi vidi tradukaĵon de Esperanto-poemo inter la tri pintaj poemoj en la konkurso Stephen Spender rilate tradukitan poezion. Máire McKay, nepre partoprenu la konkurson. Kaj vi, la aliaj tri, ankaŭ vi elektu aliajn poemojn kaj same konkursu!


Denove: gratulon al Máire McKay kaj dankon al nia diligenta juĝinto. Kaj jen la ĉi-numera konkursaĵo:

Bildo

Vagonaro, vagonaro
Kun la laca, lanta knaro,
Ĉu vi nun sub narkotiko
Kredas vin, ho ve, heliko,
Aŭ testudo karapaca,
Vagonar' senverve laca?
Ankaŭ triste lacas mi,
Vi lantiĝas pli kaj pli,
Vi min skuas, vi malfruas,
Miaj pensoj malkongruas,
Plipeziĝas mia koro
En la morna koridoro
Kaj malplenas la stomako,
Vagonaro, ho limako –
Ho, mi ne plu aĉe buŝu,
Mi elrampu kaj vin puŝu!

Marjorie Boulton (el Kontralte)

Bildo

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2013.

<<  [975]  >>